Eltiraĵo el «Kompendio pri la nacia ekonomio» de Kurt Tucholsky, kiu aperis en la jaro 1931, tempo de la plej grava ekonomia krizo de la 20a jarcento.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kurt_Tucholsky
Nacia ekonomio estas, kiam la homoj miras, kial ili ne plu havas monon. Tio havas plurajn kaŭzojn, la plej fajnaj estas la sciencaj kaŭzoj, sed tiuj povas esti forigitaj per leĝoj por nacia kriza stato. Pri la malnova nacia ekonomio oni povas nur ridi kaj ni povas ignori ĝin. Ĝi regis de 750 antaŭ Kristo ĝis la jaro 1 post Markso. De tiam la problemo estas tute solvita: ja la homoj ankoraŭ ne havas monon, sed ili scias almenaŭ kial. (...) Ĉiu ekonomio baziĝas sur la kreditsistemo, tio estas sur la erara supozo, ke la alia redonos la pruntitan monon. Se li ne faras tion, tiam okazas «subtena agado», kiu ebligas al ĉiuj bonajn gajnojn escepte de la ŝtato. Tian bankroton oni ekkonas kiam la loĝantaro estas invitata havi konfidon. Cetere tiam ĝi havas ja plej ofte plu nenion.
Kiam la entreprenistoj lokigis ĉiun monon en eksterlando, oni nomas tion la seriozecon de la situacio. Bonordaj ŝtatoj facile elturniĝas en tia situacio; tio malsamas por rabistaj ŝtatoj, kie aro da rabistoj elsuĉas la enloĝantojn.
Ankaŭ la akciaj societoj estas grava parto de la nacia ekonomio. La akciulo havas du gravajn rajtojn: li estas tiu, kiu donas la monon, kaj dum la ĝenerala asembleo li rajtas esti en opozicio kaj protokoligi ion, el kio la estraro faros al si la tiel nomatan sabaton. La akciaj societoj estas nemalhaveblaj por la ekonomia vivo: ili produktas la privilegiajn akciojn kaj la postenojn de la kontrolkonsilio. Ĉar ĉiu akcia societo havas kontrolkonsilion, kiu konsilas pri tio, kion li devus efektive kontroli. La akcia societo garantias la akuratajn pagojn de la tantiemoj al la kontrolkonsilio. La pretekstoj, per kiuj oni diras, kial la akcia societo ne povas pagi impostojn, kunmetiĝas en tiel nomata «bilanco».
La ekonomio ne estus ekonomio se ni ne havus la borson. La borso utilas al vico da ekscititaj sinjoroj por anstataŭi la ludklubon kaj la restoracion; la pli piaj iras krome en la preĝejon. La borso observas ĉiutagmeze la situacion de la mondo: tio konformas sin laŭ la sagaco de la bankdirektoroj, kiuj tamen plej ofte vidas nur ĝis iliaj nazpintoj, kio kelkfoje efektive estas longa distanco. Kiam la homoj kriegas eksterordinare multe en la borso, oni nomas tion: la borso estas firma. En tiu kazo la publiko venas la sekvontan tagon kaj engaĝiĝas, post kiam jam la plimulto estis forgajnita. Kiam la borso estas malfirma, tiam la publiko ĉiam ĉeestas. Tion oni nomas servo al la kliento. La borso plenumas ekonomian funkcion: sen la borso la blagoj disvastiĝus konsiderinde malpli rapide.
En ekonomio ekzistas ankoraŭ etaj dungitoj kaj laboristoj, sed la teorio jam delonge rezignis pri ili.
Resume oni povas diri: la nacia ekonomio estas la metafiziko de la pokerludanto.
Mi esperas ke mi povis esti utila al vi per ĉi tiuj indikoj kaj aldonas ke ili estas donataj kiel ĉiuj varoj, kontraktoj, pagoj, tratsubskriboj kaj ĉiuj aliaj komercaj devontigoj: do sen iu ajn garantio.
(Tradukis Riŝo)
Send a message
Search for members