October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

October 7, 2008

Jam pasis unu jaro!

Jam pasis unu jaro de tiam kiam mi komencis skribadi en ipernity. dank al Paŭl Peeraerts kiu invitis/instigis la esperantistojn veni al ipernity.
Al mi persone estis/as plezuro senfina vagadi en ipernity!
Mi (re)trovis multajn geamikojn kaj multon mi lernis dank al interesaj blogoj kiujn mi trovis en ipernity.
Dum pasinta unu jaro mi jam skribis 67 notojn kiuj estis vizitataj pli ol 17500 fojoj. Mi ofte interŝanĝis opiniojn kun la legantoj kaj multon mi lernis de ili.

Antaŭ kelkaj tagoj iu leganto/amiko sendis afable al mi jenan mesaĝon:
Per tiu mallonga mesaĝo, mi nur deziras gratuli vin pro via blogo, kiu mirigis min antaŭ kelkaj tagoj, kiam ĝi malfermiĝis post mia alklako sur via foteto. Kial mi tion faris ? Ĉar via propra nomo estis skribita sub via foteto kaj ĝi vekis en mi memoraĵojn.
Mi ne deziras ofendi vin sed fakte mi ĉeestis en Tabrizo dum du jaroj (1962 – 1964), kiam mi estis knabo (12 – 14 jaraĝa) kiu ne zorgis pri la problemoj de plenkreskuloj, kaj tiam reĝis alia Reza ! ☺ Do mi pensis, ke eble mi atingus blogon de Iranano kaj kuriozeme mia fingro . . . kaj mi ne estis trompita !
Do mi malfermis vian blogon kaj trovis muzikojn de Azerbajĝano, fotojn de Tabrizo. – mi preskaŭ nenion rekonis, ĉio ŝanĝiĝis – kaj de belegaj eksterurbaj pejzaĝoj.
Tiam, mia frato kaj mi multe veturis – preskaŭ ciujn semajnfinojn - ĉirkaŭ Tabrizo kun Iranano, kiu stiris " Land Rover-on " kaj kun kiu ni malkovris la kamparon kaj la montarojn, la loĝantoj de vilaĝetoj kaj eĉ la lagon Rezije (ankoraŭ Reza . . . ☺! ) aŭ Urmia, vintre kun neĝo same kiel dum la varmega somero.
Mirinda estas via lando el kiu mi havas saŭdadojn, kiam mi malfermas vian blogon.
Gratulojn kaj dankegon al vi disponigi al ĉiuj tiom belajn dokumentojn.

Jam mi havas pli da emocio daŭrigi mian blogon :)

Published at 11:07 / 41 comments / 1249 visits
This post is public

October 11, 2008

Deziro kaj sopiro

Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo

La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo

La ĉaristo je la sopiro de la morto

De irana poeto: Sohrab Sepehr

...

چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب

اسب در حسرت خوابیدن گاریچی

مرد گاریچی در حسرت مرگ

...

سهراب سپهری



Published at 11:42 / 5 comments / 541 visits
This post is public

October 12, 2008

40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon

Laŭ la scienca esploro kiu antaŭ tagoj en seminario pri seksmalsanecoj aperis, pli ol 40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon kaj tiu kaŭzas multajn sociajn problemojn ĉar la afero estas tabua kaj oni ofte silentas pri tiaj aferoj kaj ne facile sin turnas al kuracistoj.
La fakuloj opinias ke la krizo estas pli vasta ol la jam aperinta raporto.

Legu la raporton en la persa: http://tabnak.ir/pages/?cid=21132

Published at 15:07 / 7 comments / 600 visits
This post is public

October 13, 2008

* Sperto pri la vualo *

Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj:

Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pli malfacile kiam oni maljuniĝas, ne menciu, kiel teda estus resti ĉiam elmontrata. Kiam mi surmetas kapveston aŭ ĉadoron, tiam homoj rigardas al mi kiel individuo, ne objekto, kaj mi sentas respektinda.”

Wolf daŭras: “Mi persone spertis tion: mi surmetis ŝalŭar-ĉamizon en Maroko por ekskurso al bazaro. Jes, iom da varmo mi trafis, kiu eble estis pro la noveco vidi okcidentan virinon tiel vestita; sed, dum promenado ĉirkaŭ la bazaro – la kurboj de miaj mamoj kovritaj, la formo de miaj kruroj obskurigita, miaj longaj haroj ne flugintaj ĉirkaŭ mi – mi tiel spertis novan senton de trankvilo kaj sereneco, mi sentis jes, laŭ iuj manieroj, libera.”

Published at 16:21 / 8 comments / 768 visits
This post is public

October 18, 2008

Jes aŭ ne?

Dank al amiko kiu sendis al mi jena retadreson: http://www.yesnogod.com/index2.html

La statistiko estas pripensiga !

Published at 08:20 / 10 comments / 840 visits
This post is public

October 18, 2008

Amo kiu estas vivo!

Antaŭ hieraŭ hazarde venis al mia oficejo Lumina kaj Alireza kune, kun ĉokolado okaze sia gefianĉiĝo post kelkjara aventurado :)
Kiom bona evento!
Gratulon kaj ĝojon!

Published at 10:48 / 35 comments / 1578 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...