August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

August 6, 2009

12 jara infano mortigita dum la manifestacio

Ĵaŭde la 30a de julio omaĝe al Neda Aga Soltan, estis popola ceremonio en la

Alireza Tavassoli
Alireza Tavassoli
Tehrana tombejo ĉe ŝia tombo kiun partoprenis miloj da civitanoj. La registaro eĉ ne toleris popolan cerenomion kaj la policanoj sovaĝe atakis la partoprenantojn kaj centoj da ili estis batitaj kaj kaptitaj.
Alireza Tavassoli -12 jara knabo- kune kun sia patro ankaŭ estis partoprenita en la ceremonio. la polico intervenas kaj klopodas malebligi la ceremonion, dum la tumulto la malgranda Alireza perdas la patron ... post tri taga serĉado la familio trovas lian kadavron ĉe la leĝa medicinejo de Tehrano.
Alireza estis mortigita pro la forta frapo al la kapo, la polico mortbatis lian malgrandan kapon. Li estas la unua -ĝis nun - konata infano kiu estis mortigita dum la manifestacioj pro la fraŭdo de la prezidentbalotado en irano.



Pliaj rilataj informoj en la persa: BBC , Verda ondo(موج سبز)

Published at 07:12 / 5 comments / 336 visits
This post is public

August 13, 2009

Ĉu seksatenco en iranaj prizonoj kaj arestejoj?

Mehdi Karubi skribinte leteron al Ali Akbar Haŝemi Rafanĝani(la prezidanto de la Konsilio de ekspertizistoj) malkovris tabuan aferon: Seksatenco kontraŭ la arestitoj.
Nun la irana socio ŝokiĝinte atendas rezulton de tiu malkaŝigo. Dum la protestado kontraŭ la fraŭdita prezidentbalotado jam aperis multaj raportoj de la arestitoj ke en la arestejon kaj prizonoj la gardistoj seksatencadis kaj bedaŭrinde tiaj raportoj pli kaj pli iĝis, pro tio Mehdi Karubi publikigis sian leteron en kiu li avertas ke se tiaj fiagoj estus veraj tiam la islama registaro estos bankrota morale.
Unu el la argumentoj de Mehdi Karubi estas tiu ĉi bedaŭra raporto.

Por pliaj informoj pri aktualaj okazintaĵoj en irano bv legi ĉi tie

Atenco / assault / تجاوز
Atenco / assault / تجاوز

Atenco de Belga artisto René Magritte

PS: Aperis alia raporto en la persa pri iu mullao protestanta kontraŭ la situacio kiu ŝajnas ankaŭ estas seksatencita. En la raporto tre konservative sed senteble oni povas konsideri la krimon.

Published at 07:33 / 2 comments / 232 visits
This post is public

August 13, 2009

Oni malkovris la fonton de Porka Gripo !

Oni malkovris la fonton de Porka Gripo. Jen:

porka gripo
porka gripo

kaj se vi bezonus uzi maskon kontraŭ la gripo jen kelkaj freŝaj maskmodeloj: http://tanzbazar.blogspot.com/2009/06/blog-post_14.html

Published at 09:12 / 8 comments / 336 visits
This post is public

August 17, 2009

Pedofilio: fiere en Gaza!

Okazas iuj aferoj pri kiuj mi ne kapablas esprimi ion.
La jena okazintaĵo estas unu el tiaj: Geedziĝo de HAMAS-anoj
450 gejunuloj (fakte geinfanoj) geedziĝis en Gaza en Palestino. La aĝo de la nove geedziĝintoj estas inter 9 ĝis 30 jaroj!
Rigardu kelkajn fotojn de la geedziĝa ceremonio kaj tiam vi eble iom komprenos min ...
Kion signifas pedofilio?
laŭ mi pura pedofilio estas ĝuste la okazinta afero. Io alia afero ankaŭ iom ĉagrenigis min: Kiu pagis la kotizon de la programo?

Ne! ne multe pripensu, probable la islama respubliko ...
Ve! Ve! Ve! ...

Hemas geedziĝo
Hemas geedziĝo

PS:

Kelkaj geamikoj atentigis min ke la novaĵo ne estas ĝusta kaj ke tiuj infaninoj estas "parencoj kaj akompanantoj" de "la veraj novdeedzoj" (malgraŭ tio ke inter tiuj geedzoj ne estis 9 jaraj infaninoj sed jes ja 16 jaraj!).
Tamen restas ankoraŭ mia malbona sento rilate misuzo de infanioj dum tiaj ceremonioj. Ĉu oni rajtas tiel "apliki" infaninojn?

Published at 14:58 / 24 comments / 477 visits
This post is public

August 22, 2009

La katastrofo estas pli granda ol antaŭaj supozoj

Kiam Mehdi Karubi iomete tuŝis la aferon pri la atencadoj en la prizonoj, la registaraj amaskomunikiloj bombardis lin minacante ke li mensogas kaj volas "malbonigi la brilantan vizaĝon de islama respubliko"(?). Ekde antaŭ du semajnoj irana socio emas malkovri tabuan temon pri kiu neniam oni publike diskutis kaj nun estas vaste diskutata: SEKSATENCADO en la prizonoj.

La ŝtatuloj forte rezignas la akuzon kaj diras ke "la malamikoj" faras tiajn akuzojn dum pli kaj pli da atestantoj viktimaj "kuraĝas" prezenti sin kaj levi la akuzojn. Jen kelkaj viktimoj kiuj pretas atesti: Reza (psaŭada nomo) -15 jara junulo- rakontas sian malbonan sperton kiun aprigis Times Online (en la angla)

D-ino Roja Tului (Roya Toolui) rakontas sian ĉagrenigan sperton (en la persa)

S-ino Marina Nemat rakontas sian tragedion. (en la persa)

S-ino Azar Al Kanan atestas pri la atenco en la prizono (en la persa)

S-ino Kaatajun(Katayoun) Azarli rakontas pri atenco kiun oni faris kontraŭ ŝi en la prizono (en la persa)

Babak Dad - kuraĝa ĵurnalisto kiu post la puĉo jam estas rifuĝanta - raportas pri iu viktimo.(en la persa)

Fereŝte Gazi -ĵurnalistino- raportas kiel ŝi mem estis minacita por atenco(en la persa)

...

Published at 09:44 / 6 comments / 261 visits
This post is public

August 23, 2009

...

Respekt’

Sen escept

...

Published at 10:33 / 0 comments / 265 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...