Reto's most read articles

  • Pedofilio: fiere en Gaza!

    - 3 119 visits
    Okazas iuj aferoj pri kiuj mi ne kapablas esprimi ion. La jena okazintaĵo estas unu el tiaj: Geedziĝo de HAMAS-anoj 450 gejunuloj (fakte geinfanoj) geedziĝis en Gaza en Palestino . La aĝo de la nove geedziĝintoj estas inter 9 ĝis 30 jaroj! Rigardu kelkajn fotojn de la geedziĝa ceremonio kaj tiam vi eble iom komprenos min ... Kion signifas pedofilio ? laŭ mi pura pedofilio estas ĝuste la okazinta afero. Io alia afero ankaŭ iom ĉagrenigis min: Kiu pagis la kotizon de la programo?…

  • Ekspozicio kiun ni vizitisٍ

    - 3 108 visits
    Monir Zamaninia (منیر زمانی نیا) estas infanedukisto kaj kiel instruistino laboras en infanĝardeno. Ŝi instruas arton kaj pentradon al la infanoj kaj ŝiaj gelernantoj ofte brilas en la tutlanda infana arta konkurso. Monir faras artaĵojn de jam foruzitaj paperaĵoj kaj ĉiu jare antaŭ ol Novruzo ŝi okazigas specialan ekspozicion pri sia laboraĵo, jen fotoj rilate ĉi jara ŝia artlaboro, ĉio farita de la jam forĵetitaj paperaĵoj kaj iel rilatata al la plej granda festo en Irano: Novruzo! Ĝuu…

  • La rajto ne voĉdoni

    - 3 095 visits
    Miaj geamikoj kontaktas min kaj deziras ekscii mian opinion pri la baldaŭa prezidentelekta balotado. Oni ofte miras kial mi ne intencas partopreni. Mi vicigas miajn kialojn sed verŝajne ili ne sufiĉas ... Voĉdoni kaj ne voĉdoni estas rajto. Respektante la opinion de tiuj kiuj volas voĉdoni, nun mi deziras uzi mian rajton ne voĉdoni ĉar: Mi ne trovas mian deziratan kandidaton inter la jam aprobitaj .

  • P kiel povreco ...

    - 3 089 visits
    La suba foto montras ordinaran panoramon de iu Tehrana strato. Vidante la similan situacion ĉu oni kapablas kviete dormi? Ĉu la infano estonte estos bona civitano kiu havos respondecon pri la aliaj? Sincere dirite al mi ne eblas ...

  • Kaj "La strato" atingis min ...

    - 3 086 visits
    Ĉi vespere elirinte de la oficejo ĉe la pordo surstrate mi rimarkis jenan 4 paĝan "subteran" ĵurnalon kies nomo estas Ĥjaban ( La strato ). La ĵurnalo apartenas al "maldekstra movado" (mi hezitas diri al puraj komunistoj). Pri ĝi en interreto mi jam antaŭe estis informita sed neniam mi vidis ĝin en presita formo. La ĵurnalo ekaperis post la anarkioj de la sangoplena balotado cele informi la publikon. Post 28 jaroj unua fojo estas ke mi repalpas iun maldekstran ĵurnalo…

  • Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?

    - 3 082 visits
    Oni demandas de Usonano:   Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "problemo"? Oni demandas de Afrikano:   Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kion signifas "manĝaĵo"? Oni demandas de Iranano: Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo? - kio estas "opinio"?

  • internacia konkurso kiel kapti leporon!

    - 3 075 visits
    Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon. Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas. Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon. Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon. Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego. La nigra ursego a…

  • Pacismo

    - 2 984 visits
    De: Irana artisto Mana Neyestani La fonto de tiu ĉi verko: www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/09/post_93.html

  • dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando

    - 2 954 visits
    Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…

  • Alia krimo ...

    - 2 942 visits
    La novaĵo estis nekredebla: 28 jaran junulinon kies nomo estis Taraneh Musavi , oni arestis pro manifestacio je la 28a de junio kaj post 3 semajnj "iu" telefonis al ŝia familio kaj adresis iun hospitalon en apud Tehrana urbo Karaĝ kie ŝi estis litmalsnita pro "disŝiriĝo de vagino kaj anuso". La familio tuj turniĝas al la menciita hospitalo sed ne sukcesas trovi ŝin. La respondeculoj de la hospitalo jesis ke iu estis litmalsanita pro la menciita kialo sed ne je la menciita nomo kaj ke ili n…

  • Merkred-Festo

    - 2 925 visits
    La lasta mardo de la jaro (laŭ irana suna kalendaro) estas "merkred-festo". Oni kolektas lignaĵon kaj je la mallumiĝo bruligas ilin. Oni ĉirkaŭas la faritan fajron kaj ĝuadas saltante super la fajro. fajro estas simbolo de la vivo laŭ irana mitologio kaj tre kara estaĵo. Vere oni ne scias de kiam irananoj faras tiun ceremonio sed tio jam ne gravas, gravas tio ke oni jam ŝatas tion feston kaj estas oportuna okazo ĉirkaŭ la fajro ĝojkanti kaj danci! kompreneble oni ne forgesas gustumi ankaŭ nuksaĵ…

  • ne kredu min silenta

    - 2 923 visits
    ĉu oni ne rajtas esti suspektindaj?!

  • Panĉagreno

    - 2 900 visits
    . .. fonto en la koro kaj akvofalo en la mano, suno en la rigardo kaj anĝelo en la ĉemizo de homo kiu estas vi rakontojn povus mi krei la panĉagreno se lasus. Ahmad Ŝamlu 1927-2000 irana poeto ... چشمه ساري در دل و آبشاري در كف آفتابي در نگاه و فرشته اي در پيراهن از انساني كه توئي قصه ها مي توانم كرد غم نان اگر بگذارد

  • Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio

    - 2 892 visits
    Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio estas titolo de artikolo en la persa kiun plumis d-ro Behruz Bajat (Behrooz Bayat). La aŭtoro priskribas kaj vicigas logikojn kial estas malprofita lanĉi tiun teknologion en irano dum kun la sumo elspezita kaj elspozota al tiu teknologio kiajn grandajn kaj utilajn agadojn rilate la energio oni povus fari en irano ... La artikolo plaĉis al mi kaj kiel kontraŭulo de la disvastiĝo de nuklea energio mi rekomendas al la ĉiuj kiuj vizitas tiun ĉi paĝ…

  • nacieco de Adamo kaj Eva!

    - 2 866 visits
    Anglo, Franco kaj Iranano estis konsiderantoj de la vivo de Adamo kaj Evo en la paradizo. La anglo diras: Kia silento, kia respekto, mi certas ke ili estas Britoj! La franco diras: Ili estas kaj nudaj kaj belaj, kondutas ame, mi certas ke ili estas francaj! La iranano diras: Nek vestaĵo nek hejmo, nur unu pomo por manĝi, krome ili stulte pensas ke ili vivas en la paradizo! cent pro cente mi kredas ke ili estas irananoj!

  • Infanaj rajtoj

    - 2 821 visits
    Mia filino jam estas 45 monata. Kiel multaj nuntempaj infanoj ankaŭ ŝi surprizas siajn proksimulojn kaj certe la gepatrojn! ... Antaŭ kelkaj tagoj ŝi hazarde komencis paroli pri "la rajtoj" kiujn ŝi havas! Ŝi tre flue kaj senĉese deklamis la 10 bazajn rajtojn kiujn ĉiuj infanoj tra la mondo devas ĝui ... . Mi tuj rememoris pri KD (kompakt-disko) kiun E-ista amikino antaŭ 4 jaroj donacis al mi kaj mi antaŭ monatoj disponigis ĝin al Anjo, en la KD estas diversaj amuzaj partoj kaj ankaŭ…

  • forkapigo

    - 2 794 visits
    Oni demandis de Obejd-e Zakani , kio estas islamo? Li respondis: Stranga religio estas, enirinte ĝin oni forigas kapon de vian seksilon* kaj forlasinte ĝin oni forigas vian propran kapon**! * cirkumcido **laŭ la principoj, puno de la a postatiĝo en islamo estas morto Koncize pri Obejd-e Zakani el la angla vikipedio : Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (Nezam od-din Obejdolla Zakani)(Persa: خواجه نظام‌الدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (Persa:…

  • Diru NE!

    - 2 788 visits
    Antaŭ 10 monatoj mi enmetis jenan perslingvan feministan kanton en mia dokumentaro. Mi forgesis tradukon fari kaj bone ke Daniela Voyager min atentigis pri la manko! Menciindas ke unua foje la kanton oni faris en marto 2006 kaj de post tiam parto de la feminisma movado en irano uzas ĝin kiel sia himno. Diru ne بگو نه به دستی که شلاق مرگه Al mano kiu estas mortvipo به چشمی که فصل تگرگه al okulo kiu estas hajla sezono به پرونده زرد پاییز al flava…

  • Dankesprimo

    - 2 766 visits
    Korajn dankojn al ĉiuj geamikoj kiuj publike aŭ private sendis al mi mesaĝojn okaze Novruz-festo. Ne agrablan novjaran feston mia familio ĉi jare havis, ĉar antaŭ monato hazarde forpasis mia bofrato (la edzo de la fratino de mia edzino kun kiu mi estis en amikaj riltoj) kaj la tuta familio estis funebra. Tamen Novruzo estas Novruzo kaj ne eblas preterpasi ĝin. Mi skribis noton sed mi evitis publikigi ĝin ĉar estis iom ne malagrabla, eble sub influo de la okazintaĵo, do mi preferis silenti ... A…

  • Tehrano en sango kaj pafado

    - 2 752 visits
    Ekde la mateno okaze "aŝura" la protestantoj profitinte tiun religian ceremonion demonstradas tra la stratoj. Laŭ la informoj kelkaj jam estas mortigitaj, multaj vunditoj kaj batitaj. Pafado aŭskultiĝas de diversaj flankoj. Bruo, pafado, sango, krio ...

359 articles in total