february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

july 2008 (6)
june 2008 (6)
may 2008 (5)
march 2008 (6)
february 2008 (5)
january 2008 (6)
december 2007 (9)
november 2007 (9)
october 2007 (6)

February 3rd, 08

angore ...

Venis sen ajna rideto sur sia buŝo/Tute serioza/Por krei sian utopion/Promesis paradizon/La rezulto estis infero ...
Nia koŝmaro daŭras kaj murditmanĝantoj multas...
 

Published at 20:44 / 2 comments / 346 visits
This post is public

February 6, 08

Okaze la revolucia datreveno!

Je la 11-a de februaro 1979 disfalis la reĝa reĝimo en irano kaj "islama revolucio" venkis. Nun post 29 jaroj oni ne plu "festas" kaj nur la registaro festas la datrevenon de tiu "venko". Mi trovis jenan poemon de fama irana satiristo Hadi Ĥorsandi(Khorsandi) kiu priskribas la farton de ni irananoj (la poemo estas ne tradukebla kaj mi pardonpetas al tiuj kiuj ne scipovas la persan sed bonvolu kompreni ke al mi ne estis evitebla preterpasi la poemon!):

هادی خرسندی

 

انقلابی کردم و شد غرق ماتم کشورم          خاک عالم بر سرم
تازه فهمیدم بلانسبت که خیلی هم خرم          خاک عالم بر سرم

همچو مرغی پر کشیدم از قفس، جان خودم!    حال آسوده شدم!!
هم قفس شد تنگتر، هم کنده شد بال و پرم!       خاک عالم بر سرم

حکم کردندم بگویم «مرگ بر شاه» آن زمان     گفتم و کردم فغان
شاه مرد و من به مرگ خویشتن هم حاضرم!     خاک عالم بر سرم

حکم کردندم بگو «الله اکبر» روی بام              رفتم و گفتم مدام
حال، بی «الله» مانده، زیر بار اکبرم!              خاک عالم بر سرم


....


ای که پرسی روزگارم غرق وحشت یا غم است؟     وحشت و غم باهم است
خشتک خیسم ببین، بنگر به چشمان ترم                خاک عالم بر سرم

Legu la originalon kaj "kompleton" en la sube menciita adreso

http://www.asgharagha.com/archives/001762.php

Published at 13:31 / 6 comments / 472 visits
This post is public

February 12, 08

Scii kaj ne scii !

Pri la revolucio en irano multaj esprimis siajn opiniojn sed la plej interesa, ĝusta kaj aktuala estas de s-ro Ezzatollah Sahabi -membro de la revolucia konsilo- kiu diris: "Dum la revolucio Oni sciis kion ne deziras SED oni ne sciis kion deziras" ...
Laŭ mi estas ora frazo pri "islama revolucio de irano" kaj oni ne povas tiom klare priskribi la aferon!

Published at 16:31 / 4 comments / 599 visits
This post is public

February 13, 08

Konkurso: Divenu!

Ĉu vi povas diveni jena foto pri kio temas?

sen ajna klarigo

Published at 15:44 / 38 comments / 1212 visits
This post is public

February 24, 08

Falsa festo en Irano

Hieraŭ subite oni reklamis ke tra la lando estas "festo"! La kialo estis tio ke laŭ la registaro "irana popolo" venkis en la nuklea energio kaj nun "la cetera mondo" rekonas nin kiel "nuklea superpotenco" kaj irano apartenas al "nuklea klubo".

...

Tiaj voroj milfoje hieraŭ aŭdiĝis tra la amaskomunikado kiu monopole apartenas al la islama registaro de irano. Oni mensogas kaj mensogegas...

Oni deklaras feston kiu estas sensenca, senbaza kaj nur por kovri la fakton, kaj bruegadi. Vere ili estas sinceraj lernatoj de Goebbels - la ministro de la propagandado kaj amaskomunikado de Hitlero- laŭ kiu oni devas tiom grande mensogi ke nekredantoj iom dubi pri tio ke eble iom enestas vero en tiu mensogo! Hieraŭ en irano estis ŝtata festo kaj popola foresto!

Published at 09:29 / 11 comments / 813 visits
This post is public

( 5 posts )