La Esperanta Civito ofte mirigas nin per ĉiam novaj kreaĵoj. Post civitisma ideologio de diaspora popolo, etno, nacio, kvazaŭ-ŝtato kun parlamento, ĝi alprenas religiajn trajtojn per la akcepto de la «Lex Bertilia».
Vidu : www.esperantio.net/index.php?id=641
Ke Varingjen konsentus pri ĉi tiu postmorta honoro estas pli ol duba. Li certe turniĝos en sia tombo aŭ liaj cindroj kirliĝos en la urno de la Panteono.
Tio rememorigas la entombigan tradicion de la urbo Vieno en la antaŭaj jarcentoj, kiu estis tre pompa por la nobeluloj kaj burĝoj, sed ege minimuma por la malriĉuloj. Pompa entombigo nomiĝis «bela kadavro» (A schöne Leich) : ornamita ĉerko sur luksa veturilo tirata de ĉevaloj, torĉa procesio de rajdantoj antaŭirantaj kaj la funebrantaro sekvanta la veturilon tra la stratoj de la urbo al la preĝejo estis impresiga spektaklo por la popolo.
Vieno havas la plej grandan nekropolon de Eŭropo. La vienaj tombejoj estas ofte ankaŭ belaj parkoj. En la centra tombejo (Zentralfriedhof) interesatoj vizitas la tombojn de famkonataj personuloj kiel ekzemple la reprezentantoj de la viena klasiko: Beethoven, Brahms, Schubert, Strauss ktp. Oni supozas ke Mozart ripozas en la tombejo Sankta Marx. Kompreneble ne temas pri Karlo, sed Marx estas iama formo por Marko.
En la kripto de la katedralo Sankta Stefano konserviĝas la ĉerkoj de la imperiestroj de la aŭstra-hungara imperio. La koron oni elprenis kaj ĝi konserviĝas en alia preĝejo de la urbo. Ankaŭ videblas kadavroj nature mumiigitaj pro seka aero trapasanta la tomban kelon.
La ĉerko kaj la tombofoso por malriĉuloj estis ege ekomomiaj : la ĉerko havis klapon je la malsupra flanko, kiu ebligis faligi la kadavron en la foson kaj poste kun fermita klapo la sama ĉerko utilis por aliaj mortintoj. La foso estis profunda por stapli plurajn mortintojn en la sama tombo.
La kabaredisto Georg Kreisler kantis ironie pri la rilato de siaj samurbanoj al la morto kun refreno : «La morto devas esti Vienano, nur Vienano havas la necesan takton por alvoki la homon al la alia mondo.»
Vidu ankaŭ (germane) : http://www.kurier.at/nachrichten/251091.php
www.spiegel.de/reise/staedte/0,1518,497502,00.html
Send a message
Search for members
Mirejo Grosjean says:
Antaù mi civitanino Marie-France C R vojaghis tra Japanio kaj esploris en la eklezio Oomoto, chu iuj restajhoj de iuj gvidantinoj de tiu establo, kiu favoras al Eo kaj uzas ghin, povus iri al panteono al La Chaŭ-de-Fonds....
elkore salutas Mirejo el Kyoto