June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (6)
November 2009 (8)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

June 25, 2009

Post 2 taga neebleco eniri la reton hodiaŭ al mi eblas skribi

Estimataj

Dum psintaj 2 tagoj ne eblis al mi skribi.Mi fartas ankoraŭ bone. Baldaŭ mi publikigos raporton.

Published at 03:57 / 4 comments / 313 visits
This post is public

June 25, 2009

Aktualaj novaĵoj el Irano: daŭras la krizoj

1- Hieraŭ je la 16a la protestantoj al la hontinda balotado manifestaciis ĉe la parlamento. La polico kaj la kaŝa polico forte batadis la homojn.

2- 70 universitaj profesoroj hieraŭ post vizito al Mir Hosejn Musavi estis arestitaj. Ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto.

3- Ŝirin Ebadi - la premiito pri la paco de Nobelo- tre bone antaŭ hieraŭ ĉe la Eŭropa Konsilio pridiris la situacion de la aferoj en Irano kaj petis de la demokrata mondo ne bojkoti iranan registaron ekonomie sed politike. La registaro pro ŝiaj sugestoj estas frenezitaj kaj en la registaraj programoj multe parolas kontraŭ ŝi.

4- Dum noktoj daŭre la tegmentoj fariĝas tribunalo kontraŭ la puĉistoj kaj fraŭdantoj. Je la 22a horo ĉiunokte oni devizas "Allaho Akbar" kaj morto al diktatoro.

5- Estas raportoj ke la polico arestas la vunditojn en la hospitaloj kaj tiel pli torturas ilin.

6- Pri la nombro de la jam mortigitaj oni ne scias la veron. La polico kaŝas la informojn, ofte la kadavrojn la registaro mem entombigas kaj poste informas la koncernan familion pri tio kaj devigas ilin fari nenian intervjuon kun ajna amaskomunikilo.

7- 36 ĵurnalistoj estas arestitaj. Nun irano estas la plej granda prizono de la ĵurnalistoj tra la mondo. Gratulon! ni gajnis iun (fi)konkurencon ...

8- La (stud)jarfinaj ekzamenoj de la pli multo de universitatoj estas nuligitaj.

Published at 06:10 / 10 comments / 478 visits
This post is public

June 25, 2009

Kial Britujo subite gajnis la rangon de la plej granda satano en Irano?

Ĝis antaŭ semajno Usono estis "la granda satano" en irano kaj hazarde Usono ektrovis konkuranton, jes Britio!
Kial tiu "maljuna vulpo" okupis la 30 jaran lokon de Usono kaj nun estas la plej fi ŝtato je la okuloj de Irana regantaro?
La kialon eble oni devas serĉi pri la pasintsemajna okazintaĵo en londono. Temas pri la blokado de 1 miliardo kaj 600 milionoj da eŭroj flanke de Britio kiu apartenas al iu influhavulo en Irano.
Interesiĝantoj en la reto priserĉu, oni atingos interesajn informojn ...

Published at 09:31 / 6 comments / 374 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...