Reza Published on September 20, 2008
by Reza

Reza's blog

Browse posts
40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon
Posted on October 12, 2008
7 comments (latest 13 months ago)
Deziro kaj sopiro
Posted on October 11, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Jam pasis unu jaro!
Posted on October 7, 2008
41 comments (latest 12 months ago)
Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete
Posted on September 27, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!
20 comments (latest 11 months ago)
Panĉagreno
Posted on September 17, 2008
14 comments (latest 13 months ago)
5 monata batalraporto de Irana flughavena polico
Posted on August 30, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio
Posted on August 30, 2008
12 comments (latest 13 months ago)
Averto por najbaroj
Posted on August 19, 2008
6 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

cenzuro
politiko
Irano
cenzuro en irano

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 100 times

Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!

Saturday September 20, 2008 at 07:50AM

Jen foto de Nord-koreaj soldatinoj kiujn "islamigis" irana tagĵurnalo!
Oni intencas ĉiun en la mondo montri al ni laŭ la okuloj de "islamo"!

jam islamigitaj kaj ankorau ne islamigitaj!
jam islamigitaj kaj ankorau ne…

20 Comments / add your comment?

Vladimír Türk*pro says:
Estis certe ega laboro "vesti" ĉiujn krurojn dum kelkminuta filmeto! Ĉu ĉiuj informoj el ekstera mondo estas tiamaniere prilaboritaj?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Jes estas tiel. En la eksterlandaj filmoj oni neniam vidas ke virinoj manpremas virojn aŭ oni kisas unu la alian :)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jasu says:
Interesas min. Jes granda laboro.
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Reza replies:
Jes oni "sindoneme" laboras ... :)
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Blanka Meduzo says:
La manipulado de informo estas malbona. Kaj ke murd-ilojn manportas virinoj, estas pli malbone.
Estus pli bone, se tiuj maŝinpafiloj estus muzikiloj anstataŭe.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi konsentas kun vi, sed la ĉefa celo ne estis diskuti kio estus pli bona se ili kunportus :) ...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro replies:
En mia lando ekzistas muzikfilmo Kdyby tisíc klarinetů (Se mil klarnetoj..), pritraktanta similaĵon: en unu kazerno ĉiuj armiloj subite ŝanĝiĝis je muzikiloj. Bela penso.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Estas tute senkulpa Photoshop-a ŝminkado. En okcidentaj medioj okazas pli aĉaj mensogoj.

Dissciiĝis, ekzemple, ke fotinte la pribombadon de Beirut iu raportisto plinigrigis en Photoshop la fumon.

Alia raportisto "aranĝis" foton kun duonbruligita Korano sur la ruinoj de domo.

Oni pripensu, kion celis la bildprilaboremaj "faktorikoltantoj".
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ĉiu laŭ sia "favorata" celo misuzas la ilon ĉu ne?
Posted 14 months ago. ( permalink )
Esperantisto says:
Ŝajnas ke ili vere havas la krurojn kovritaj.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kompreneble ili havas sed la cenzuristoj ne deziris la helecon kaj ankaŭ iom pli longigis la jupojn laŭ siaj mezuriloj!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Mi ne sciis, ke la deco-postuloj de Irana islama respubliko iras ĝis tia ekstremaĵo.
Sed mi estis nur leginta pri vestado de bildrakontojn.
En la ĉi sekva ret-paĝo
lanturluland.free.fr/lanturluland/francais/1_quid_fr/1_quid_lant_fr.htm
(la bildoj tion montrantaj troviĝas iom fine de la ret-aĝo, vi rulumu iom por vidi ilin)
S-ro Jean-Pierre Petit klarigas kiel la ĉefa heroino de liaj sciencaj bildrakontoj, Sofio, estis islame vestita en la perslingva eldono. Li ankaŭ klarigas, ke ankaŭ en USONO ŝi estis cenzutrita: dum en la anglia eldono ŝi estis lasita kia en la originalo, t. e. en bankostumo, en Usono la eldonisto taksis tion tro "seksema", aŭ eble la feminismaj rondoj plendis, sed oni vestis ŝin per ĝinzoj kaj T-ĉemizo !
Posted 14 months ago. ( permalink )
Maciek says:
La islamaj auxtiritatoj ne volas, ke la soldatinoj malvarmumu:-]
Posted 14 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Tutprave, ili estas tiom zorgemaj!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Viaj karaj moral-zorgantoj vidas fantomojn: neniu el tiuj nudaj kruroj eĉ tiklis ian ajn viran eksciton de mi...

Ĝenerale, virinoj kun uniformo firavas min... sed tiuj koreaj soldatinoj nur vekas indiferenton...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Grizalupo says:
La afero estus ridinda se la transformigo estus ŝerco, sed al irananoj tio estas realo!
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Nu, kiam oni ĉiam kaj ĉiam rediras al ni, ke la angla estas la internacia lingvo, ke nur ĝi havas estontecon, ke ni (francoj) estas treege malkapablaj pri lernado de lingvoj....

Kiam, dum televidaj intervjuoj eksterlande oni ĉiam (aŭ plejofte) montras atestantojn, kiuj parolas angle (eĉ se en tiu-ĉi lando estas nur et-etaj parto de la enloĝantaro, kiu scipovas ĝin), tre malofte montras homojn, kiuj esprimiĝas per gepatra lingvo (kun profesia traduko al nia lingvo) ktp, ktp...

Kiam oni diras, kaj rediras al ni ke "modernigo" de la ekonomio konsistiĝas per ĉiam pli da privatigo, ke la malriĉuloj "meritas" sian statuson, ĉar ili ne sufiĉe emas al laboro... ktp ktp...

Tiel, oni ankaŭ aliformigas la realon!!!

La malĝojiga afero estas... ke bedaŭrinde la amasoj kredas je kio estas "montrata" al ili!!!

(Kompreneble mi tute ne konsentas pri la islamigo de soldatinoj!)... ;-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
NicoRay says:
Dankon, Reza por montri al ni la cenzuro en Irano, Grizalupo pravas : "La afero estus ridinda se la transformigo estus ŝerco, sed al irananoj tio estas realo!"
Mi ankoraŭ memoras pri kio okazis al la frontpaĝo de la gazeto "Sennaciulo" kiam ĝi montris foton de handikapita belulino.
Nun, jen kio okazas en Francio :
En Francio, eĉ ne bezonas ŝtata cenzuro :
"Paris-match" ne volis doni malbonan bildon de la "kara Prezidanto" : latelelibre.fr/index.php/2007/08/paris-match-retouche-sarko
Ĉu li havas problemojn pri sia fizionomio ? ... mmmm.... www.paperblog.fr/939449/nicolas-sarkozy-est-il-complexe
Eble, eble...
Sed, ĉu tio limiĝas al "la kara prezidanto" ? www.lexpress.fr/actualite/politique/le-figaro-retouche-une-photo-de-dati-a-la-une_706998.html Kiam la registaro diras, ke la popolo devas akcepti reformojn, pro la krizo, ne estas bona ideo montri registaranon, kiu havas 15000€-a ringo.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Interesaj estas la menciitaj ligiloj! tamen la diferenco inter la nia kaj la via estas ideologia cenzur(ad)o :)
Posted 12 months ago. ( permalink )
NicoRay replies:
Mi dirus, ke la du estas ideologiaj. Eble la diferenco estas pri la tipo de ideologio, religia aŭ politika.
Samtipaj manipuladoj de fotoj estas terure ofta.
Se oni juĝas nin kiel infanojn, kiuj ne povas vidi la veron, anstataŭ bildkorektadojn mi finfine preferas kaŝilojn ĉar almenaŭ oni scias, ke io estas kaŝita.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...