may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

july 2008 (6)
june 2008 (6)
may 2008 (5)
march 2008 (6)
february 2008 (5)
january 2008 (6)
december 2007 (9)
november 2007 (9)
october 2007 (6)

May 15, 08

Tertremo kiu(/n) ni(/n) atendas ...

En Ĉinio okazis suferiga tertremo kiu dolorigas ĉies animon ... Ankoraŭ la homo estas tre malforta kontraŭ naturaj fenomenoj sed ne tro malforta. La okazinat katastrofo rememorigis min pri la tertremo kiu atendas Tehranon aŭ alidire Tehrano atendas ĝin! La fakuloj alarmas se okazos tertremo en Tehrano (kiun de antaŭ 50 jaroj oni atendas) almenaŭ 1/000/000 da homoj pereos ... . La registaro ankoraŭ ne sukcesis fari bazajn agadojn en tiu sfero.

© Published at 12:41 / 4 comments / 234 visits
This post is public

May 15, 08

DoDoDo klubo!

DoDoDo klubo!
Hodiaŭ mi vidis reklamon pri DoDoDo klubo en Tehrano kiu eble kiel mi interesos vin!
DoDoDo klubo estas:
"klubo de Frenezuloj de Du Dameŝkaj Damoj" (هيات ديوانگان دو بانوي دمشق).

DSC00065


Prave!
La frenezuloj regas/liberas en nia lando

© Published at 12:58 / 5 comments / 331 visits
This post is public

May 24, 08

Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?


Oni demandas de Usonano:
  Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- kion signifas "problemo"?

Oni demandas de Afrikano:
  Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- kion signifas "manĝaĵo"?

Oni demandas de Iranano:
Kio estas via opinio pri la problemo de manĝaĵo?
- kio estas "opinio"?

© Published at 12:06 / 16 comments / 360 visits
This post is public

May 26, 08

internacia konkurso kiel kapti leporon!

Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon.
Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas.
Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon.
Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon.
Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego.
La nigra ursego al la publiko diras: "Mi estas blanka leporo, mia patro estis blanka leporo, mia praavo estis blanka leporo ...".




© Published at 22:23 / 11 comments / 349 visits
This post is public

May 28, 08

70 procento de Irananoj ne kapablas legi La sanktan Koranon!

Laŭ la informo de pri Korana novaĵagentejo "IKNA", pli ol 70 procento da Irananoj ne scipovas legi Koranon. Menciindas ke oni ekde bazlernejo devige kiel studobjekto lernas la Korano ĝis supera grado en la universitatoj.

PS:

E-lingva versio de La Nobla Korano estas surrete legebla:

www.lernado.it/kurano/indekso.htm

 

© Published at 09:27 / 9 comments / 280 visits
This post is public

( 5 posts )