November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

November 3rd, 2009

Post 20 horoj ...

Morgaŭ je la 9a la verda movado tra la lando komencos mannifestacion. Mana Neystani dum la lastaj monatoj multe kontribus al la movado, jen lia lasta verko:

subpremo / repression / سرکوب
subpremo / repression / سرکوب

Published at 09:53 / 10 comments / 148 visits
This post is public

November 7, 2009

Maltrankvilaj stratoj de la urbo ...

Maltrankvilaj stratoj de la urbo, sub piedoj de maltrankvilaj homoj ... .

Sopiro, krio, bato, doloro, atako, insisto, pipra gaso, krio, ploro, atako, batado, sango, krio ... .

Ne, la vekiĝintan popolon ne eblas silentigi per minaco kaj perforto. malgraŭ fortega minaco de la puĉista registaro hodiaŭ en mia urbo la civitanoj marŝis sur la maltrankvilaj stratoj de la urbo kaj kontraŭis al rabistoj kiuj ŝtelis revojn de la nacio kaj ilia ununura havaĵo estis kaj estas "abomeno al ĉiuj". Hodiaŭ la protestanta popolo senkulpigis sin de fiagoj kiujn la registaro ŝajnigas je la nomo de Irana popolo. Hodiaŭ la urbo en kiu mi loĝas spertis viglan tagon ...

PS:
Je la 4-n de novembro de 1979 grupo da Iranaj studentoj kiuj subtenis Ĥomeini okupis la Usona ambasadejo kaj prenis 52 hostaĝoj inter la Usonanoj kiuj laboris tie. Ĥomeini oficiale subtenis la movon de la studentoj. La okupo de la ambasadejo daŭrigis kaj la hostaĵoj estis liberigitaj nur post 444 tagoj de mallibereco. Irana registaro ĉiu jare "omaĝe" al tiu "okupo kaj hostaĵo" aranĝas ceremonion kaj ĉi jare la popolo protestante al la jam okazinta puĉo dum la prezidentbalotado disaranĝis la hontceremonion. Ŝajnas ke post 29 jaroj la nova generacio ne nur ne fieras pri la okazintaĵo sed sentas honton pri tio.

fotoj pri la 4a de novembro: http://www.mardomak.ws/photos/13_abn_mardomak

Published at 13:09 / 7 comments / 148 visits
This post is public

November 10, 2009

De kie fontas tiu kuraĝo?

13 aban 4a de novembro 2009 (29)
13 aban 4a de novembro 2009 (2…

De kie fontas tiom da kuraĝo malgraŭ atencado, mallibeigado, mortigado, perfrtado, ekzekutado, ... ?

Published at 09:45 / 8 comments / 134 visits
This post is public

November 14, 2009

Reno vendata ...

"Reno de junulo 20 jara, je O+ sangogrupo, la prezo laŭ interkonsento, tel: ktp" Tiaj anoncoj mi ne scias kiom surprizos vin sed en irano (bedaŭindege)estas tute normala. la anoncoj aperas en la ĵurnaloj, surstratoj kaj speciale ĉe la muroj de "La asocio de Renmalsanuloj Iranaj" (انجمن بیماران کلیوی ایران). Dum la islama reĝimo al ekstera mondo ŝajnigas sin "super potenculo" (kia? kiam? kiel? laŭ kiuj faktoj?) malriĉaj irananoj po 2-3 mil US-dolaroj pretas "VENDI" siajn renojn.

Fi, fi al ...

anoncoj pri reno-vendado en irano
anoncoj pri reno-vendado en ir…

PS:

kaj intertempe mi trovis jenan fotoraporton pri la temo (klarigoj en la persa sed la fotoj mem estas fortaj ĉagrenigaj dokumentoj internaciaj ...): http://asriran.com/fa/pages/?cid=91337

Published at 12:04 / 7 comments / 136 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...