July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (8)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

July 1st, 2009

Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ...

Ĉu la puĉistoj kaj la kompanio jam venkis kaj ĉio estas laŭ ilia gusto?

گمان مبر که به پایان رسید کار مغان
هزار باده ناخورده در رگ تاک است


Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam
Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito

De karmemora irana poeto Feridun Moŝiri

La civila verda movado en Irano jam emas naskiĝi

naskiĝo
naskiĝo


De irana artisto Mana Neyestani

Published at 10:07 / 3 comments / 383 visits
This post is public

July 7, 2009

Via neanto estas mi

..
Viro stulta
Malamiko via ne estas mi
Via neanto estas mi

...
ابلها مردا
عدوی تو نیستم من
انکار توام

De Ahmad Ŝamlu

Published at 10:34 / 14 comments / 467 visits
This post is public

July 12, 2009

Alia mortigito en Irano far de puĉistoj


Sohrab Arabi
Sohrab Arabi

Sohrab Arabi, 19 jara lernanto kiun oni arestis dum manifestacio surstrate je la 20a de junio, hieraŭ la Tehrana prokuroro anoncis lian familion ke ili povas ricevi lian kadavron sen ajna priskribo. Soharb estis mortigita en EVIN prizono.
Ekde la 20a de junio Sohrab estas la 2a publike konata mortigito pri kiu aperas informoj.



Legu pri Neda Aga Solta la unua mortigito surstrate

Novaĵfontoj:

Perse kaj detale: http://news.gooya.com/politics/archives/2009/07/090678.php

Angle kaj mallonge: http://www.ireport.com/docs/DOC-296500

Published at 12:26 / 4 comments / 276 visits
This post is public

July 13, 2009

Hombuĉado en Ĉinio, silenta subteno de Irano

Dum Irana registaro sinprezentas kiel: " reguligi la eksteran politikon de la lando laŭ la islamaj normoj, devontigi sin frate antaŭ ĉiuj muzulmanoj kaj subteni malavare la mondajn malfortigitulojn" (laŭ la konstitucio de islama respubliko de irano) kaj se en iu "okcidenta mondo" iu al la ĉevalo de islamano dirus "ĉevalaĉo" la irana registaro tuj reagos al tiu "krimo" kontraŭ islamanoj, la ĉina registaro dum pasintaj tagoj buĉadis pli ol 150 homojn kiuj estis islamanoj sed se ŝtonoj protestis kontraŭ ĉina registaro ankaŭ irana registaro faris samon!
Beĉjo ankaŭ bone tuŝis la aferon.

Published at 06:54 / 2 comments / 339 visits
This post is public

July 22, 2009

Dankon Nokia kaj Siemens ...

Dankon* pro tio ke vi helpis miaj gepetroj estu portitaj al malliberejon ..

Dankon ke vi helpis enigi mian parencon en la malliberejon
Dankon ke vi helpis enigi mian…

*Oni malkovris ke kompanioj Nokia kaj Simens vendis kontrolilojn al faŝista irana registaro por kontroli la telekomunikadon de ĉiuj porteblaj telefonoj tra irano ...

Published at 08:44 / 17 comments / 419 visits
This post is public

July 23, 2009

konfeso

Mi konfesas*
Mi konfesas ke:
la floro estas bela
Vivo estas plezura
libereco estas rajto

Mi konfesas ke fojfoje arde defendis demokration
Mi konfesas ke mi rekonas la rajtojn de aliaj kaj arde defendas tion ...
Mi konfesas ke homoj estas egalrajtaj kaj ĉies vivo estas respektinda.
Mi konfesas ke mi konfesas.

la konfeso
la konfeso

Pri la konfesado en irano ankaŭ bv legi jenan noton:

http://www.ipernity.com/blog/23187/67178

*jam komenciĝis "konfesado"de la arestitaj civitanoj en la televido de puĉistoj en irano.

Published at 10:23 / 6 comments / 305 visits
This post is public

July 26, 2009

Verda ondo ne trankviliĝas

La verda ondo ne trankviliĝas en irano. Ĝi daŭras kaj daŭras, ŝajnas ke ĝis ĝia celo -demokratio sen ajna perfikso kaj infikso- en irano oni ne plu trankviliĝos.

Nombro de la jam mortigitoj ĉiu tage pli kaj pli altiĝas sed mi ne konsideras timon inter la popolo. Tiu ĉi popolo jam preterpasis timon ...

Ŝajnas ke oni jam findecidis ...

Verda ondo kunprenas kaj ĉirkaŭbrakas ĉiujn ...

unuiĝo por irano
unuiĝo por irano

Published at 15:41 / 5 comments / 273 visits
This post is public

July 27, 2009

malbonŝancoj kiujn ne pripensis la puĉistoj en irano

la puĉistoj fraŭdante la prezident-balotadon en irano ne pripensis jenajn problemojn:

1- spito de la popolo: Oni ne imagis tian insiston de la voĉdonantoj. Oni ne kapablis antaŭvidi la profundan furiozon de la popolo kiuj ŝajnis silentaj sed fakte estis fajro sub cindro.

2- senkapeco de la verda movado: la puĉistoj samtempe anoncante la (falsan)venkon de Ahmadineĵad arestis milojn da diversaj organizaĵoj soci-politikaj kaj parianoj por ĉesigi ajnan organizadon de protestado kaj mirinde sen ajna partio la popolo unuanime kaj senĉese protestadas kontraŭ la puĉistoj. Por sciencaj medioj la protestado de irananoj povas esti valora esplorelemento kiel kaj kial daŭras la protestado malgraŭ tiom da arestado, mortigado kaj premo flanke la puĉista registaro.

3- novaj amaskomunikiloj: la plej urĝa devo de la puĉistoj (ĉie tra la mondo) estas kreiĝo de terura etoso en kiu neniu havu kuraĝon protesti aŭ organiz(ig/iĝ)i kontraŭ puĉan spiton. En irano oni ne sukcesis krei teruretoson malgraŭ sovaĝegaj kontraŭ homrajtaj fiagoj ĝuste pro la novtipaj amaskomunikiloj. Ĉiu protestanto tuj fariĝis raportisto, oni filmis surstrate kaj surrete publikigis la okazintaĵojn mondskale ...

Published at 11:12 / 6 comments / 226 visits
This post is public

July 28, 2009

Alia krimo ...

La novaĵo estis nekredebla: 28 jaran junulinon kies nomo estis Taraneh Musavi, oni arestis pro manifestacio je la 28a de junio kaj post 3 semajnj "iu" telefonis

Taraneh Musavi
Taraneh Musavi
al ŝia familio kaj adresis iun hospitalon en apud Tehrana urbo Karaĝ kie ŝi estis litmalsnita pro "disŝiriĝo de vagino kaj anuso". La familio tuj turniĝas al la menciita hospitalo sed ne sukcesas trovi ŝin. La respondeculoj de la hospitalo jesis ke iu estis litmalsanita pro la menciita kialo sed ne je la menciita nomo kaj ke ili ne plu scias pri ŝia sorto ĉar ŝi estis svene alportita kaj elportita per "ne oficiala polico".
Post kelkaj tagoj la bruligita kadavro de Taraneh estis trovita ĉirkaŭ la urbo Gazvin, ŝajnas ke pro sovaĝa seksatencado kiu kaŭzis ŝian malsaniĝon kaj ke la kuracado ne efikis al ŝi "oni" bruligis ŝin.
Kaj tiel la nomo de Taraneh Musavi aldoniĝas al ankoraŭ ne fiksita nombro de viktimoj de la okazintaĵoj de en sango dronita irano.

Fonto:vikipedio

kaj: http://www.schrr.net/spip.php?article4573

Published at 11:37 / 10 comments / 441 visits
This post is public

July 28, 2009

Kanto por NEDA



Ŝi vekiĝis matene el la dormo kaj vidis sin en la spegulo / ŝi vidis homon, kiu similis al ŝi mem.
صبح بلند شد از خواب و تو آینه خودشو دید که شده بود عینه

Kvazaŭ kadavro, kiu delonge estis morta / ŝi ne ĝuis la vivon, nur vivaĉis..
یه جنازه که خیلی وقته مرده بود اون زندگی نکرد فقط زنده بود

La televidilon ŝi ŝaltis kaj vidis / straton plenan de neimagebla amaso da popolo
تلویزیون و روشن کرد و دید خیابون پر از مردم بعید

Ĉiuj tiuj ĉi viroj, virinoj, junuloj, maljunuloj / eliĝis, ĉar jam maturis la tempo
که این همه زن و مرد و پیر و جوون ریختن بیرون و وقتش رسیده

Ŝi aŭdis, ke la rajto estas akirenda / la rajto ekzistadas, kaj la malrajto efemeras.
که شنیده بود حق گرفتنیه حق میمونه ناحق که رفتنیه

Ŝia patrino neis kaj diris, ke ŝi ne iru / Kajj ĉi tiuj, tiuj kiuj estas en prizono aŭ mortigitaj, ĉu? Kio okazis?
مادرش نهی ش کرد و گفت نرو این همه که مردن یا تو بندن چی شد؟

Ĉu iu demandas pro ilia farto? / Kiu respondas pri ili aŭ konscias ilian doloron?
کسی میاد بپرسه حالشونو کی جواب میده و میدونه دردشونو

Je Dio, nenio ŝanĝiĝos / kion signifas rajto? tio nur estas nomo skribita en libroj.
بخدا تکون نمیخوره آب از آب حق چیه فقط اسمش اومده تو کتاب

Sed Neda aŭdis la voĉon el la stratoj / kiuj vokis ŝin: Neda venu
اما ندا ندایی از تو خیابونا میشنید که میگفت ندا بیا

Hodiaŭ sur la stratoj / por vi, Nenjo, oni deziras okazigi edziniĝfeston
مروز روز توی توی خیابون میخوان عروسی بگیرن برات ندا جون

Ke vi renaskigu Kriston el la morto kiel virgulino Amirabad* bezonas sangon, ĝi atendas
که مسیح مرگ و بزایی باکره امیر آباد خون می خواد منتظره

La nova edzo estos kuglo, kiu penetros en vian korpon / estas pretigita geedziĝa ĉambro por forporti vin
داماد گلولست و میشینه تو تنت حجله آمادس واسه بردنت

"Dio! Rigardu, la respekto al vi estas rompita / Vian virgulinon Marian oni kuglopafadis

"خدا ببین حرمتت و شکستن مریم باکرت و به گلوله بستن

Vidu kiom sovaĝaj ili estas / vidu kiom malmulte kostas homa animo ĉi tie"

ببین افتادیم گیر یه مشت درنده ببین قیمت آدم اینجا چنده"

Kion vi intencis diri per via rigardo, Neda? / Mi ne plu prisilentus ion kun mia voĉo.
تو با نیگات چی میخواستی بگی ندا من خفه خون نمیگیرم این صدا

Fluas sur aleoj de la urbo via sango / estas ruĝigita de via sango la stratŝtonoj
جاریه توی کوچه پس کوچه های شهر از خون تو قرمز سنگ فرشا

Dormu, mallfermu viajn okulojn Nede / jam ne plu vi timu, kio okazos morgaŭ
خواب چشماتو رو هم بذار ندا دیگه ترسی نداری که چی میشه فردا

Dormu, ĉar ni vekiĝis, via nomo estas disvastigata tra la stratoj.

بخواب که اگه من و ما بیداریم اسم تو تکثیر میشه تو خیابونا

Lasu ŝin, ŝia sangoflu' ne ĉesiĝas, tiaj ĉi sangoj fluas de jarmiloj.
دست از خونش بردارین بند نمیاد این خون هزار ساله که جاریه

Tiu ĉi ne estas nur Nede-sango, estas patria sango / de kondamninda patrio, kiu ne havas paciencon.
این خون ندا نیست خون وطنه وطن غریب وطنی که بی کفنه

Patrujo de kiu oni min kaj vin forpelis / homoj kiuj eĉ kun si mem ne estas afablaj
وطنی که از توش من و فراری دادن آدمایی که حتی با خودشون بدن

Kia vana atendo, ke homon kiel Nedan oni ne mortbatu kaj kuglopafu!
چه انتظاری که کسی مث ندا رو نکشنش و به گلوله نبندن

Sed mi, se eblas, ne plu volas nur diri ion.
من ولی اما اگر شاید دیگه نمیگم فقط یه چیز باید

Mi volas mian rajton kaj cent similaj al Nede same / surstrate, ĉiuj unuanime
من حقم و میخوام و صد تا مث ندا تو خیابونن همه یک صدا

Mortigu nin, sed la rajto estas akirenda / estu la rajto, la malrajto devigus nin foriri
بکشید مارو حق گرفتنیه حق می مونه نا حقه که رفتنیه

Ĝis kiam oni ne redonos al ni la rajton / ĉiutage, ĉiunokte okazos tiu ĉi ceremonio..
تا وقتی که کسی حقمون و نداده هر روز هر شب همین بساطه

Poemis kaj kantis: Ŝahin Naĝafi (Shahin Najafi)


La orginala teksto: http://sharr.blogfa.com/post-132.aspx

La oficiala ttt-ejo de la kantisto: http://shahinnajafi.net

*nomo de kvartalo kie mortis Neda

PS:

Mi konfesas ke tiu ĉi kanto ege impresis min tiel ke mi plorante tradukis la tekston. Mi bone scias ke la traduko ne estas brila sed pardonu min tio estis ĉio kion mi kapablis fari ...

Legu detale pri Neda: http://eo.wikipedia.org/wiki/Murdo_de_Neda_Aga-Soltan

PS2: Dankon al Cezar pro la modifo

Published at 12:53 / 10 comments / 378 visits
This post is public

July 31, 2009

Memoro de kelkaj homoj / یاد بعضی نفرات

Memoro de kelkaj homoj
Prilumigas min
Plifortigas min
lanĉigas min
Kaj mian malvarman hejman kamenon
Varmigas iliaj streboj

Nomo de kelkaj homoj
Mia animmanĝo iĝis

Dum ĉiu maltrankvileco
Al ili mi tiras la manojn
(Memoro de kelkaj homoj )

Kuraĝigas min
Lumigas min


De la patro de nova irana poemo: Nima Juŝiĝ (Nima Youshij)



یاد بعضی نفرات

روشنم می دارد

قوتم می بخشد

ره می اندازد

و اجاق کهن سرد سرایم

گرم می آید از گرمی عالی دمشان

نام بعضی نفرات

رزق روحم شده است

وقت هر دلتنگی

سویشان دارم دست

جرأتم می بخشد

روشنم می دارد .

نیما یوشیج

Published at 08:48 / 0 comments / 216 visits
This post is public

( 11 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...