march 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

july 2008 (6)
june 2008 (6)
may 2008 (5)
march 2008 (6)
february 2008 (5)
january 2008 (6)
december 2007 (9)
november 2007 (9)
october 2007 (6)

March 9, 08

Ekspozicio kiun ni vizitisٍ

Monir Zamaninia (منیر زمانی نیا) estas infanedukisto kaj kiel instruistino laboras en infanĝardeno. Ŝi instruas arton kaj pentradon al la infanoj kaj ŝiaj gelernantoj ofte brilas en la tutlanda infana arta konkurso. Monir faras artaĵojn de jam foruzitaj paperaĵoj kaj ĉiu jare antaŭ ol Novruzo ŝi okazigas specialan ekspozicion pri sia laboraĵo, jen fotoj rilate ĉi jara ŝia artlaboro, ĉio farita de la jam forĵetitaj paperaĵoj kaj iel rilatata al la plej granda festo en Irano: Novruzo!

Ĝuu ŝian artverkaron ĉi tie!

PS: Monir estas edzino de M. Parviz Habibpur fama pentristo kaj UEA delegito

 

© Published at 08:55 / 8 comments / 512 visits
This post is public

March 11, 08

La policestro kiu mem estis malvirtra ...

Dum la pasinta somero pli ol 100000 da virinoj en Tehrano estis avertitaj, priparolitaj, kaptitaj kaj arestitaj de islama polico rilate ilia hiĝabo ... |imagu lapolico surstrate "kaptas" vin kaj demandas pri via vestaĵo, pri ĝia koloro, mezuro, modelo, larĝeco, longeco ...|
Kaj nun aperas io interesas novaĵo:
La policestro de Tehrano estis pasintsemajne kaptita en iu hejmo kune kun 6 nudaj virinoj! kompreneble ne en la laŭ propagandita stilo kiun oni perforte volas de la ordinara irana popolo!
Pli interesas estas tio ke la novaĵon preskaŭ neniu amaskomunikado dissendis en irano! kaj simple sen ajna kialo oni diris ke la tehrana policestro estis ŝanĝita:)!

la novaĵfonto

© Published at 14:56 / 16 comments / 624 visits
This post is public

March 12, 08

Kaj finfine persepolo!

  • Persepolo
  • Antaŭ semajne mi "sukcesis" spekti la faman filmon Persepolo (PERSPOLIS) far de Maĝan Satrapiمرجان ساتراپي
  • Unu vorte la filmo estas ĉefverko!
  • La filmo estas komuna historio de mia generacio
  • Estas komprenata kiom furiozas la irana registaro pri la filmo sed fakte la filmo ne estas io politikaĵo kaj male laŭ mi estas persona sin rakonto.
  • Ne irananoj ne kapablos kompreni kiom estas kuraĝa Marĝan Satrapi rakontante sian privatan vivon, dum la plej multo da irananoj estas sin kaŝemaj kaj ege konservativaj tiu rilate!
  • Mi kredas ke unu foja spektado de la filmo ne sufiĉos al mi ...
  • kaj
  • Se iuj iranaj geamikoj deziras spekti la filmon volonte mi transdonos:)
  • Maĝan Satrapi estas respektinda artisto al kiu mi esprimas mian elkoran dankon.
  • Legu ankaŭ ĉe Manolo pri Persepolo

 

© Published at 14:50 / 15 comments / 773 visits
This post is public

March 16, 08

Pri parlamenta (s)elektado en irano

Mi intencis ion plumi pri senhonora parlamenta (s)elektado okazinta antaŭ hieraŭ en irano sed mia samlandano Beĉjo ĝuste skribis tion kion mi intencis skribi!

© Published at 08:59 / 1 comment / 255 visits
This post is public

March 18, 08

Merkred-Festo

DSC04993

La lasta mardo de la jaro (laŭ irana suna kalendaro) estas "merkred-festo". Oni kolektas lignaĵon kaj je la mallumiĝo bruligas ilin. Oni ĉirkaŭas la faritan fajron kaj ĝuadas saltante super la fajro. fajro estas simbolo de la vivo laŭ irana mitologio kaj tre kara estaĵo. Vere oni ne scias de kiam irananoj faras tiun ceremonio sed tio jam ne gravas, gravas tio ke oni jam ŝatas tion feston kaj estas oportuna okazo ĉirkaŭ la fajro ĝojkanti kaj danci! kompreneble oni ne forgesas gustumi ankaŭ nuksaĵon!
Menciindas ke antaŭ "islamigo" de irano, estis multaj festoj en irano sed post islamo oni jam forlasis multajn sed kelkaj festoj plu vivis malgraŭ islamo kiel "Jalda festo", "merkred-festo" kaj la plej granda festo "Novruzo" kiu estas jarŝanĝa festo en irano. Malgraŭ tio ke islamo eniris iranon kaj multon ŝanĝis sed neniam oni kapablis forigi "Novruzon" kaj malgraŭ tio ke ĉiuj islamaj landoj uzas lunkalendaron devenita de araboj, irananoj ĉiam uzis sunkalendaron kiu komenciĝas per Novruzo.
Novruzo ne estas io religia festo sed pura natura festo kaj tio estas 21a de marto dum kiu en la ... de la tero komenciĝas printempo!
Laŭ mi Novruzo estas unu el la plej malmultaj logikaj aferoj kiuj okazas en irano!:)

Merkred-festo heroldas Novruzon! la plej karan feston de irananoj spite ajna religio, etno, raso kaj ideologio. Novruzo estas signo kaj simbolo de "irana kulturo". Ĉie kie oni festas Novruzon, tie estas limo de irana kulturo.

Vidu fotojn de la pasintjara Merkred-Festo de Tehranaj geesperantistoj!

 

© Published at 08:00 / 6 comments / 510 visits
This post is public

March 26, 08

Dankesprimo

Korajn dankojn al ĉiuj geamikoj kiuj publike aŭ private sendis al mi mesaĝojn okaze Novruz-festo. Ne agrablan novjaran feston mia familio ĉi jare havis, ĉar antaŭ monato hazarde forpasis mia bofrato (la edzo de la fratino de mia edzino kun kiu mi estis en amikaj riltoj) kaj la tuta familio estis funebra. Tamen Novruzo estas Novruzo kaj ne eblas preterpasi ĝin. Mi skribis noton sed mi evitis publikigi ĝin ĉar estis iom ne malagrabla, eble sub influo de la okazintaĵo, do mi preferis silenti ... Ankoraŭ ni estas dum la novjara feriado kaj ekde la 5-an de aprilo espereble ĉio estos enordo!

 

© Published at 10:46 / 14 comments / 777 visits
This post is public

( 6 posts )