july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

october 2008 (4)
september 2008 (3)
august 2008 (5)
july 2008 (6)
june 2008 (6)
may 2008 (5)
march 2008 (6)
february 2008 (5)
january 2008 (6)
december 2007 (9)
november 2007 (9)
october 2007 (6)

July 3rd, 2008

Ĉu vi spektis la filmserion "Perdita"?

Mia frato antaŭ du semajnoj donacis al mi DVD-kopiojn de la filmserio "perdita"(lost). Sen ajna antaŭa scio mi komencis spekti la filmserion kaj nun post 9 tagoj mi estas konvinkita ke la serio estas tre plaĉa kaj ne preterpasebla!
Ĉu iu jam spektis ĝin? kion vi opinias pri la filmserio?

Mi nun jam finis la 2an periodon de la filmserio(tio signifas ke mi jam spektis 46 partojn el 96 partoj!)


© Published at 11:04 / 10 comments / 353 visits
This post is public

July 8, 2008

La 8a de julio de 1999 ...

La 8a julio de 1999 frumatene sekura armeo de islama respubliko irana svarmis al la studenta dormejo de la Tehrana universitato kaj fortege batadis la studentaron pro tio ke ili pasintnokte protestis al la ĉesigo de la reformema tagĵurnalo "SALAM"(Saluton). Oni batis blinde forte ĉiujn kaj tiel komenciĝis ribelo studenta kontraŭ la registaro. Eĉ multaj opinias ke la sekreta sekura armeo intence faris tiun krizon por devojigi la reformemon kiu paceme jam levis profundajn emojn por bazaj reformoj en la socio.
...


Multaj studentoj estis prijuĝitaj kaj kulpitaj por longa prizono.
kelkaj kulpitaj mortpune kiel Ahmad Batebi nur pro la suba foto sed post jaroj oni "rabatis" kaj finfine li eskapis de irano kaj nun vivas en Usono.

 

Ahmad Batebi


Jen kelkaj fotoj dum la 8a de 1999

studenta dormejo



Tehrana universitato


...

© Published at 15:54 / 4 comments / 325 visits
This post is public

July 20, 2008

"popola intervjuo"

En la monopola televido de la islama respubliko, ĉiu tage oni elsendas "intervjuojn" en kiuj "estimataj samlandanoj" spegulas siajn "opiniojn".
Ĉiuj scias ke ili estas teatraĵoj abomenaj kaj senhontaj kaj fakte tute ne rimarkindaj ... por amuzo mi trovis jenan "intervjuo"n en kiu la ĵurnalisto instruas al la intervjuito kion kaj kiel devas esprimi ...
(la afero povas esti amuza por tiuj kiuj komprenas la persan)

© Published at 09:54 / 2 comments / 175 visits
This post is public

July 22, 2008

Antaŭ 20 jaroj ...

Antaŭ 20 jaroj mi estis soldato kaj 24 monatojn militservis en la milita fronto ...
Mirakle mi travivis kaj sane finis la militservan periodon. 8 jara sen cela kaj freneza milito (ĉu ekzistas ne freneza milito?!) je la servo de potenculoj en kiu je la fino NUR perdis ĉion irana kaj iraka popolo ...
En legio kie mi servadis de 240 personoj nur restis 16 personoj inter ili ankaŭ mi, la aliaj aŭ estis mortigitaj aŭ militkaptitaj aŭ pereitaj dum la lastaj tagoj de la milito. Finfine oni kapitulacis kaj akceptis fini la plej longan militon en la 20a jarcento ...

militservo 1

Mi, kiel soldato antaŭ 20 jaroj ...

PS:

Militservado en Irano estas deviga kaj oni ne havas alian elekton tio signifas ke mi ne volontulis sed pasigis mian devigan taskon ...

© Published at 10:41 / 13 comments / 304 visits
This post is public

July 22, 2008

Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana

Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado. Jen filmeto rilate la surstrata manifestacio en kiu la virinoj kuraĝe esprimas siajn protestojn kontraŭ diskriminacio de islama registaro.

© Published at 12:44 / 10 comments / 378 visits
This post is public

July 24, 2008

Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon!
Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble).
Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno.
Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

ŝtonado en irano

© Published at 09:40 / 19 comments / 545 visits
This post is public

( 6 posts )