Hazarde mi iam brokante akiris la libron “Noveloj de Lusin” kun belaj lignogravuraĵoj. Mi legis la tri plej konatajn: "La taglibro de frenezulo, "Kong Jigi" kaj "La Ĉefa Historio de A-Q".
Hazarde mi iam brokante akiris la libron “Noveloj de Lusin” kun belaj lignogravuraĵoj. Laŭdire la plej konata estas “La taglibro de frenezulo”, en kiu efektive antropofagio estas la obsedo de junulo, kiu suferas pro manio de persekutiĝo. La timigaj halucinoj de ĉi tiu juna homo kredigas al li ke ĉiuj personoj renkontataj ŝajne volas mortigi kaj manĝi lin. Interalie oni povas trovi sekvan frazon : “Mia frato diris al mi, ke bona homo devas fortranĉi kaj kuiri pecon de sia karno por siaj malsanaj gepatroj.” Vere tre stranga ideo pri respekto al siaj gepatroj ! Tamen jam komence de la rakonto la aŭtoro ironie konstatas ke ĉi tiu frenezulo intertempe resaniĝis kaj eĉ povis kandidatiĝi por ŝtata ofico ! Tiu kanibalismo estas simbolo por la skleroziĝo de la ŝtata konfuceismo, kiu postulas submeton de la individuo al la klasoj de nobeluloj kaj ŝtataj funkciuloj kvazaŭ la konfuceismo “manĝus siajn infanojn”.
Lusin, La taglibro de frenezul…
“Kong Jigi”, alia novelo, estas la nomo de mizeriĝanta maljuna erudiciulo, kiu recitas konfuceismajn klasikaĵojn, sed la junuloj ne plu komprenas liajn dirojn ĉar ili scias nur la modernan lingvon kaj primokas lin. Ankaŭ tio estas kritiko de la dekadenca konfuceismo.
“La Ĉefa Historio de A-Q” temas pri mizera kamparana tagulo, kiun la aŭtoro pentras en la unua parto havante malsimpatian karakteron. Li humile klinas la kapon antaŭ siaj mastroj ĝis la tago kiam li estas nejuste akuzata aparteni al revolucia movado. Antaŭ tribunalo oni devigas lin subskribi dokumenton. Ne sciante legi aŭ skribi li desegnas melonforman cirklon laŭ la instigoj de la juĝisto kaj per tio senscie akceptas la propran mortkondamnon. Ankaŭ en ĉi tiu novelo la (kontraŭ-)heroo A-Q simbolas la transiron de la ĉina imperio al la respubliko. Vera revolucio ne okazas. La malnovaj strukturoj restas, ĉar la konscio de la homoj ne ŝanĝiĝis.
Ĉi tiu lasta novelo estas konsiderata kiel majstroverko de la ĉina literaturo kaj tradukita en multajn lingvojn, sed fakte ĝi estas preskaŭ netradukebla pro la diferencoj inter la klasika kaj vulgara lingvoj miksitaj kaj kies nuancojn ne-ĉino verŝajne ne povas ĝuste percepti. La maljusta akuzo memorigas min pri “La proceso” de Franz Kafka, en kiu sinjoro K. neniam vere ekscios pri kio li kulpas kaj kio estas la kaŭzo de lia kondamno.
Aperis en “SES informas” 3/2009, p. 42.
Verkojn de Lusin oni povas legi perrete kaj ekzistas artikolo en Vikipedio pri tiu aŭtoro:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lusin
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.tradukita.l.html#lusin
“La taglibro de frenezulo” :
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Noveloj/frenezulo.html
Send a message
Search for members
Vladimir Bespalov says:
Riŝo says:
Riŝo edited this comment 2 months ago.