Riŝo's articles

  • La evoluo de la homaro

    - 2 years ago - 2 comments
    Driopiteko
    Erich Kästner (1899-1974) vidis la evoluon de la homaro tre kritike kaj ironie. Se oni travivis du mondmilitojn kiel li, oni ne plu havas iluziojn pri la evoluo de la homa specio. La homo faris multajn teknikajn progresojn, sed ĉu li samgrade malsovaĝiĝis?

  • Turkisverda lago en somero

    - June 30, 2017
    Turkisverda lago en somero
    La lago de Neŭŝatelo ŝanĝas sian koloron en somero de kutima bluo al mata turkisverdo. Iuj diras ke ĝi similas al la Kariba Maro!

  • Nervozigaj bestetoj en la sociaj retejoj

    - November 25, 2016
    Trolo
    Gardu vin de komputvirusoj , trojaj ĉevaloj kaj aliaj bestetoj! En virtualaj sociaj retejoj (facebook, twitter, diskutlistoj) svarmas nervozigaj interretaj troloj ; ili ne estas mitaj kreaĵoj!

  • Alfred Gloor kaj Esperanto

    - November  6, 2016
    Alfred Gloor
    Konciza prezento de la postlasaĵo de la grafikisto kaj pentristo Alfred Gloor (1892-1978) en CDELI (Centro de studo kaj esploro pri la lingvo internacia, La Chaux-de-Fonds).

  • Etiko kaj ekonomio – ĉu akordigeblaj?

    - November  8, 2015 - 1 comment
    La Altlernejo pri Ekonomiko (HSG) en St.Gallen estas ankaŭ internacie konata kiel “forĝejo de kadruloj” kaj zorgema pri sia reputacio. En 2009 dum monatoj ĝi tamen estis scenejo de internaj konfliktoj kaj kritikoj de politikistoj el la ekstero. Intertempe la svisaj bankoj devis adaptiĝi al novaj reguloj por konformiĝi al internaciaj postuloj.

  • Migranta papilio

    - November  2, 2015 - 2 comments
    Skeletkapa papilio (antaŭa flanko)
    La skeletkapa atroposo estas nokta papilio. Ĝi migras de Afriko ĝis Eŭropo kaj tie demetas siajn ovojn prefere en kampoj de terpomoj.

  • 4 federalaj voĉdonoj svisaj

    - June 17, 2015
    4 federalaj voĉdonoj svisaj
    La 14-an de junio okazis kvar voĉdonoj en Svisio: 1. Diagnozo antaŭ enplantado: 61,9% jesoj. 2. Stipendioj por studentoj: 72,5% neoj. 3. Impostoj pro heredado: 71,0% neoj. 4. Nova leĝo pri kotizoj radio-televido: 50,1% jesoj. Ĉi tiu lasta estis akceptita per apenaŭa plimulto!

  • Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto

    - May 25, 2015
    István Ertl
    En la svisaj urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds okazis la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto. Ĉar en Vikipedio jam aperis raporto pri la kolokvo, mi kontentiĝas ĉi tie per kelkaj fotoj, kiujn mi faris dum prelegoj.

  • François Hollande vizitis Svislandon

    - April 25, 2015
    EPFL
    La franca prezidento François Hollande honorigis Svislandon per oficiala ŝtata vizito dutaga (2015-04-15/16). Akompanis lin nekutime impona skipo de tri ministroj, du ŝtataj sekretarioj kaj pluraj politikaj responsuloj de francaj departementoj limaj al Svislando. La ŝtataj vizitoj de francaj prezidentoj en Svislando estas tre maloftaj: Jacques Chirac en 1998, François Mitterrand en 1983, kaj... Armand Fallières en 1910.

  • Popola voĉdono: tri rifuzoj

    - December  2, 2014 - 2 comments
    Popola voĉdono: tri rifuzoj
    Fine de novembro 2014 la svisa popolo rifuzis voĉdone tri iniciatojn. Temis pri haltigo de fiskaj privilegioj, limigo de superloĝantaro kaj konservado de oro en la Nacia Banko.

  • Louis Chevrolet

    - October 14, 2014 - 1 comment
    Busto Louis Chevrolet
    La granda skulptaĵo - 5 metrojn alta kaj peza je 10 tunoj - el brilanta ŝtalo, kiu troviĝas en parko de La Chaux-de-Fonds, estis inaŭgurita en oktobro 2013.

  • Surprizaj decidoj de la svisa popolo

    - June 11, 2014 - 4 comments
    Voĉdono pri minimuma salajro
    "La ĉasaviadilo Gripen kraŝis same kiel la minumuma salajro." Tio estis la lapidara titolo de svisa gazeto post la voĉdono de la 18-a de majo. Temis pri propono anstataŭigi la malnovajn F/A18 per la novaj aviadiloj Gripen de sveda deveno. Ĝis nun oni malofte rifuzis projektojn de la registaro kaj de la parlamento koncerne la armeon. Sed ĉi-foje la popolo trovis ke la kostoj dum ekonomia krizo estas tro altaj kaj la defenda strategio de la armeo ne plu adaptita al la hodiaŭa situacio. Ankoraŭ pli forte oni rifuzis per tri kvaronoj da neaj voĉoj la enkondukon de tutlanda minimuma salajro. Plimulto taksis ke unuforma salajro ne speguligus la diversajn ekonomiajn situaciojn en urboj kaj industriaj centroj kaj en montaraj kaj turismaj regionoj.

  • Necerteco post svisa demokratia decido

    - February 17, 2014 - 1 comment
    Iniciativo "Kontraŭ amasenmigrado"
    Ke la svisaj civitanoj akceptis (ege malvaste: 50,3% kontraŭ 49,7%, diferenco de 20.000 voĉoj) la iniciativon "Kontraŭ amasa enmigrado" de la Svisa Popolpartio (SVP/UDC) surprizis ne nur la elitojn politikan kaj ekonomian, sed trovis ankaŭ eĥon en Eŭropa Unio, kie la decidantoj en Bruselo reagis ĉagrenite dum en popolismaj kaj suverenismaj rondoj oni jubilis kaj postulis similajn popolajn voĉdonojn en la respektivaj ŝtatoj. Post paso de unu semajno oni eble povas sobre analizi la okazaĵon kaj konsideri la sekvojn de ĉi tiu decido.

  • Edward Snowden en Ĝenevo

    - February  3, 2014
    De 2007 ĝis 2009 la usona spiono laboris por la NSA kaj la CIA en Ĝenevo , urbo konata pro siaj multaj internaciaj organizaĵoj.

  • Justaj salajroj

    - November 27, 2013 - 1 comment
    Justaj salajroj 1:12
    La voĉdono pri "Justaj salajroj 1:12" en Svislando trovis ankaŭ eĥon en internaciaj informmedioj.

  • La svisa modelo

    - November  6, 2013 - 1 comment
    La diskutado, eĉ disputado pri «ekonomiaj modeloj» iĝis tre ofta en Francio, ŝtato kun altaj ŝuldoj publikaj. Oni en komparoj parolas pri la sveda, dana, germana ekonomiaj modeloj, sed apenaŭ pri la svisa. Pri ĉi tiu temo okazis kvar triminutaj elsendoj ĉe Radio France Culture. Intervjuita estis François Garçon , la aŭtoro de la libro kun la iom provoka titolo «Le modèle suisse: pourquoi ils s'en sortent beaucoup mieux que les autres?» (La svisa modelo: kial ili elturniĝas multe pli bone ol la aliaj?), Perrin 2011.

  • Metilernado en la 1960-aj jaroj

    - September  2, 2013
    Kontrakto por metilernanto
    Antaŭ pli ol kvindek jaroj la laborkondiĉoj de metilernanto estis eble malpli favoraj ol hodiaŭ, sed estis relative facile trovi entreprenon kiu akceptis formadon de junulo. Kontraŭe al hodiaŭ, tiam estis "alta konjunkturo" kaj ofte necesis rimedoj por bremsi ĝin.

  • Bankrotinto de futbalklubo

    - August 31, 2013
    Persekutita de la justico pro mallojala administrado kaŭzinta la bankroton de la futbalklubo Neuchâtel Xamax, la ĉeĉeno Bulat Ĉagajev , negocisto en Ĝenevo ekde majo 2011, kiu posedas rusan pasporton, forlasis ĉi-semajne Svislandon propravole kaj nun troviĝas en Moskvo .

107 articles in total