december 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

july 2008 (6)
june 2008 (6)
may 2008 (5)
march 2008 (6)
february 2008 (5)
january 2008 (6)
december 2007 (9)
november 2007 (9)
october 2007 (6)

December 1st, 07

Demokratio

Iu esperantistino surrete demandis min kion signifas demokratio kaj ĉu laŭ mi en ŝia lando ekzistas demokratio?
Mi respondis ŝin:
Ĉu oni rajtas sin vesti libere?
Ĉu en via lando oni estas liberaj elekti al si mem deziratan laboron?
Ĉu oni rajtas vojaĝi libere?
Ĉu oni rajtas elekti aŭ ne elekti al si mem religion?
Ĉu oni rajtas kunvojaĝi kun siaj amat(in)oj?
Ĉu virinoj en via lando rajtas sole vojaĝi kaj eniri hotelon?
Ĉu edzinoj sen permeso de edzoj rajtas labori laŭ sia plaĉo?
Ĉu gefiloj estas posedaĵo de la patroj?
Ĉu virinoj estas konsiderataj kiel duon homoj?
Ĉu vi rajtas protesti viajn politikistojn kaj poste ne esti malliberigitaj?
Ĉu vi rajtas ...

Ŝi diris al mi ke jam komprenis kion mi intencas konkludi kaj diris ke jes laŭ tiuj demandoj ekzistas demokratio en ŝia lando
:)

Published at 15:29 / 2 comments / 508 visits
This post is public

December 2nd, 07

Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!

Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo "Sennaciulo" kaj la cenzuristoj de islama respubliko atenteme "gluis" la kovrilpaĝon de la revuo jene:

DSC00025

 

Mi bone scias ke ili faris tion por ke mi ne enpekiĝu rigardante tiun foton en kiu brakoj de la ulino ne estas "kovritaj" kaj "nudaj" (ĉar islamanoj vidante nudaĵojn forgesas la dion!). Dankon al la cenzuristoj nun mi povas pli glate rekte antaŭeniri la paradizon kie 40 anĝelinoj pli belaj ol la fotogluita virino atendas min regali ...!

Amikoj!

tiel estas la aferoj en mia lando.

Published at 11:43 / 34 comments / 1695 visits
This post is public

December 7, 07

Cenzurado kiun ni travivas

Al eksteruloj ne imageblas kian cenzuron oni travivas en irano. Mi klopodos iom priskribi la aferon espereble oni havu senteblan imagon pri la afero. Tiam kiam oni parolas pri la cenzuro ofte oni ekpensas pri politika cenzuro sed tiu fakte estas unu el la multaj en irano. Jen kategorioj de cenzuroj kiujn mi laŭ mia scio trovis en irano:

1- seksa cenzuro: ĉia specaj aferoj rilate la sekso ĝenerale estas cenzurita en irano. Tio signifas ke en televido, amaskomunikiloj neniel eblas, montri, diskuti, desegni, kanti kaj paroli pri seksaj aferoj. Amo nur meritas al la Dio kaj ĉiuj aliaj estas senvaloraj. La celo de geedziĝo estas por la kontentigo de la Dio kaj "produkto" de la sekvantuloj kaj ne plu.

2- religia cenzuro: 4 religioj estas "oficiala"j en irano: islamo, kristanismo, judismo kaj zaratuŝtismo. Malgraŭ tiu fakto ke krom tiuj nomitaj religioj ekzistas miloj kaj eĉ miliono da homoj kiuj havas aliajn religiojn kaj kredojn ili oficiale "ne ekzistas" laŭ la reĝimo en irano kaj kompreneble nenian rajton havas ne jam renomitaj. Eĉ islamo estas tiu kiun priskribas la registaro kaj ĉiuj aliaj versioj estas falsaj.

3- cenzuro de la historio: Laŭ la ideologio de la nuna regantaro nenian valoron havas antaŭ islama historio de irano kaj nur post islamaniĝo de irananoj ili havas "brilan" historion. Do oni forte cenzuras kaj kontroladas ajnan aferon tiu rilate por pli glorigi la islamon.

5- cenzuro de vivstiloj: Ĉia vivstilo krom la vivstilo de "Hizbullaho" kiu estas sur baze de la oficiala ideologio de la regantaro, estas cenzurita. Oni ne rekonas kaj nek respektas aliajn vivstilojn kiuj en fakto ekzistas ene de la socio.

6- politika cenzuro: kiel ĉiuj ideologiaj reĝimoj la politika cenzurado estas tre forta kaj se oni ne havus alireblecon al ektersistema informfonto oni jam kredus ke irano estas ununura paradizo sur la tero kaj ĉiuj aliaj estas dronitaj en malboneco kaj malfacilaĵoj kaj se ekzistas problemoj en irano ĝuste estas intence farite flanke de "la malamikoj de ISLAMO kaj irano".

La rezulto de tiaj cenzuroj memkompreneble alportas multajn problemojn ĉu sociajn ĉu psikajn kaj dum epoko en kiu la teknologio de la komunikado pli kaj pli evoluas kaj disvastiĝas, dum ne tiom vaste pli grandiĝas la kapablo de la cenzuristoj socio kiel irano iĝas kaŝema, hipokritema kaj "sub-polivivmedia".

Published at 07:38 / 11 comments / 614 visits
This post is public

December 8, 07

"sociaj perversoj"

Ekde hodiaŭ irana polico lanĉos sian novan projekton kontraŭ "sociaj perversoj"
Nu oni eble interesiĝos pri kio temas la afero kaj kion signifas "sociaj perversoj" jen la oficiala klarigo de la islama irana polico:
Ekde hodiaŭ virinoj estos arestitaj kaj punitaj se aperos surstrate:
1- kun longaj botoj sur pantalono
2- Uzi ĉapon anstataŭ kaptuko
3- Uzi mallarĝan mantelon anstataŭ larĝan

Se oni ne observos la regulojn la polico rajtas kapti ne observantojn kaj "konduki" ilin al la policejo kaj se oni rezignos akcepti la regulojn skribe tiam ili estos plusenditaj al la justejo kaj en la justejo la ne observantoj estos punitaj kaj enmalliberejigitaj.

Laŭ la irano islama polico tiu projekto estas surbaze de "sciencaj esploroj" kaj laŭ la petado de "Hizbullah popolo" la polico firme, serioze kaj insiste intencas prosperigi "la leĝon" kontraŭ "malmultegaj kontraŭleĝaj civitanoj".

La perslingva fonto de la polica deklaro:

http://www.jamejamonline.ir/shownews2.asp?n=226928&t=acc

Published at 20:15 / 8 comments / 623 visits
This post is public

December 15, 07

Antaŭ ol ...

Antaŭ ol droniĝi en larmo

Priparolu al mi, pri la amo!

...

Ahmad Ŝamlu - Irana poeto

Published at 13:11 / 4 comments / 318 visits
This post is public

December 20, 07

Plezuraj tempoj ...

Plezuraj tempoj estis tiuj, kiujn mi pasigis kun geamikoj
La aliaj estis vante pasigitaj ....

Published at 13:03 / 4 comments / 575 visits
This post is public

December 24, 07

1500 kialoj por esti malliberigita en Irano!

Laŭ la aktuala leĝaro en Irano, ekzistas 1500 kialoj por ke oni estu malliberigitaj!
Ŝajnas ke estas iom tro, ĉu ne?!

Published at 13:32 / 16 comments / 746 visits
This post is public

December 26, 07

Kelkaj politikaj insultoj iranaj

En ideologiaj politiksistemoj la regantoj por malestimi siajn kontraŭantojn kreas strangajn lingvaĵojn kaj kompreneble ridindajn. Jen insultoj politikaj kiujn faras la regantoj kaj iliaj sekvantoj en irano kaj ilin oni ĉiu tage kiel insulto povas aŭdi/legi en la amaskomunikiloj ŝtatdepandaj iranaj:

Liberala!

Liberalulo!

Sendolora bonhavulo!

Intelektulo!

Humila malamiko!

Plumenmana dungito!

Dungito!

Perfidulo!

Kontraŭulo de Islama Regno!

Alipensanto!

Apostato!

...

© Published at 13:18 / 8 comments / 805 visits
This post is public

December 29, 07

Feliĉan Novjaron!

Al ĉiuj kiuj laŭ kristanismo festas la jarŝanĝon mi deziras bonan kaj feliĉan novjaron!
Fakte ni irananoj de pratempo festas la jarŝanĝon je la komenco de la printempo kiu estas la 21a de marto laŭ la kristanisma kalendaro, do ĉe ni nun ĉio estas en normala ritmo sed tra amaskomunikiloj oni povas senti la etoson de la jarŝanĝo en la kristana mondo.

Published at 20:55 / 20 comments / 815 visits
This post is public

( 9 posts )