january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

october 2008 (4)
september 2008 (3)
august 2008 (5)
july 2008 (6)
june 2008 (6)
may 2008 (5)
march 2008 (6)
february 2008 (5)
january 2008 (6)
december 2007 (9)
november 2007 (9)
october 2007 (6)

January 2nd, 2008

Memore

"Ne eblas trapasi unu riveron du foje, ĉar ĉiam fluas freŝaj akvoj en ĝi" tiel estas la vivo.
Antaŭ sep jaroj ni festis la aperon de la Esperanto-Persa vortaro de nia karmemora samideano Aref Azari.
La jenan foton mi retrovis en mia dokumentejo kaj kiel rememoraĵo mi metas ĝin ĉi tie.

La aŭtoro kaj kelkaj kunlabora…


Festeno okaze de la apero de la libro Esperanto-Persa Vortaro.

 

Published at 01:45 / 0 comments / 461 visits
This post is public

January 3rd, 2008

Ventoj kiujn oni semas

Antaŭ hieraŭ 13 homoj estis ekzekutitaj en irano. Laŭ la raportoj de la organizaĵo de homaj rajtoj, Irano laŭ la loĝantaro okupas la unua rangon je la mortpuno kaj ekzekuto en la mondo kaj postsekvas ĝin Ĉinio kaj Usono. Dum lastaj jaroj pli kaj pli multiĝas ekzekutado en Irano kaj eĉ okazis ke oni ekzekutis homojn malpli ol 18 jaraĝaj ...
Kiel simpla civitano irana mi rimarkas ke en nia socio perfortado kaj krimado pli kaj pli kreskas kaj la sovaĝeco de la krimoj atingas novajn horizontojn. Severeco diversaspekte pli kreskas kaj ŝajnas ke ekzekutado, severeco kaj perforto kreas ciklon ne elireblan en kiu homoj suferas kaj suferas.

mortpuno en irano

Vidu la ekzekuta ceremonio kiom da spektantoj havas ...
Katastrofo ĉu ne?
Kun tiuj ventoj kiujn oni semas kian tondron oni rikoltos?

Published at 22:36 / 21 comments / 1224 visits
This post is public

January 7, 2008

Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?

Dum lastaj semajnoj kelkaj legantoj de tiu ĉi retnoto al mi privatmesaĝis "kial vi ne forlasas vian landon dum vi suferas malagrablajn kondiĉojn ĉirkaŭ vi tie?" Fakte mi povis pli facile fuĝi de mia lando kaj "komforte" loĝi en iu alia mondparto, sed estis kaj daŭre restas kialoj, pro kiuj mi preferis ĝuste resti en mia gepatra lando.

Laŭ mi, nuna situacio de irano similas al patrino kiun oni agrese seksatencis, ĉu indas forlasi la patrinon pro tiu ke malgraŭ ŝia deziro oni malĉastigis ŝin? Laŭ mi, irano estas "okupita" kaj estas grandega diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj la ordinara loĝantaro, kaj ĝuste pro tio la reĝimo uzas sian tutan potencon por "kontroli" la popolon kaj "gvidi ilin al la rekta vojo".

Krom Norda Koreio ĉu ekzistas reĝimo sur la tero kiu kontrolas sian civitanaron kiel sin vesti? Ĉu tio ne pruvas ke estas diferenco kaj distanco inter la regantoj kaj regatoj en irano? Ili diras ke pro la lanĉo de la islama leĝaro ili tiel agas, se tio estos fakto, do post 1400 jaroj irananoj ankoraŭ ne bone islamaniĝis kaj havas "problemojn" kun tiu islamo!aŭ estas diferenco inter la islamo de la regantoj kaj la popolo! ...

Mi ne intencas forlasi mian patrinon dum ŝi suferas dolorojn ...

Published at 20:08 / 23 comments / 1294 visits
This post is public

January 16, 2008

Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...

Antaŭ 1368 jaroj la filo de imamo Ali - Hosein - kontraŭis tiaman reganton de la islama mondo kaj li, kiu intencis eniri la urbon Kufe(en nuna Irako) laŭ la invito de Kufeanoj, por esti ties reganto kontraŭ Yazid(la tiama reganto) dum voje estis atakita flanke de Yazid soldatoj kaj oni mortigis Hoseinon kune kun lia kunularo. Estis katastrofo kaj ne bona afero. Imamo Husein pro tio kontraŭis al Yazid ĉar li ne observis "veran islamon". En islama mondo "ŝijaistoj" ĉiu jare je la tago de la mortigo de imamo Husein okazigas ceremoniojn. Oni sin batas kaj tiel esprimas sian respekton al li. Laŭ mi tion kion oni faras unu vorte estas pura frenezeco kaj vera masoĥismo.
Menciindas ke la plej multo da islamanoj ne aprobas tian ceremonion kaj nur ŝijaistoj okazigas tiun kondolenc-ceromonion.
Mi pensas ĉu imamo Hosein povus esti kontenta pro la ago de sia sekvantaro? Mi kredas ke NE!
Ankoraŭ regas frenezeco kaj ŝajnas ke masoĥismo havas fundajn radikojn ...
Dum oni ne kompatas sin ĉu povus kompati la aliajn?
...
Estas ĉagrena afero kaj mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni la aferon, bonvolu ne klopodi kompreni la aferon estas ne simpla afero.

Jen kelkaj fotoj:

www.ipernity.com/doc/reza.torabi/album/47322

kaj:http://www.lajvar.se/images/ashoora.htm

www.karbalanews.net/artc.php

Atenton!

Se vi havas kordolon preterlasu spekti la fotojn

Published at 14:58 / 20 comments / 1384 visits
This post is public

January 22, 2008

Mi kompatas ĝardeneton

Nekredebla kaj ŝokiga evento hodiaŭ pensigis min:
"Proksime al Tehrano, survoje inter du aŭtoj okazas akcidento. Unu el la aŭtoj estis bankaŭto portante monbiletojn kaj en la alia aŭto estis juna civitano. La ŝoforoj estis forte vunditaj, dumtempe alvenas buso plene da pasaĝeroj kaj ĝi haltinte la pasaĝeroj anstataŭ helpi la vunditojn kolektas monbiletojn kaj poste eskapas per la buso. Unu el la vunditoj -tre juna homo- mortas kaj la aliajn post horoj la polico savas ..."
La originalan novaĵon en la persa oni legu en la jena adreso:

www.jahannews.ir/pages/view.php?id=21834

Kio okazis al ni? mi demandas min mem ...


Mi fartas malbone ...

 

Kaj hazarde jenan poemon de Furug Farroĥzad(irana poetino) mi rememoras:

Mi kompatas ĝardeneton

Neniu pensas pri floroj
Neniu pensas pri fiŝoj
Neniu emas kredi ke ĝardeneto estas mortanta
Ke koro de ĝardenet’ sub la suno ŝvelintas
Ke memoro de ĝardenet’ malrapide
el verdaj memoraĵ’ malplenotas
Ke sento de ĝardenet’
Kvazaŭ estas iu abstrakta kiu en izolo de l’ĝardenet`
Jam estas putrita
Nia korto solas
Nia korto oscedas
Atendante iun pluvon ne konatan
Nia baseno malplenas
Steloj malgrandaj senspertaj teren falas
El arbaj altec’
Tra fenestroj palaj de fiŝ-domoj alvenas
Voĉo de tuso nokta tempe
Nia korto solas

...


Published at 08:05 / 6 comments / 812 visits
This post is public

January 24, 2008

Bonfama homo neniam mortas

Kiom malplaĉa novaĵo aŭdi forpason de Claude Piron kiun antaŭ 4 monatoj mi renkontis kaj mi havis ŝancon ĉeesti en lia verŝajne lasta leciono. Li estis tiom plenenergia kaj vivoplena ...
Nun al Esperanto komunumo mankas io ne rekompencebla ...

Estas mortinta tiu kiun ne bone oni rekonas

Published at 11:30 / 11 comments / 829 visits
This post is public

( 6 posts )