Reto's favorite articles

Display articles of:

  • Cezar: Internacia Tago de l' Ino 2013 (Gratula poemo)

    Tulipoj
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/03/cezar-la-tago-de-l-ino-gratula-poemo.html Cezar Internacia tago de l' ino Gratulon sen fino, al vi, kara ino! Sed ne por vitrino kaj ne pro rutino. Gratulon do, ino! Pro via fascino. Vi estas kulmino, pordego kaj sino. La tago de l' ino: afer' de obstino! Do ne nur termino. Kaj ĝia destino: ĝi estu sen fino! Tulipojn akceptu, sed vir' vin respektu. Por mond' en balanco. Por ina avanco!…

  • PRI MALREALISMO DE ESPERANTISTOJ

    Esperantistoj fervoraj estas kutime (kaj logike) tre entuziasmaj pri Esperanto. Kaj tio estas bona. Sed mi ĉiam denove miras pri tio kiom da inteligentaj personoj inter ni rilate Esperanton estas komplete malrealismaj. Oni tute ne kapablas vidi ion kion oni vidas en aliaj sferoj de la vivo, nome ke estas simpla fakto (do realo) ke grandega plimulto de homoj sur la terglobo ne interesiĝas pri Esperanto aŭ eĉ pli vaste, tute ne interesiĝas pri lingva internacia demando. Samkiel grandega plimulto…

  • Denove Raŭmismo

    TEJO rezoluciis en Vjetnamio ke necesas agi raŭmisme-finvenkisme pensante en tio ke ĉiu agado devas esti sence de la pliriĉigo de la E-a kulturo (interne) kaj samtempe agi por diskoniĝi ĝin ekstere. Jen mia reago: Tio kion TEJO nun proponas inventis jam Zamenhof mem. La genieco de Zamenhof ne tiom kuŝis en lia kapablo krei interesan novkomunikilon (estis multaj aliaj antaŭ kaj post li kiuj tion faris) sed en lia intuicio kiu diris al li ke kodsignaro ne estas lingvo antaŭ ol ĝi havas anka…

  • Bertolt Breĥt: Memoro pri Marinjo A. - Erinnerung an Marie A. (rimpoemo)

    La juna Brecht
    Bertolt Breĥt Memoro pri Marinjo A. Karaj legantoj, en tiu ĉi blogero mi raportas iom pri la cirkonstancoj en kiuj la juna Breĥt verkis sian poemon "Memoroj pri Marinjo A." La damo efektive ekzistis, ŝia nomo estas: Marie Rose Aman. Breĥt konatiĝis dekokjara kun ŝi. Sed Marinjo prefere rakontu mem: "En la frua somero de 1916 oni prezentis Eugen Breĥt al mi en glaciaĵa restoracio. Ekde la unua momento mi estis…

  • Retligilaro pri d-ro Zamenhof

    Jen kompilaĵo de retligiloj, kiuj aperis ĝuste antaŭ unu jaro en www.esperanto.cz omaĝe al naskiĝtagdatrerveno de d-ro L.L.Zamenhof. Ni esperas, ke ĝi povos utili por vi. Por veni al la dosieroj, sufiĉas musklaki ol unuopaj titoloj. Videofilmetoj Unika viva d-ro Zamenhof dum UK en Barcelono en 1909 !! D-ro Zamenhof riverencanta (dato, loko kaj cirkonstancoj de la filmado nekonataj) Omaĝe al Zamenhof 10 minuta dokumenta filmo (E-televido Lausanne) Zamenhof…

  • ARTIKOLO DE TREVOR STEELE (el la " ONDO DE ESPERANTO")

    Taŭgan kaj tre interesan vidpunkton pri nia bela lingvo, ni povas legi en la magazino "La Ondo de Esperanto". Tuj post la vizito kaj prelego de TREVOR STEELE en Lillo (Lille, Francio, Nordo), jen teksto por ne malesperi... tute male!!! Elkoran dankon al Nicole, kiu informis pri la ligilo!...

  • Mensogoj, mensogoj sur kiuj estas konstruata hodiaua mondo

    Hodiaŭ mi ree ekkoleris vidinte titolon en iu gazeto "Lingvo artefarita...". Nekredeble sur kiom da mensogoj oni daŭre konstruas sociajn vivojn en la nunaj ŝtatoj. Oni daŭre asertas ke la naciaj lingvoj estas naturaj disde iuj kiuj estas artefaritaj, oni daŭre asertas ke la nacioj estas naturaj disde iuj internaciaj movadoj kiuj estas nenaturaj, nuntempe aktualas eĉ tia absurdaĵo ke la germana marko estus natura (ĉar ja germana - nacia, kaj eŭro estas nenatura kiel Esperanto...). Plu aktuala…

  • Virinaj roloj politike kaj socie

    Kuvajta politikistino Salua Almteiri petas leĝon, kiu permesu la uzadon de militkaptitinoj kiel seksaj sklavinoj. Peto enretita la 25-an de majo 2011. Filmeto kaj anglalingva teksto . Traduko: «Mi demandis [al sauda muftio]: Kio estas la leĝo pri sklavinoj? La muftio diris al mi, ke laŭ la leĝo devas esti muslima lando, kiu invadas kristanan landon - pardonu, [kiu invadas] nemusliman landon - kaj prenas militkaptitojn. Mi demandis al li, ĉu estas malpermesite [igis ilin sklavinoj],…

  • Literatura Mondo legebla en Interreto

    Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

  • Ŝtelistoj de nuboj

    Irana prezidanto Mamudo Amadineĵado akuzas eŭropanojn pri malplenigo de nuboj, tial irananoj ne havu pluvon. Elsendo de IRINN (irana novaĵtelevido), 19-an mayo 2011. Filmeto kaj anglalingva teksto de la nubaĵoj: « En Eŭropo estas multe da pluvo - meznombra pluvado de pli ol 1500 ml. Ili ne bezonas [akvumajn] sistemojn, ĉar ili havas naturan akvumon, sed ili uzis ekipaĵojn, kiujn ili posedas, por malplenigi la nubojn. Kiel vi scias, nuboj moviĝas el okcidento al oriento. Ili for…

  • Pri bicikloj kaj aliaj avantaĝoj

    Estas koincido, aŭ ĉu hazardo, aŭ tempo en vivo de homo - viro? Mi ne havas respondon, simple estas tiel. Mi ne havis energion por verki. Tro da okazaĵoj trafulmis mian vivon. Ĉu eblas paroli pri mia vivo aŭ ĉu estas pli saĝe diri nur 'vivo'. Vivo sen ajna aldono. Eble jes, eble jam sufiĉas. Estas du aferoj kiuj decidas kaj krome nenio: tiuj estas vivo kaj morto. Ne ekzistas io alia - vivo kaj morto. Diru laŭte, ne tro, ĉar oni devas montri respekton por vivo, "al vivo", se gramatiko perme…

  • MIA LETERO AL LA KREINTO DE LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO

    LETERO AL LA KREINTO DE LA INTERNACIA LINGVO Banurbo Kamboriuo, la 18-an de Decembro 2010. Estimata samideano Lazaro Ludwig Zamenhof : Je la 15-a de Decembro, la tutmonda esperantistaro festis vian datrevenon pere de pluraj eventoj, precipe en Brazilo. Mi ankaŭ volis omaĝi vin, pro tio mi skribis ĉi tiun simplan letereton por rakonti al vi kiel, kiam kaj kial mi esperantistiĝis. Mia baptnomo estas Liette Lêla. Mi estas rianino, tio estas, mi naskiĝis en…

  • Sangsoifa interpreto

    Iraka ŝiatisma politikisto (parlamentano) asertas, ke la interpreto de Islamo fare de iuj homoj estas sangsoifa. Filmeto kaj anglalingva teksto . Traduko de la dua intervjuo (la unua intervjuo tradukitas tie ): Intervjuo ĉe Al-Fayhaa TV (iraka televido), novembro 2005: « Islamo havas variajn interpretojn. Iuj el ili estas tute apartigitaj el humaneco, eĉ el Islamo mem. La bone konata ideologio, kiu akuzas aliulojn pri herezo estas ideologio de terorismo. Kiu faris el Al-Zarqaw…

  • Sciencaj pruvoj

    Jemena religiulo montras per sciencaj pruvoj, ke virinoj ne kapablas paroli kaj memori samtempe. Elsendo de Iqra TV (televido de Saŭda Arabio) je oktobro 2008: filmeto kaj anglalingva teksto de la cerbaĵoj. Resumo: Alaho diris pri virinoj, kiuj atestas en tribunalo: "Se du viroj ne haveblas, do unu viro kaj du virinoj elektindas kiel geatestantoj, tiel se unu el ili eraras, la alia povu memori". Iuj herezuloj - komunistoj kaj aliaj ateistoj - ridis pri tio. La islamanoj respondis…

  • La flugiloj de la muŝo

    eo - Septembro 2008, koransciencisto parolas ĉe Al-Aqsa TV (televido de Hamaso en Gaza) kaj diras, ke Bayer, la produktanto de medicinaĵoj, inventis sian AIDS-kuracilon dankon al hadito* de la Profeto pri la flugiloj de la muŝo. Filmeto kaj anglalingva teksto de la muŝaĵoj. Resumo: « La Profeto diris: "Se muŝo falis en via drinkaĵo, trempu ĝin en la drinkaĵon, ĉar unu flugilo enhavas la malsanon, la alia flugilo enhavas la kuracilon". En Germanio la Klerikaro pagis multegon da mo…

  • Endomaj ĝardenoj

    Ĉu vi ne havas ĝardenon (mal)antaŭ via domo? Vi povas krei unu ene de via domo! Aliaj belaj miniĝardenetoj videblas ĉe Miniature Garden Shoppe . Pictures from www.miniaturegardenshoppe.com . Many thanks to Ms K. Newman for her kind permission to reproduce them here.

  • Porka sciencisto

    eo - Sciencisto parolas ĉe televida elsendado en Egiptujo: filmeto kaj anglalingva teksto de la porkaĵoj. Resumo: En Ameriko virinoj havas malpli da rajtoj ol viroj: fakte, kiam virino edziniĝas, ŝi akiras la nomon de la edzon kaj perdas sian nomon. En Ameriko virino estas varo kaj havas prezon. Belaj virinoj havas pli altan prezon kaj ricevas pli altajn notojn en universitatoj. Kiu manĝas porkan viandon ne plu kapablas pensi, nek povas esti patrioto, ĉar tiu ne kapablas fieri. Se vi…

  • Malbonaĵoj de Kristnasko

    Kiam mi estis infanino en Italio, Kristnasko ŝajnis al mi pli grava festo ol nuntempe. Kiel plenkreskulino mi konscias, ke esti (nu, celi esti) bona kristanino estas ĉiutaga strebo, kaj ne nur sezona festo en decembro. Tamen profunde malĝojigas min tiu indikilo de malbonaj tempoj venontaj: ( Fonto ) La afiŝoj, aperintaj lastatempe en Londono, tekstas sekve: "La malbonaĵoj de Kristnasko... sekse transigeblaj malsanoj, ŝuldo, seksperforto, aborto, dancfestoj, as…

  • Aŭskultu la Esperanto-Muzik-Radion de Vinilkosmo

    Aŭskultu la Esperanto-Muzik-Radion de V inil K osmo Speciale por la Jarfinfestoj premu la butonon ĉi sube kaj en la paĝo klaku ĉe " Ecouter ! " Provu ankaŭ aŭskulti VINILKOSMO - Radion ĉe Esperanto-TV.com : http://esperanto-tv.com/vinilkosmo

  • Twitter 15/12 (Unua parto)

    Temas pri tutpreta materialo por la Twitter-agado de la 15a de decembro 2010 : http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo Tiu ĉi listo de proponoj konsistas el tri paĝoj : 1a parto : http://www.ipernity.com/blog/32119/290922 2a parto : http://www.ipernity.com/blog/32119/292390 3a parto : http://www.ipernity.com/blog/32119/292826 Alilingvaj listoj de proponoj : En la portugala (brazila) : Frazoj en la portugala por meti en Twitter Eblas ne nur libere ĉerpi pepaĵojn en ili sed proponi pliajn en Esperanto kaj en lingvoj konataj de la proponant(in)o. Tradukoj estas bonvenaj en laŭeble plej multajn lingvojn kun maksimume 140 signoj kaj spacoj. Ĉar retejaj aŭ blogaj adresoj estas ofte tro longaj, mi uzis mallongigitajn adresojn. Ekzistas retejoj kiuj ebligas tion i.a. http://minilien.fr Por esti certa ke la vorto Esperanto estu enkalkulita, ĝi devas aperi kun la signo diezo antaŭe : #Esperanto. Ne tro gravas ĉu oni skribas #Esperanto aŭ #esperanto sed gravas ke la signo kaj la vorto Esperanto estu kune kaj izolitaj de aliaj signoj aŭ vortoj. Se necesas aldoni la akuzativon al #Esperanto , ĝi aperu post blanka interspaco : #Esperanto n En la franca aŭ aliaj, lingvoj, se necesas apostrofo antaŭe, pli bone estas skribi , ekz. : L' #Esperanto La ĉi postaj mesaĝetoj ("pepaĵoj") estas facile enŝôveblaj en la fenestreton de Twitter. Depende de sia lerteco, oni povas sendi de 3 ĝis 5 en minuto. Sufiĉas elekti la koncernan parton kaj glitigi ĝin en la fenestreton de Twitter kaj sendi...

32 articles in total