June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

June 2nd, 2008

5 taga feriado en Irano

Ekde morgaŭ por 5 tagoj oni ferios en Irano!
Ne estas io nacia festado (tamen io miksita afero) :
La 3a de junio estas
forpastago de Ĥomeini.
La 4an de junio estas
funebra tago por islama registaro.
La 4a de junio estas ĵaŭdo kaj oni ne ĉeestos en siaj oficejoj.
La 5a de junio estas vendredo kaj semajna feria tago!
La 7a estas forpastago de la filino de la islama profeto Mohammedo(Db).
Do 5 tagojn oni vole ne vole ferios. Ni profitos la okazon kaj vojaĝos al la okcidento de la lando :)
La feriaj tagoj estas tro en irano kaj ofte oni ne scias kion fari dum tiuj tempoj!

Do, ĝis dimanĉo!

© Published at 14:19 / 16 comments / 627 visits
This post is public

June 9, 2008

En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!

En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balaaĵo. Tion raportas la estro de la komisiono pri la urba konsilio de Tehrano. Estas hontinda afero sed fakto ke irananoj ofte ĵetas balaaĵon surstrate kaj la polico nun decidis iel limigi la aferon punante la ne observantojn.

PS:
Se dum 4 monatoj 100000 personoj estis punitaj imagu kiom da homoj estis ne observantoj kiuj eskapis de la puno!

© Published at 10:51 / 2 comments / 353 visits
This post is public

June 10, 2008

Inflacio kiu pli kaj pli fortiĝas

La oficiala(cenzurita)kresko de la inflacio estas pli ol 30 procento! sed la vera estas multe pli ol la jam anoncita de la centra islama respublika irana banko. Dume la salajroj nur altiĝis je 8 procento!
Ekde antaŭ monato eĉ en Tehrano po horoj ĉesiĝas la elektro ...
La prezo de apartamentoj dum 2 jaroj pli ol 300 procentoj kreskis!
Ĉu milito jam komenciĝis?
Fakte jes, sen ajna bruo jam estas milito en irano, ne milito kun Usono sed milito por vivteni kontraŭ la infalcio kiu ĉiu tage pli kaj pli fortiĝas ...

© Published at 11:30 / 3 comments / 329 visits
This post is public

June 10, 2008

Kiel oni ĝuis la feriadon!

Dum la 5 taga feriado en Irano multaj homoj vojaĝis al la nordo de la lando. Jen filmeto kiel oni ĝuis la feriadon!

vidu

 

kaj jen foto kiel aspektis la ŝoseoj de la nordo:

shoseo
shoseo






© Published at 11:50 / 8 comments / 496 visits
This post is public

June 16, 2008

Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!

Ekde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas!
Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro, nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno!
Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj ili ĉiuj subtenas unu la alian. Ĉiuj reagantoj estas filtritaj kaj nur intimuloj kaj "aprobitaj" personoj rajtas akiri ŝtatajn postenoj kaj ĉar la registaro estas diokrata kaj memkompreneble "sankta", do ĉiuj funkciuloj estas "sanktaj".
Putrado jam fluas en ĉiuj medioj de Irana diokratio kaj la ekzemploj por pruvi tion ne mankas ...

Vidu la koncernan uverturan filmon pri la universitat vicestro kiu premis studentinon por seksa interrilato kaj ŝi helpe de siaj gekolegoj malsukcesigis la vicestron!

© Published at 09:27 / 6 comments / 497 visits
This post is public

June 25, 2008

11 jara mallibereco por aktivulo de homaj rajtoj en irano

La novaĵo estas simpla:
Mohammad Sedig Kabudvand(محمد صدیق کبودوند) antaŭ kelkaj tagoj estis kulpita pro tio ke li fondis "organizaĵo de Homaj Rajtoj en Kurdistano".

Ps:
- Tiel estas la aferoj en Irano
- Perfortantoj liberas kaj aktivuloj pri homaj rajtoj malliberas ...

la novaĵo fonto

© Published at 08:52 / 10 comments / 484 visits
This post is public

( 6 posts )