| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
Dum la kriza tempo oni kapablas koni veran amik(in)on.
| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj).
Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu perforto okazos sur la tero ... .
Pri Imamo Mahdi estas sufiĉe ardaj diskutoj ene de la islama mondo kaj la pli multo kompreneble ne kredas al li, dum ne kontraŭas lin. Eĉ ene de ŝijaistoj estas sektoj kiuj ne kredas al li kaj kredas, ke tia homo neniam naskiĝis. Sed nuna reganta ŝijaista versio en Irano arde kredas al li kaj sin nomas anstataŭantoj kaj "vojfarantoj" de li, por ke lia "apero" estu pli glata, ili klopodas pli rapidigi lian aperon ... .
Antaŭ nelonge mi legis tre interesan kaj pripensigan esploron pri Imamo Mahdi. Mi konfesas, ke la eseo estis interesa kaj pro novaj komentoj kaj teorioj, kiujn la aŭtoro faris. Laŭ la enhavo, Imamo Mahdi estas iraneska fenomeno kontraŭ araba-islama invadado de irano kaj islananigitaj irananoj inventis lin kontraŭ tiu islama versio de la venkantoj kaj fakte sia tempe irananoj brile sukcesis, ĉar ili ruze kreis sian propran version de la islamo, sed poste "la kreita fenomeno" jam ariĝis "problemo" soci-kultura al la irana socio. Por tiuj kiuj scipovas la persan mi rekomendas nepre legi la artikolon ĉi tie: 1-a parto, 2-a parto
... Ĉiokaze morgaŭ estos naskiĝfesto de Imamo Mahdi - la 12a imamo de ŝijaistoj- tra la mondo kaj: Festi estas pli bona ol funebri!
Kelkaj titoloj de Imamo Mahdi: La savanto, La posedanto de la tempo, la savanto de la homaro, Imamo de nuna epoko, ...
Legu en 12 lingvoj pliajn informojn pri Imamo Mahdi ĉe la ttt-ejo:
PS: Fakte la Bahaismo fontas de Mahdiismo
Ĉi tiun averton oni algluis en iu loĝdoma aŭto-parkejo:
Najbaro
Ĉi tie (laŭ la oficiala dokumento n-ro ....) apartenas al la 11-a apartamento.
Haltigante vian aŭton ĉi tie: ĉiuj kvar radoj estos punĉitaj per elektra bormaŝino. La ambaŭ glaciviŝiloj estos detranĉitaj. La tuta aŭto estos smirgita.
Sufiĉas unu fojo pruvi.
fonto: http://tabnak.ir/pages/?cid=15699
Kion vi penas?
Ĉu similajn problemojn ankaŭ vi havis/spertis?
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio estas titolo de artikolo en la persa kiun plumis d-ro Behruz Bajat (Behrooz Bayat). La aŭtoro priskribas kaj vicigas logikojn kial estas malprofita lanĉi tiun teknologion en irano dum kun la sumo elspezita kaj elspozota al tiu teknologio kiajn grandajn kaj utilajn agadojn rilate la energio oni povus fari en irano ...
La artikolo plaĉis al mi kaj kiel kontraŭulo de la disvastiĝo de nuklea energio mi rekomendas al la ĉiuj kiuj vizitas tiun ĉi paĝon kaj scipovas la persan bv legi la artikolon laŭ jenaj adresoj: parto 1 kaj parto 2.
Irana flughavena polico raportis:
Dum pasintaj 5 monatoj 128 personoj pro ne sufiĉa hiĝabo (sin kovrado laŭ la principoj de islamo) estis malpermesitaj flugi. 171151 personoj estis avertitaj pro siaj maldecaj vestoj. 6799 personoj skribe promesis al la polico obei la leĝon pri sin vestado laŭ la reguloj ... la novaĵfonto
Jes nia vigla estimata polico en la flughavenoj de la lando ĉiu tage al pli ol 1187 pasaĝeroj avertas pri ilia sin vestado kaj kostumo por ke islamo ne endanĝeriĝu kaj islama principo estu kaj restu lanĉata en irano.
La ŝerco estas en tio ke ĝuste tiuj, kiuj ne observas la regulojn estas islamanoj mem!
Ŝajnas ĝis eterno la konflikto daŭros ...
Tiun ĉi mi notis nur memorate kaj ne plu(!)
...