November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (6)
July 2009 (11)
June 2009 (27)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (8)
December 2008 (2)
November 2008 (4)
October 2008 (6)
September 2008 (3)
August 2008 (5)
July 2008 (6)
June 2008 (6)
May 2008 (5)
March 2008 (6)
February 2008 (5)
January 2008 (6)
December 2007 (9)
November 2007 (9)
October 2007 (6)

November 6, 2007

alispecaj vortoj

En la aleo ventas

Kaj tio ĉi estas komenco de ruino

Kontaktlampoj mallumas

                                                        Furug Farroĥzad – Irana poetino

Published at 14:24 / 2 comments / 296 visits
This post is public

November 7, 2007

Aludo

Iun, oni aludis kaj troigis pri li.

Li diris: "mi estas tiu kiun mi scias",  tio etas "mi scias kiu mi estas do ne bezonatas pridiri min".

Published at 09:23 / 0 comments / 274 visits
This post is public

November 14, 2007

Ĉu ĉio estas enordo?

Iu amiko maltrankvile demandis min pri la stato en irano. Mi respondis "ekde anatŭ 28 jaroj ni travivas sinsekvajn kaj senfinajn krizojn en irano, do preskaŭ ĉio estas enordo"!

Mi ja sentas ke ĉio estas malorde kaj jam ĉiuj intelektuloj alarmas danĝeron rilate la aferoj en irano, sed laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro "ĉio estas enordo".

La granda novaĵo morgaŭ aperos ...

Published at 11:36 / 2 comments / 455 visits
This post is public

November 17, 2007

io ne bone funkcias

Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)...
Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al malriĉaj sekregionaj kiel afrikaj landoj.
Ni ne forgesu ke ŝi esti/as sufiĉe altedukita kaj intelekta homo kiu de longa tempo konis min tamen ... ŝajnas io ne bone funkcias. Oni havas antaŭjuĝojn kaj sufiĉe miskomprenojn pri ni (irananoj) eĉ geesperantistoj!
Kiu kulpas? Ĉu amaskomunikadoj? Ĉu la irana registaro?  Ĉu ...
...
Published at 14:52 / 8 comments / 995 visits
This post is public

November 19, 2007

O kiel opio

Laŭ la oficialaj statistikoj en Irano pli ol 2/000/000 da homoj kutime uzas drogaĵon. Laŭ la ne oficialaj statistikoj pli ol 5 milionoj da irananoj jam kutime uzas drogaĵon kaj la plej populara narkotaĵo estas opio. Uzi opion jam estas tre populara kaj en multaj familiaj festenoj oni uzas ĝin!

Antaŭe, vere estis tabuo uzi drogaĵon publike en familiecaj etosoj sed lastatempe jam tio iĝas pli kaj pli ordinara kaj eĉ ceremonia!

Unu el la ĉefaj kialoj laŭ mi, estas tio ke oni estas forte limigitaj de ajna amuzaĵo. Ĉiuj filmoj kaj teatraĵoj estas cenzuritaj aŭ sen ajna allogo. Muziko estas forte limigita kaj simple la plej facile atingeble afero en irano estas drogaĵo kaj speciale opiaĵo! por doni ion imagon rilate la afero mi diru ke unu pakaĵo da cigaredo estas pli kostas ol unu foja uzado de heroino (imagu kia tragedio fluas sub irana socio). La gejunuloj pli kaj pli altiriĝas al narkotaĵo kaj tiel socia kerno putriĝas.
En 70 miliona socio kiel irano en kiu 5 milionoj da homoj jam estas drogaĵuzantoj laŭ vi ĉu tiu socio kapablos ekhavi stabilecon? Pli ol 20 milionoj da irananoj iel maniere estas rilatataj kun drogaĵproblemoj, ili aŭ estas uzantoj aŭ dependantaj al la uzantoj kaj tiel daŭras la suferado.
Opio enuplenigas, putrigas kaj sensencigas ĉion ...
 
 
 
 
 
Published at 14:38 / 4 comments / 860 visits
This post is public

November 20, 2007

utila skribprogramo en Esperanto

Al tiuj geamikoj kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne uzas la programon "esperantilo" mi rekomendas nepre uzi tiun utilan programon en kiu oni tre facile, rapide kaj korekte! povas skribi en Esperanto!
Jen la adreso en kiu oni povas elŝuti la programon kaj akiri bazajn informojn pri ĝi:

http://www.esperantilo.org/oftajdemandoj.html

Published at 14:58 / 8 comments / 1034 visits
This post is public

November 25, 2007

Koŝmaro

Ĉu vi iam havis koŝmaron? Mi ne parolas pri sonĝo sed koŝmaro en reala vivo?

Mi multfoje havis kaj baldaŭ priskribos kelkajn ..

Published at 12:15 / 6 comments / 987 visits
This post is public

November 26, 2007

Koŝmaro ... 1

Vi loĝas en la ĉefurbo. Via avo mortas en via gepatra vilaĝo kaj vi kune kun via familio iras tien por la forpascerenomio.
Post la fino de la ceremonio vi intencas reveni al via loĝurbo. Via kuzo intencas helpi vin kaj veturigas vin per sia aŭto al la busterminalo. Dum la vojo ĉe vojkruco ŝoforo de alia aŭto kontraŭregule baras la vojon. Via kuzo furioziĝas kaj protestas lin. La ŝoforo diras insulton kaj via kuzo plifurioziĝas, vi intencas mildigi la aferon, sed dume la ŝoforo elaŭtiĝas kaj insultante kuras al via kuzo. la kuzo ankaŭ elaŭtiĝas kaj ili ambaŭ batas unu la alian. Vi ankaŭ eliĝas por pacigi ilin, do vi staras inter ili sed ili tiom nervozaj estas ke neniel intencas ĉesi. La aliaj vojpasantoj ankaŭ kolektiĝas por spekti la bataladon dume via kuzo batas la nazon de la ŝoforo kaj tuj sango elverŝiĝas. Vi fonas al la polico. Post minutoj polico venas kaj dume via kuzo eskapas ĉar timas malliberiĝi!
Vi iras al la policejo kaj la ŝoforo diras ke ĝuste vi batis lin! vi rifuzas sed li insistas ke ĝuste vi intencis mortigi lin per tranĉilego! Vi miras kaj protestas kial li tiom mensogas sed li diras ke li havas atestantojn kiuj atestas ke vi intencis mortigi lin per tranĉilo!! ju pli vi klarigas ke vi neniel intervenis la bataladon kaj ke vi nur klopodis ĉesigi la kverelon des pli la ulo arde akuzas vin ke vi forte batis lin kaj per tranĉilo intencis mortigi lin kaj ke oni povas atesti pri tio!
Malgraŭ tio ke li ne estas vundita kaj nur pro frapo al lia nazo iomete elverŝiĝis sango, li ŝajnigas sin plendolora kaj ke li bezonas urĝan kuracadon. Do la polico diras al vi ke vi devas esti arestita kaj resti en la policejo ĉar vi havas plendanton kiu nur estas survoje al hospitalo!
Estas vespero de vendredo(feria tago en irano) do ĉefuloj de la policejo ne estas kaj vi devas tranokti en la malliberejo de la policejo ĉar ne funkcias juĝejo kaj ĝis sabato (komenco de la semajna labortago en irano) vi "devas toleri" la situacion. Ĉio aspektas kiel koŝmaro sed bedaŭrinde en fakto. Dume viaj parencoj informiĝas pri la afero kaj venadas al la policejo (en malgranda urbo ĉiuj konas unu la alian!)por iel maniere solvi la problemon sed vane ĉar neniu respondeculo estas tie do vi vole ne vole "devas toleri" ĝis sabato, tiam kiam venos la respondeculoj!
...
Finfine sabato!
Frumatene oni eligas vin el la malliberejo kaj antaŭ ol sendi vin kaj vian dosieron al la juĝejo, via onklo "sukcesas" "kontentigi" la plendanton kaj aĉeti la policanojn pagante sufiĉan monon kaj vi "liberiĝas"!
Dume vi pensas kiom facile oni povas droniĝi en ne imageblaj danĝeraj situacioj kaj kiom facile oni povas krei al vi problemojn malgraŭ via penado eviti ilin kaj pli ĉagrenige kiom da homoj ekzistas kiuj pretus atesti ke vi intencis mortigi iun!
...
Antaŭ jaro mi jam trapasis tiun koŝmaron sendorme!

Published at 11:44 / 9 comments / 1125 visits
This post is public

November 27, 2007

Eta diferenco

Mahmud plendas ke de antaŭ du jaroj lia frato en irano, atendas permesilon de la ŝtato publiki sian muzikalbumon.
Mi nur mencias etnan diferencon inter irano kaj la cetera mondo: En irano ĉio estas malpermesata krom tiuj kiuj estas aprobitaj de la regantoj kaj en la libera mondo estas inverse!

Published at 11:21 / 11 comments / 1455 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...