Kio okazis?

Ulrich Thielemann, germandevena vicdirektoro de la HSG-Instituto pri etiko en ekonomio, deklaris antaŭ financa komisiono de la germana federacia parlamento rilate la svisan banksekreton ke “mankas al la dominaj politikaj fortoj en Svisio ĉiu konscio pri maljusto koncerne la rifuzon de interŝanĝo de informoj rilate la svisajn bankkontojn de eksterlandanoj”. Sekve al tio iuj kolegoj profesoroj denuncis lin kiel “nestmalpuriganton” [1] kaj la universitata rektoro kaj la eduka hierarkio admonis lin. Thielemann defendis sin argumentante ke li uzis sian opiniliberecon de scienca esploristo kaj estas promese ligita al la vero. [2]

Televida intervjuo
Per tio ankaŭ pli vasta publiko eksciis ke en la universitato pri ekonomiko ekzistas katedro pri etiko en ekonomio (la sola en Svisio), kies direktoro, Peter Ulrich, emeritiĝis en 2009 post dudekjara lekciado. Estis okazo por televida intervjuo unuhora. Ne preterpasebla demando estis, ĉu lia laboro esplora kaj instrua montriĝis utila kaj estis bone konsiderata. La intervjuito trankvile kaj metode respondis la demandojn de la ĵurnalisto. Ulrich konstatis ke nur triono de siaj kolegoj en la altlernejo havas komprenon pri tiu marĝena scienco, la sciencistoj pri juro pli ofte ol tiuj pri ekonomiko. Same eble triono de la studentoj elektas ĉi tiun fakon, ĉu pro libera decido kaj propraj interesoj, ĉu pro la fakto ke ili devas “kolekti poentojn” en la prihomaj kaj sociaj sciencoj, fakoj devigaj je 25 % apud la ekonomiko.

La tezoj de Peter Ulrich
Mi ne pretendas kompetente resumi la demonstrojn de profesoro Ulrich, mi nur supraĵe skizas kelkajn ideojn. Laŭ li, se oni analizas objektive ekonomion kaj socion, oni konstatos ke la ekonomia liberalismo (kapitalismo) kaj la komunismo (planekonomio) havas ambaŭ fiksajn antaŭkonvinkojn pri ekonomio:
– aŭ la miton ke la merkato memreguligas sin;
– aŭ la miton ke en ekonomio ĉio estas planebla, se oni nur aplikas la ĝustan sistemon.
Ambaŭ mitoj konsistigas kvazaŭreligiajn konvinkojn. La batalo inter kapitalismo kaj komunismo fakte similas al religia milito.
Efektive ekonomio estas multe pli komplika kaj la ekonomia etiko havas longan historion en filozofio. Ekzemple jam Aristotelo okupiĝis pri ĝi, sed por li ekonomio kaj etiko ne estis antagonismaj. Ekonomia profito estas pravigebla nur se ĝi ankaŭ profitas al la socio. Responsa civitano devas zorgi ne nur pri sia individua prospero, sed ankaŭ aktive partopreni en la socia kaj politika vivo. Por la hodiaŭa situacio, kiu estas karakterizata de antagonismo inter ekonomio kaj etiko, oni devas prikonsideri la historion de la lastaj 500 jaroj.

Adam Smith

Adam Smith (1723-1790) estas konsiderata kiel “la patro” de la klasika ekonomiko. Por li la kunteksto de la ekonomia agado prezentas memreguligan sistemon, kiu donas senchavan tuton sen la reguligo de la ŝtato. Per tia teorio li liveris al la burĝa-kapitalista socio siatempa la meminterpretadon. Tamen malpli konata estas la fakto ke en la komenco li funde pritraktis etikajn problemojn en la moralfilozofia verko “Teorio de la sentoj” (1759). Poste li volis observi siajn teoriojn sur la kampo de la ekonomio kaj publikigis la rezultojn en “Esploroj pri la naturo kaj la kaŭzoj de la nacia riĉeco” (1776).
La evoluo de la industria socio en la 19a jarcento montris, ke Smith ne povis antaŭvidi la escepte grandan ekonomian prosperon en la jaroj 1840 ĝis 1875 kaj la sociajn problemojn kiujn ĝi kreis. La burĝaro en la urboj akiris riĉecon kaj privilegiojn kaj ne volis cedi parton al la laboristoj, kiuj proletariĝis kaj kies sorto komplete dependis de la bontrovo de iliaj mastroj koncerne maldungon pro akcidentoj aŭ malsanoj. Por solvi ĉi tiujn sociajn problemojn oni vidis alternativon ĉu per reguligo pere de la ŝtato, ĉu per kreo de racia sociordo.

Evoluo post la dua mondmilito

Post la dua mondmilito la ekonomikisto kaj politikisto Ludwig Erhard en Germanio iniciatis la socialan merkatekonomion (“bonstaton por ĉiuj”). Sekve al la implodo de komunismo en 1989, liberalismo ricevis novan impulson (Thatcher, Reagan, novliberalismo), preskaŭ triumfon. Okazis ekonomiigo de la socio tutmonde. La politikistoj iĝis administrantoj de la “aferdevigoj”. Ekestiĝis konkuro pri enplantado de entreprenoj pere de favoraj kondiĉoj (malaltaj salajroj kaj impostoj, senkosta disponigo de tereno, subvencioj ktp) fare de la komunumoj aŭ de la ŝtato. Tio kreis novajn sociajn problemojn en regionoj ne povantaj kunkonkuri. Necesus nun reveni al pli civilizita merkatekonomio kaj revigligi la senton civitanan (aŭ respublikan, de la latina “res publica”: publika afero).

Konkludo

Peter Ulrich konklude diris ke la aktuala financa kaj ekonomia krizo tutmonda ne estas esence ekonomia problemo, sed problemo socia. La solvo ne povas veni de la ekonomio, sed estas tasko solvenda fare de la socio kaj de la politiko.

Notoj

[1] (G) Nestbeschmutzer: iu kiu parolas malrespekte pri sia propra lando, medio, korporacio ks.
[2] Intertempe okazis multaj ŝanĝoj kaj la svisa banksekreto por eksterlandaj bankklientoj ne plu ekzistos en 2018. Post la skandaloj pri la usonaj bankfilioj de UBS kaj Credit Suisse, la tralikaĵoj de Swissleaks, la aĉeto de datenoj fare de iuj germanaj landoj kontraŭ pago de milionoj da eŭroj al la ŝtelistoj kaj fine la ŝtelo de
Hervé Falciani en la ĝeneva filio de la brita banko HSBC (ĵus komenciĝis proceso en Svisio sen ĉeesto de la akuzito) – la svisa registaro devis akcepti la aŭtomatan interŝanĝon pri fiskaj datenoj. Iuj antaŭvidas la malaperon de triono de privataj bankoj svisaj.

Referencoj (germanlingvaj):
Peter Ulrich, Hervé Falciani.

(Artikolo verkita en 2009, ĝisdatigo en 2015.)