Sekso kaj krimo estas la plej populara rubriko en la amasmedioj, do proponu en grupo diskuton pri la gramatika sekso, nomata genro, kaj vi ricevos lavangon da reagoj.
Jes, vi bone legis: „gepatro kaj gefilo“. Se vi perpleksiĝas, konsultu PIV-on kaj sub la kapvorto patro vi trovos: gepatro = patro aŭ patrino; gepatroj = patro kaj patrino. Bedaŭrinde pri gefilo PIV mutas, sed vi povas sen hezito konkludi analoge. Sekso kaj krimo estas la plej populara rubriko en la amasmedioj, do proponu en grupo diskuton pri la gramatika sekso, nomata genro, kaj vi ricevos lavangon da reagoj. Vi sendube scias ke „ge-“ estas prefikso kun la signifo „el ambaŭ seksoj“ aplikata al estaĵoj de du aŭ pluraj individuoj. Kiuj do diskutas pri genro? Gepatro kaj gefilo, do patro kun filo aŭ filino aŭ patrino kun filo aŭ filino, rilato individua de po du personoj, diskuto inter kvar okuloj kaj tre svaga pri la konsisto de la partoprenantoj, kvazaŭ en absoluta, ĝenerala senco, fine tre resuma. Certe vi ne ŝatus la skribmanieron patr(in)o kaj fil(in)o, ĉar tion oni prononcus patrino kaj filino, do estus seksa diskriminacio, kiun vi nepre volas eviti. - Tamen ankaŭ eblas familia diskuto inter gepatroj kaj gefiloj, dum kiu kvar personoj aŭ pli samtempe interdiskutas.
Abrupte aperas antaŭ viaj okuloj la problemo de gelernejo. Vi rapide vidas ke ne temas pri lernejo kaj lernejino sed pri lernejo por knaboj kaj knabinoj. Iom pli malfacila estas la kazo de geja familio, aŭ mi devus diri gegeja familio, ĉar povas esti du patroj aŭ du patrinoj. Kaj pri la infanoj de tiu familio, ĉu ili ankaŭ estas gegejoj? Tion malaprobus la bela junulino, kiu estas instruisto (sen lipharoj). En tiu momento vi komencas dubi. Io ne funkcias normale. En tiu senelireja situacio antaŭ nerva krizo vi suspire suplikas: „Sankta Pirono Psiĉjo, helpu min!“ Kaj poste vi miros pri la amika konsilo el la transmondo de la patrono por bonlingvismo: „Ĉu vi legis mian libron La bona lingvo? Tie vi trovos respondon.“
Send a message
Search for members
Tjeri says:
Stelo replies:
Riŝo replies:
Same dankon Stelo, vi donis al mi la ideon por aranĝi la lastan alineon.
Riŝo edited this comment 4 months ago.
Maksim Griŝin says:
Se vi deziras neŭtralan unuan vorto por ĉiuj, estas ja vorto samseksemulo.
Interalie, ĉu gejo ne estas nur viro? Ĉu ne estas tio kromnomo de pederasto? Estu ne. Bone...
Krome, laŭ mi, la afikso ge- estas ofte nedeviga. Mi ne povas elpensi kazon por nepra uzado de tiu ge-.
Ĉu "Kamaradoj gesamseksemuloj?" -- do simple diru, "gekamaradoj samseksemaj!" :) aŭ simple: Samseksemuloj! Gejoj! dirante tion al ĉiuj.
Due: ĉu ni ne povas nomi virinon kiel samseksemulo? Ĉu nepre necesas aldoni -in?
La virino povas esti inĝeniero (sen -in-) povas esti kuiristo |ne nepra estas -in-) ĉu ŝi povas esti ankaŭ drinkemulo aŭ dormemulo? Ĉu nepra estas sufikso por indiki la sekson, se jam estas komprenebla fakto pri ĝi laŭ la kunteksto?
Ekzemple: Ŝi estas bona patrino sed drinkemulo. Ankaŭ ŝi estas samseksemulo".
Ulo tie ĉi komprenebla kiel indiko de ĉiu homo, ĉu ina ĉu malina.
Riŝo says:
http://eo.wiktionary.org/wiki/pederasto
Pri pedofilio vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Pedofilo
Tamen mi atentigas la legantojn ke ĉi tiu blogero pri gepatro kaj gefilo tute ne estas serioza, sed ironia reago post koŝmara lingva diskuto pri tiu temo. Cetere la aludo pri "La bona lingvo" estas komplete fantazia.
Riŝo edited this comment 3 months ago.
Thomas Satirsley says:
Riŝo says: