Reto's most commented articles

  • Kara lingvo

    - 2 comments
    Mian filineton -Anjo- mi klopodis adaptigi al Esperanto sed mi evitis/as devigi ŝin paroli Esperante. Mi inventis manierojn malrekte paroligi ŝin, do fojfoje konscie mi uzas Esperantajn esprimojn, vortojn kaj frazojn. Ekde tiam kiam ŝi jam komencis ekparli, ŝi kapablas kompreni ke oni alparolas ŝin en diversaj lingvoj. La persa: kiel la ĉefa, la azerbajĝana kaj  Esperanto kiel dugradaj lingvoj en nia hejmo estas parolataj. Nun Anjo estas 31 monata, ŝi jam komprenas ke oni alparolas ŝin en div…

  • io ne bone funkcias

    - 2 comments
    Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)... Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al mal…

  • Kelkaj politikaj insultoj iranaj

    - 2 comments
    En ideologiaj politiksistemoj la regantoj por malestimi siajn kontraŭantojn kreas strangajn lingvaĵojn kaj kompreneble ridindajn. Jen insultoj politikaj kiujn faras la regantoj kaj iliaj sekvantoj en irano kaj ilin oni ĉiu tage kiel insulto povas aŭdi/legi en la amaskomunikiloj ŝtatdepandaj iranaj: Liberala! Liberalulo! Sendolora bonhavulo! Intelektulo! Humila malamiko! Plumenmana dungito! Dungito! Perfidulo! Kontraŭulo de Islama Regno! Alipensanto! Ap…

  • Mi kompatas ĝardeneton

    - 2 comments
    Nekredebla kaj ŝokiga evento hodiaŭ pensigis min: " Proksime al Tehrano, survoje inter du aŭtoj okazas akcidento. Unu el la aŭtoj estis bankaŭto portante monbiletojn kaj en la alia aŭto estis juna civitano. La ŝoforoj estis forte vunditaj, dumtempe alvenas buso plene da pasaĝeroj kaj ĝi haltinte la pasaĝeroj anstataŭ helpi la vunditojn kolektas monbiletojn kaj poste eskapas per la buso. Unu el la vunditoj -tre juna homo- mortas kaj la aliajn post horoj la polico savas ..." La originalan novaĵ…

  • Kiel oni ĝuis la feriadon!

    - 2 comments
    Dum la 5 taga feriado en Irano multaj homoj vojaĝis al la nordo de la lando. Jen filmeto kiel oni ĝuis la feriadon! vidu   kaj jen foto kiel aspektis la ŝoseoj de la nordo:

  • Ĉu vi spektis la filmserion "Perdita"?

    - 2 comments
    Mia frato antaŭ du semajnoj donacis al mi DVD-kopiojn de la filmserio "perdita" (lost). Sen ajna antaŭa scio mi komencis spekti la filmserion kaj nun post 9 tagoj mi estas konvinkita ke la serio estas tre plaĉa kaj ne preterpasebla! Ĉu iu jam spektis ĝin? kion vi opinias pri la filmserio? Mi nun jam finis la 2an periodon de la filmserio(tio signifas ke mi jam spektis 46 partojn el 96 partoj!)

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    - 2 comments
    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…

  • Averto por najbaroj

    - 2 comments
    Ĉi tiun averton oni algluis en iu loĝdoma aŭto-parkejo: Najbaro Ĉi tie (laŭ la oficiala dokumento n-ro ....) apartenas al la 11-a apartamento. Haltigante vian aŭton ĉi tie: ĉiuj kvar radoj estos punĉitaj per elektra bormaŝino. La ambaŭ glaciviŝiloj estos detranĉitaj. La tuta aŭto estos smirgita. Sufiĉas unu fojo pruvi. fonto: http://tabnak.ir/pages/?cid=15699 Kion vi penas? Ĉu similajn problemojn ankaŭ vi havis/spertis?

  • Deziro kaj sopiro

    - 2 comments
    … Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo La ĉaristo je la sopiro de la morto … De irana poeto: Sohrab Sepehr ... چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب اسب در حسرت خوابیدن گاریچی مرد گاریچی در حسرت مرگ ... سهراب سپهری

  • Pacismo

    - 2 comments
    De: Irana artisto Mana Neyestani La fonto de tiu ĉi verko: www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/09/post_93.html

  • demand

    - 2 comments
    is:estis as:estas os:estos daŭre homo restos?

  • Balotada rakonto

    - 2 comments
    La rabistoj okupas vian hejmon. Kaptas vin kaj ĉiujn viajn familianojn. Blokas ĉiujn viajn posedaĵojn. Sklavigas vin kaj tiel kredigas al vi ke tiu estas via dia destino kaj ke ili je la dia flanko mision havas rilate vi. La rabistoj por montri sian sincerecon diras al vi ke vi havas "rajto"n elekti kiu regu vin. Ili inter si mem selektas kandidatojn kaj poste diras al vi: inter tiuj 4 kandidatoj vi mem "elektu" kiu estu la estro! Jes vi rajtas nun elekti vian es…

  • Fino de balotado en Irano

    - 2 comments
    De Mana Nejestani (Neyestani)

  • Aktualaj novaĵoj el Irano: 2

    - 2 comments
    1- Ekde la 15a oni okazigas "silentan manifestacion" sur la ĉefstratoj de Tehrano kaj la aliaj urboj tra la lando. Tiuj manifestacioj estas sen ajna slogano, oni silente marŝas sur la stratoj kaj levas la manojn montrante venkosignon. Dum noktoj je la 22a horo sur la tegmentoj oni krias kaj ripetas la sloganon "Allaho Akbar" (Allaho estas la plej granda). Oni povas konsideri la la registaro jam pli kaj pli perdas sin memfidon. Dum la pasintaj 30 jaroj (post la revolucio) neniam tiom da popoloj p…

  • Puĉo en Irano

    - 2 comments
    Nun pli facile oni povas paroli pri la puĉo en Irano. Fakte la fraŭdo kiun oni faris vendrede je la 12a de junio estis enkonduka fazo de puĉo kiun estris s-ro Ali Ĥamenei -la gvidanto de islama revolucio- kontraŭ la respubliko. Oni povas konkludi ke je la 19a de junio 2009 jam estis fino de islama respubliko de irano kaj komenciĝo de "islama regado de irano". Nun s-ro Ĥamenei forĵetante la voĉon de la irana popolo decidas la aferojn laŭ sia emo kaj prezidentigas sian favorulon kaj ne tiun kiun l…

  • Hombuĉado en Ĉinio, silenta subteno de Irano

    - 2 comments
    Dum Irana registaro sinprezentas kiel: " reguligi la eksteran politikon de la lando laŭ la islamaj normoj, devontigi sin frate antaŭ ĉiuj muzulmanoj kaj subteni malavare la mondajn malfortigitulojn " (laŭ la konstitucio de islama respubliko de irano) kaj se en iu "okcidenta mondo" iu al la ĉevalo de islamano dirus "ĉevalaĉo" la irana registaro tuj reagos al tiu "krimo" kontraŭ islamanoj, la ĉina registaro dum pasintaj tagoj buĉadis pli ol 150 homojn kiuj estis islamanoj sed se ŝtonoj protesti…

  • konfeso

    - 2 comments
    Mi konfesas* Mi konfesas ke: la floro estas bela Vivo estas plezura libereco estas rajto Mi konfesas ke fojfoje arde defendis demokration Mi konfesas ke mi rekonas la rajtojn de aliaj kaj arde defendas tion ... Mi konfesas ke homoj estas egalrajtaj kaj ĉies vivo estas respektinda. Mi konfesas ke mi konfesas. Pri la konfesado en irano ankaŭ bv legi jenan noton: http://www.ipernity.com/blog/23187/67178 * jam komenciĝis "konfesado"de la arestitaj civitanoj…

  • Ĉu seksatenco en iranaj prizonoj kaj arestejoj?

    - 2 comments
    Mehdi Karubi skribinte leteron al Ali Akbar Haŝemi Rafanĝani (la prezidanto de la Konsilio de ekspertizistoj) malkovris tabuan aferon: Seksatenco kontraŭ la arestitoj. Nun la irana socio ŝokiĝinte atendas rezulton de tiu malkaŝigo. Dum la protestado kontraŭ la fraŭdita prezidentbalotado jam aperis multaj raportoj de la arestitoj ke en la arestejon kaj prizonoj la gardistoj seksatencadis kaj bedaŭrinde tiaj raportoj pli kaj pli iĝis, pro tio Mehdi Karubi publikigis sian leteron en kiu li avert…

  • Oni malkovris la fonton de Porka Gripo !

    - 2 comments
    Oni malkovris la fonton de Porka Gripo . Jen: kaj se vi bezonus uzi maskon kontraŭ la gripo jen kelkaj freŝaj maskmodeloj: http://tanzbazar.blogspot.com/2009/06/blog-post_14.html

  • Traktado ktp

    - 2 comments
    Mi ŝatus iom skribi pri la traktado kiun oni faris pasintsemajne en la kadro de Irano kaj 5+1. La ĉefa evento estis traktado inter irano kaj usono. Mana Nejestani tre bone verkis pri la afero. Mi ŝatus scii kion oni komprenas de la verko mem sen klarigi la aferon.

260 articles in total