La recikligo de ruboj kaj forĵetaĵoj estas laŭ oficiala komuniko de la Svisa Federacio efika kaj mediokonforma. En la jaro 2007 proksimume la duono de la forĵetaĵoj recikliĝis kaj la reston oni uzis por produktado de kurento kaj hejtado. La kolektado kaj bruligado de ruboj kostis averaĝe po 106 frankojn (70 eŭrojn) por loĝanto.
En 2007 estis en Svisio preskaŭ 19 milionoj tunoj da ruboj. La plej granda parto, 12 milionoj tunoj, venis de la konstruado, 1,2 milionoj tunoj estis specialaj ruboj kaj 5,46 milionoj tunoj konsistis el mastrumaj kaj metiejaj ruboj. De ambaŭ ĉi-lastaj 51 procentojn oni materie reutiligis kaj la reston oni bruligis en la 29 svisaj rubbruligaj instalaĵoj produktantaj energion. Tiaj instalaĵoj posedas specialajn filtrojn por purigi la fumojn. Laŭ informo de la Federacia ofico por la medio, Svisio troviĝas en internacia komparo en la pinta grupo rilate recikligon.
En Svisio la komunumoj havas relative grandan individuan decidopovon rilate kolektadon kaj recikligon de ruboj kaj forĵetaĵoj, do la situacio ne estas unueca. En mia komunumo ekzemple oni pagas por mastruma rubosako laŭ volumeno kaj oni devas ekzemple apartigi la rubojn kaj forĵetaĵojn laŭ materioj: gazetoj, kartonoj, vitraj aŭ plastikaj boteloj, ladskatoloj, mebloj, aparatoj ktp., kiuj estas aparte kolektitaj en difinitaj lokoj.
Por la unuopulo tio signifas ioman laboron, sed oni rapide alkutimiĝas al selektado de la forĵetaĵoj. La avantaĝo estas ke la regiona centralo por bruligo de ruboj devas pritrakti malpli grandan kvanton. Tiel la aero malpli poluiĝas.
En la lastaj jaroj la leĝoj kaj regularoj pri ruboj kaj forĵetaĵoj pliseveriĝis. Estas malpermesate bruligi mastrumajn rubojn en hejma forno aŭ ĝin forlasi en la naturo kaj oni povas esti punata se oni tion faras. Okazas kontroloj de la koncerna ofico.
Send a message
Search for members
Mirejo Grosjean says:
Mirejo