January 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

January 8, 2009

Kiom malfacilas dialogi ...

Bonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas?

Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne?
Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...

Published at 12:48 / 36 comments / 1003 visits
This post is public

January 18, 2009

Irana kaligrafio

Pri la kaligrafio de la persa oni povas legi interesan paĝon informoriĉan en Esperanto laŭ jena adreso: persaskribarto.free.fr/index.htm

Published at 06:52 / 10 comments / 481 visits
This post is public

January 18, 2009

Geografia altrudo ...

Al mi tre plaĉas jena kanto de irana artisto "Mohsen Namĝu"


جبر جغرافیایی geografia altrudo


یک روز از خواب پا می‌شی می‌بینی رفتی به باد

Iu tage vekiĝinte vi rimarkos ja vi estas forventumita

هیچ کس دور و برت نیست همه رو بردی ز یاد

Neniu ĉirkaŭas vin kaj ĉiun vi jam forgesis

چند تا موی دیگه‌ت سفید شد ای مرد بی‌اساس

Kelkaj pluaj viaj haroj jam blankiĝis, ho! sen baza viro

جشن تولد تو باز مجلس عزاس

Via naskiĝtago jam estas via funebro

بریدی از اساس

Estas vi elĉerpita tutbaze

قوز پشتت بیشتر شد ُ شونه‌هات افتاده‌تر

Via dorsoĝibo pliiĝis kaj la ŝultroj pli oblikviĝis

پیرامونت رو ببین با دقت می‌سوزن خشک وتر

Rigardu vian ĉirkaŭaĵon atente, kune brulas sekaĵoj kaj malsekaĵoj

این که زاده‌ی آسیایی رو می‌گن جبر جغرافیایی

Fakto ke vi estas naskita en azio tion oni diras geografia altrudo

این که لنگ در هوایی صبحونه‌ت شده سیگار و چایی

Fakto ke vi ne havas stabilecon kaj via matenmanĝo estas cigaro kaj teo

این که زاده‌ی آسیایی رو می‌گن جبر جغرافیایی

Fakto ke vi estas naskita en azio, tion oni diras geografia altrudo

این که لنگ در هوایی صبحونه‌ت شده سیگار و چایی

Fakto ke vi ne havas stabiulecon kaj via matenmanĝo estas cigaro kaj teo

ای عرش کبریاییُ چیه پس تو سرت

Ho Dia pordaperturo, kio estas en via kapo

کی با ما راه میایی؟جون مادرت


Kiam vi amikos kun ni, pro animo de via patrino!

ای عرش کبریاییُ چیه پس تو سرت

Ho Dia pordaperturo, kio estas en via kapo

کی با ما راه میایی؟ جون مادرت

Kiam vi amikos kun ni, pro animo de via patrino
!

یک روز از خواب پا می‌شی می‌بینی رفتی به باد

Iu tage vekiĝinte vi rimarkos ja vi estas forventumita

هیچ کس دور و برت نیست همه رو بردی ز یاد

Neniu ĉirkaŭas vin kaj ĉiun vi jam forgesis

چند تا موی دیگه‌ت سفید شد ای مرد بی‌اساس

Kelkaj pluaj viaj haroj jam blankiĝis, ho sen baza viro

جشن تولد تو باز مجلس عزاس

Via naskiĝtago jam estas via funebro

بریدی از اساس

Estas vi elĉerpita tutbaze

قوز پشتت بیشتر شد ُ شونه‌هات افتاده‌تر

Via dorsoĝibo pliiĝis kaj la ŝultroj pli oblikviĝis

پیرامونت رو ببین با دقت می‌سوزن خشک و تر

Rigardu vian ĉirkaŭaĵon kune brulas sekoj kaj malsekoj

این که دستات رو ُ روی سر می‌ذارن

Kaj ke viajn manojn oni metas sur via kapo
*

این که باهات هیچ کاری ندارن

Nenion aferon havas kun vi

این که تو بازیشون راهت نمیدن

Kaj vin ne enmiksas oni en siaj ludoj

این که سربه سرت میذارن

Kaj vin primokas

این که زاده‌ی آسیایی رو می‌گن جبر جغرافیایی

Fakto ke vi estas naskita en azio, tion oni diras geografia altrudo

این که لنگ در هوایی صبحونه‌ت شده سیگار و چایی

Fakto ke vi ne havas stabilecon kaj via matenmanĝo estas cigaro kaj teo


*rilatas pri la entombiga ceremonio ĉe islamanoj

Published at 20:23 / 4 comments / 377 visits
This post is public

January 19, 2009

Infanaj rajtoj

Mia filino jam estas 45 monata. Kiel multaj nuntempaj infanoj ankaŭ ŝi surprizas siajn proksimulojn kaj certe la gepatrojn! ...
Antaŭ kelkaj tagoj ŝi hazarde komencis paroli pri "la rajtoj" kiujn ŝi havas!
Ŝi tre flue kaj senĉese deklamis la 10 bazajn rajtojn kiujn ĉiuj infanoj tra la mondo devas ĝui ... .

Mi tuj rememoris pri KD (kompakt-disko) kiun E-ista amikino antaŭ 4 jaroj donacis al mi kaj mi antaŭ monatoj disponigis ĝin al Anjo, en la KD estas diversaj amuzaj partoj kaj ankaŭ parto en kiu oni tre simple kaj plaĉe prezentas la 10 bazajn rajtojn de la infanoj. Mi neniam klopodis prezenti tiun parton al mia filino ĉar mi supozis ke ankoraŭ estas "tre frua" kaj imagu ke mi estis kiom ŝokita kiam Anjo komencis deklami la 10 bazajn infanajn rajtojn.
1- Neniam estas frua instrui infanojn pri la rajtoj!
2- Nuntempaj infanoj estas tre inteligentaj ol ni imagas!
3- Nuntempaj infanoj estas tro scivolemaj, atenton!

...

Legu pli pri la infanaj rajtoj en Esperanto: eo.kraetzae.de

Legu pli pri la infanaj rajtoj en la persa: www.emdadgar.com/special/peyamankodak/peyman.htm


Published at 09:50 / 11 comments / 759 visits
This post is public

January 19, 2009

Diru NE!

Antaŭ 10 monatoj mi enmetis jenan perslingvan feministan kanton en mia dokumentaro. Mi forgesis tradukon fari kaj bone ke Daniela Voyager min atentigis pri la manko!

Menciindas ke unua foje la kanton oni faris en marto 2006 kaj de post tiam parto de la feminisma movado en irano uzas ĝin kiel sia himno.

Diru ne بگو نه

به دستی که شلاق مرگه

Al mano kiu estas mortvipo

به چشمی که فصل تگرگه

al okulo kiu estas hajla sezono

به پرونده زرد پاییز

al flava dosiero de la aŭtuno

که برگه که برگه

kiu estas folifolio

همه اش برگ برگه

ĉio estas folifolio

به اعدام بارون بگو نه

al ekzekuto de la pluvo diru ne

به تقدیر گریون بگو نه

al ploranta destino diru ne

به این سال و ماه شکسته

al tiu ĉi rompita jaro kaj monato

به این سقف ویرون بگو نه

al tiu ĉi detruita tegmento diru ne

به رسمی که سرزندگی نیست
al tradicio en kiu ne viglas vivo

به فصلی که بارندگی نیست

Al sezono en kiu ne pluvas

به تاریخ تلخی که توش زندگی نیست

Al amara historio en kiu ne estas vivo

نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne

نه بگو نه بگو نه نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne diru ne diru ne

نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne

به قانون رسماً

Al leĝo (kiu) oficiale

تنی تو فقط تن

Aprobas vin korpo, nur korpo

به این خط کشی ها

Al tiu ĉi limigoj

به دنیای بی زن

Al mondo sen virino

نه بگو نه بگو نه
Diru ne diru ne

نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne

نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne

نه بگو نه بگو نه
Diru ne diru ne

بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne
نه بگونه بگو نه

Diru ne diru ne
نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne
نه بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne
بگو نه بگو نه

Diru ne diru ne

Published at 20:15 / 15 comments / 758 visits
This post is public

January 25, 2009

graso kiun mi forgesis ...

En mia hejmo, ni havas pordon al malgranda nia dorskorto. Dum longa tempo la pordo pepadis ...
Antaŭ tagoj hazarde mi trovis pecon da industria graso kaj iomete ŝmiris de ĝi al la porda ĉarniro.
Nun ne plu estas ĉena pepado kaj la pordo glate fermiĝas kaj malfermiĝas.
Foje, ni simple forgesas pri la rolo de grasoj kiuj povas pli glatigi la aferojn ...

Published at 08:04 / 18 comments / 680 visits
This post is public

Published at 14:23 / 14 comments / 744 visits
This post is public

January 31, 2009

Lifto kaj preĝo!

La ideologia registaro kapablas infekti ĉion. Jen bido de iu registara konstruaĵo sur kies lifta pordo oni anoncis jene: "Pro preĝo 20 minutojn ne funkcias la lifto"!!

Tio signifas ke dum preĝa horo oni ne rajtas moviĝi en la konstruaĵo kaj ĉiuj devas preĝi. Ĉu vi povas imagi tian situacion en via vivmedio?

lifto
lifto

Published at 07:55 / 38 comments / 1004 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...