June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (6)
November 2009 (8)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

June 21, 2009

Aktualaj novaĵoj el Irano: Fino de islama respubliko

1- Vendredo la 18a de junio Ajatollaho Ĥamenei prelegis al la publiko kaj denove aprobis la balotadon minacante la protestantojn. Do,la lastaj esperoj por ajna ŝanĝo je la rezultoj malaperis. Li diris ke oni devas obei la leĝaron kaj se iu kandidato protestas sin turnu al "Dieto de la konstitucio"(DdK)kiu juste(!?)la balotadon observis. menciindas ke "DdK" konsistas el 5 juristoj kiujn prezentas la estro de jurpotenco al la parlamento kaj post la aprobo de la parlamento ili aniĝas al "DdK" kaj 5 mullaoj kiujn la gvidanto (Ali Ĥamenei) mem elektas kaj ili rekte eniras al "DdK". "DdK" estas respondeca pri la okazigo de la balotado en irano ĉu pri parlamento, prezidentelektado ktp. "DdK" jartas rezigni aŭ aprobi la kompetentecon de ĉiuj kandidatoj kaj nur post la aprobo de "DdK" okazos la balotado. Se iu protestos pri la balotado ĝuste "DdK" prijuĝos la aferon. Kiel oni povas kompreni "DdK" estas organizanto, observanto kaj prijuĝanto de la balotado en Irano kaj "DdK" nur respondecas al la gvidanto - Ali Ĥamenei - kaj al iu ajn. Laŭ tiu maniero neniu ekster la sistemo sukcesos iĝi kandidato al ajna elektado en irano kaj la opozicio neniam havos ŝancon eniri ajnan balotadon en irano ĉar "DdK" simple ne aprobos ties kompetentecon...

Nun s-ro Ĥamenei al la protestantoj diras ke se iu proteston havas rilate la balotado tion esprimu al "DdK" kiu agas laŭ la kordeziroj de li mem kompreneble la rezulto de ajna protesto al "DdK" ĉiam estas laŭ la altmoŝta gvidanto ol ajna homo.


2- La disĉiploj kaj voĉdonantoj al Mir Hosejn Musavi sabate la 20-an de junio intencis okazigi denove manifestacio de Engelab placo ĝis Azadi placo en Tehrano. La polico anoncis ke forte kontraŭstaros ajnan "senpermesan" manifestacion. (menciindas ke por okazigi manifestacion oni devas akiri permeson de la ministerio pri enlandaj aferoj kaj kompreneble tiu ministerio neniam donos permeson okazigi manifestacion kontraŭ la ŝtato, tio estas kutimo en irano!). Je la 16a la manifestacio devus komenciĝi. Pli ol kelkcent policanoj kaj soldatoj vestigitaj armile kondute atakemaj fluis tra la stratoj. La popolo kiel la pasintaj tagoj silente aperis sur la stratoj sed la policanoj baris la vojojn, insultis akre kaj ĉiun kiu iel alparolis ilin forte batis kun siaj specialaj bastobatiloj.
La junuloj jam perdis siajn paciencojn kaj komencis reagi ... dum kelkaj minutoj komenciĝis bataloj inter la policaro kaj la manifestantaro.
Nun skribante tiun ĉi noton post preskaŭ 19 horoj ankoraŭ mi estas en ŝoko de la sovaĝeco de la polico kiu tiom sen ajna konsidero repremis simplajn civitanojn kiuj silenteme kaj pace intencis esprimi sian malkontenton pri la okazintaĵo dum la balotado.
Mi atestas kiel vidinto kiom sovaĝe la policanoj batadis la popolon, maljunulojn kaj precipe la virinojn al parolante ege malĝentile ilin kvazaŭ estas milito kaj la malamikojn ilin celas ...
Pasintvespere Tehrano similis al milita urbo kiun invadis malamiko. Fajro, fumo, ploriga gaso, krioj, kugloj, elĵetitaj ŝtonoj, rompitaj vitroj, vunditaj homoj, plorantaj homoj, perditaj infanoj, timigitaj civitanoj, verŝitaj sangoj sur la stratoj ...


3- Nokte je la 22a denove la civitanoj malbene kriadis sur siaj tagmentoj "Allaho Akbar", morto al diktatoro ... la krioj de miaj najbaroj estis pli altaj kaj longedaŭraj ...


Mia filino demandas min: kio okazas paĉjo? kial la najbaroj krias? respondon mi ne havas al ŝi, mi silentas ...


Published at 06:58 / 14 comments / 449 visits
This post is public

June 21, 2009

Vian buŝon oni flaras ...

Vian buŝon oni flaras pro timo ke vi eble diris "Mi amas vin

دهانت را می بويند مباد گفته باشی دوستت دارم

Vian koron oni flaras
دلت را می بويند

Stranga epoko estas kara
روزگار غريبی است نازنين

Amon en la hejmŝrankon devas kaŝi
عشق را در پستوی خانه نهان بايد کرد

Tiu kiu frapas la pordon nokte
آن که بر در می کوبد شباهنگام

Por mortigi la lampon venis
به کشتن چراغ آمده است

Stranga epoko estas kara
روزگار غريبی است نازنين

Lumon en la hejmŝrankon devas kaŝi
نور را در پستوی خانه نهان بايد کرد


Ahmad Ŝamlu (1925-2000)

احمد شاملو


Published at 09:40 / 4 comments / 218 visits
This post is public

June 21, 2009

Amasa arestado en Irano

Oni arestas ĉiujn sociajn aktivulojn: la estroj de diversaj partioj, ĵurnalistoj, aktivuloj de studenta movado, aktivuloj de la virina movado, aktivuloj de la laborista movado, sendependaj sociaj aktivistoj, memstaraj profesoroj de la universitatoj kaj ... La registaro supozas ke arestante tiajn homojn kapablos kontroli "la agitantojn". La registaro supozas ke "la malamikoj" tra tiuj personoj efektivigas siajn planojn en la lando kaj ke estas plano de la malamikoj ke la balotado estas riproĉa(!?). Nun oni ne scias kio estas sorto de la arestitoj kaj kiel oni "karesas" ilin en la arestejo kaj kaptejoj ... Ĝis nun pli ol 500 famaj vizaĝoj kaj miloj da simplaj civitanoj estas arestitaj.

Published at 12:50 / 13 comments / 356 visits
This post is public

June 21, 2009

Puĉo en Irano

islam-faŝistoj
islam-faŝistoj

Nun pli facile oni povas paroli pri la puĉo en Irano. Fakte la fraŭdo kiun oni faris vendrede je la 12a de junio estis enkonduka fazo de puĉo kiun estris s-ro Ali Ĥamenei -la gvidanto de islama revolucio- kontraŭ la respubliko. Oni povas konkludi ke je la 19a de junio 2009 jam estis fino de islama respubliko de irano kaj komenciĝo de "islama regado de irano". Nun s-ro Ĥamenei forĵetante la voĉon de la irana popolo decidas la aferojn laŭ sia emo kaj prezidentigas sian favorulon kaj ne tiun kiun la plimulto "elektis".

Ekde la venko de la revolucio en 1978 ene de la revoluciuloj esti du frontoj: islama respubliko kaj islama regado. Ajatollaho Ĥomejni emis al respubliko kaj pro tio ke li estis tre potenca kaj lia sekvantaro estis la plej multo, kredantoj al la islama regado ne sukcesis ion fari kaj ili silenteme atendis favoras oportunan okazon. Post la morto de Ajatollaho Ĥomejni elektiĝis Ali Ĥamenei kiel la gvidanto de la islama revolucio. Ĥamenei heredis postenon al kiu li devis sin pruvi ĉar lia antaŭulo estis tre influhava kun vasta potenco, do li devus krei siajn apostolojn kaj tiel pli kaj pli kolektiĝis ĉirkaŭ li ĝuste tiuj apogantoj de "islama regado" kiu laŭ sia teorio devas gvidi la ŝafojn al favora paŝtejo kaj ke la plimulto estas nesciantoj kaj "religiaj scienculoj" taskas decidi kaj gvidi ilin al "la rekta vojo de la kredantoj". Tiel estis ke s-ro Ĥamenei pli kaj pli malproksimiĝis de la apostoloj de sia antaŭulo kaj kreskis lia propra apostolaro, li donis pli kaj pli da eblecoj al "Revolucia Gardantara Armeo" (RGA) kaj la generaloj de RGA okupis iom post iom pli da postenoj en la registaro. Senoficigaj postenoj pli grasiĝis ol elektitaj kaj tiel "respublika flanko" pli kaj pli maldikiĝis. Elektiĝo de Mohammad Ĥatami en 1997 estis amara evento al la fronto de islama regado ĉar Ĥatami estis defendanto de la respublika fronto kaj ĝuste pro tio okazis ardaj konfliktoj dum la prezidenteco de Ĥatami kiu estis kaj daŭre estas pli ŝatata de la irana popolo ol s-ro Ĥamenei kaj tion kompreneble la kontraŭa fronto neniel povas toleri ... .
En junio 2005 tiam kiam Ĥatami finis sian duan periodon de sia prezidenteco kaj laŭ la leĝo devus forlasi la postenon aperis ornamita "kontraŭ difekta" Ahmadineĵad - eksRGAano- kiu po 3 jaroj estis urbestro de Tehrano kaj monĵetadis al malriĉaj kvartaloj de Tehrano sen fari ion bazan laboron aŭ planon rilate la urbo mem. Dum 3 jaroj li malrekte aĉetis la malriĉulojn de Tehrano laŭ la granda antaŭ planita projekto kiun hodiaŭ oni povas rimarki.
Ahmadineĵad estis "elektita" kiel prezidento kaj tiel komenciĝis nova erao kiu estis laŭ la kordeziro de s-ro Ĥamenei. Ahmadineĵad estis idealo de Ĥamenei kiu plenumis liajn planojn kaj tiel la prezidento fariĝis pura sklavo de la gvidanto dum la antaŭaj neniam estis tiel.
Finfine venis tempo post 4 jaroj por balotado kaj laŭ la leĝo oni devus (re)elekti la prezidenton kaj tiel aperis problemoj. Komence sin anoncis Mohammad Ĥatami sed "oni" avertis lin ke li ne havos bonan sorton(!?) insistante la kandidatiĝon do li rezignis kaj poste aperis Mir Hosejn Musavi.
Kiu estas Mir Hosejn Musavi?
Li estis ĉefministro ekde 1980 ĝis 1998, tre favorata kaj subtenata de Ajatollaho Ĥomejni sed konfliktita kun Ali Ĥamenei la tiama prezidento. Musavi kaj Ĥamenei dum sia kolegado havis profundajn konfliktojn kaj ĉiam s-ro Ĥomejni subtenis al Musavi. Post la forpaso de Ĥomejni kaj ŝanĝo de la konstitucio kaj elektiĝo de Ĥamenei, Musavi forlasis ĉiujn postenojn registarajn kaj laŭnome fojfoje aperis kiel ano de la konsilio de la gvidanto sed tio estas nur kiel prestiĝo. Li okupiĝis pri sia arta hobio desegnado kaj urboplanado sed la respublika fronto premis lin sin anonci kiel kandidato "ĉar la respubliko flanko estas en danĝero". Kaj finfine Mir Hosejn jam decidis kaj sin anoncis "ĉar sentis danĝerojn al la lando" kaj ke "la mensogistoj kaj palmistoj regas la ŝtaton" ...
Estis klara ke Ĥamenei ne toleros Musavion pro antaŭa sperto sed oficiale ne eblis bari lin. Musavi estis/as sufiĉe bonfama pro sia laboro kaj la popolo havas sufiĉe bonan memoron pri lia agado dum la ĉefministra funkciado.
Do la RGA-partio planis "silentan puĉon" kontraŭ la balotado kaj tiel aperis "miraklo" ke Ahmadineĵad estis reelektita dum la granda plimulto ne voĉdonis al li!
Oni sukcsis puĉi kotraŭ la popolo kaj malliberigi respublikon lasante finan punkton al ĝi kaj tiel komenciĝas la epoko de la islama regado en Irano sed ĉu irana popolo toleros? Estas fortaj duboj, la historio ne memoras ke iu puĉo longe daŭris.


PS: estas miraklo ke mi nun povas retumi ĉar preskaŭ ĉiuj ttt-ejoj estas flitritaj kaj ne eblas ion malferi en interreto ...
Published at 18:16 / 12 comments / 467 visits
This post is public

June 21, 2009

komuna batalo

Estu akompananta kara / Estu akompananta kara

همراه شو عزیز/همراه شو عزیز


Ne restu sola en doloro/ ĉar tiu ĉi komuna doloro

تنها نمان به درد/کین درد مشترک


Neniam dise/ kuraciĝas

هرگز جدا جدا/درمان نمی شود


vivpremo / neniam al ni

دشوار زندگی/هرگز برای ما


vivpremo / neniam al ni

دشوار زندگی/هرگز برای ما


Sen komuna batalo / faciliĝos

بی رزم مشترک/آسان نمی شود


Ne restu sola en doloro/ akompaniĝu kara

تنها نمان به درد/همراه شو عزیز


Estu akompananta / Estu akompananta

همرا شو/همراه شو


Estu akompananta kara

همراه شو عزیز


Estu akompananta kara

همراه شو عزیز


Ne restu sola en doloro/ ĉar tiu ĉi komuna doloro

تنها نمان به درد/کین درد مشترک


Neniam dise / kuraciĝos

هرگز جدا جدا/درمان نمی شود


Parviz Meŝkatian


Aŭskultu la kanton ĉi tie: http://www.harmonytalk.com/music/razm.mp3

kiun belsone kantis fama irana tradickantisto majstro Mohammad Reza Ŝaĝarian
Published at 20:30 / 5 comments / 283 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...