| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Ne ĉiam silento signifas kontento
| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
La vicestro de Tehrana polico en la amaskomunikada konferenco avertis ke dum 15 tagoj de "la feliĉa monato Ramadano" 77 homoj estas arestitaj pro fastomanĝado kaj pli ol 1385 fojojn la polico aludis al la civitanoj pri ilia malobservo rilate Ramadana ceremonio kaj 444 publikaj lokoj en kiuj oni fastomanĝadis ricevis policaverton ne ripeti la aferon malkaze la polico fermos la ne observantajn restoraciojn kaj manĝaĵvendejojn.
Ekzistas fotoj kiuj milojn da vortoj enhavas en si mem. Unu el tiaj fotoj laŭ mi estas jena foto kiun oni fotis je la 23a de junio 2009 en Tehrano, tri tagojn post la mortigo de Neda.
|
| verda movado |
La lastan vendredon de Ramadan monato en Irano, ekde antaŭ tridek jaroj oni okazigas demonstracion kontraŭ "okupintiĝo de Palestino" kaj la tagon la registaro nomas: Gods Tago
Estas unua fojo ke la registaro elkore deziras la popolo ne partoprenu en la demonstracio, ĉar la protestantoj al la malbonaj okazintaĵoj dum la pasintaj tri monatoj jam decidis verdkostume aperi surstratoj de la urboj tra la lando. La registaro ne kapablas nuligi la demonstracion kaj nek kapablos kontroli ĝin laŭ sia deziro ... la popolo bonuzos la oportunan okazon esprimi siajn malkontentojn kontraŭ ĉiuj "okupantoj kaj tiranoj" ...
Morgaŭ estos VERDA TAGO por IRANO ...
1- Nek Gaza, Nek Libnano, Mia animo por IRANO
2- Diktatoro, Diktatoro, tiu ĉi estas lasta averto, Verda irana movado pretas eksplodon
3- En la paroligo registara oni diras "Morto al Israelo" kaj la verda popolo ripetas: "MORTO AL RUSIO"!
4- Kelkaj fotoj pri hieraŭa manifestacio
5- Pli bonkvalitaj kelkaj fotoj
6- kaj kelkaj interesaj aliaj fotoj
7- Komparo de okazintaĵoj en Irano kaj Palestino
Mehdi Karubi dum pasintaj monatoj faris grandajn servojn al la demokratiema movado en Irano. Demokratio en Irano influos al regiono kie oni suferegas ĝian mankon: "mezoriento". Karubi bravege kontraŭstaris la neobservantojn de la la homaj rajtoj en Irano. Li estas kuraĝa homo al kiu multaj viktimoj turniĝas pro lia apogo al viktimoj. Li estas tiu kuraĝa homo kiu malkovris atencadon en la prizonoj iranaj ...
Fiere mi subtenas lian kandidatiĝon al la paca premio de Nobel. Ni bezonas kuraĝajn pacamajn homojn kiel li por eviti pluajn suferojn.
Oni iniciatis kolekti subskribojn subtene al li en la reto ankaŭ: http://gopetition.com/online/30888.html
Laŭ mi indas subskribi ...
...
Foje
vundo kiun havis mi sur piedo
instruis min
malglaton de l’ grundo
Foje
en mia
malsanlito
florspaco
kelkobliĝis ...
De: Sohrab Sepehri