Reza Published on December 29, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...
Posted on January 16, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Ĉu vi forlasos vian patrinon pro tio ke oni seksatencis ŝin?
Posted on January 7, 2008
23 comments (latest 21 months ago)
Ventoj kiujn oni semas
Posted on January 3rd, 2008
21 comments (latest 21 months ago)
Memore
Posted on January 2nd, 2008
Feliĉan Novjaron!
20 comments (latest 22 months ago)
Kelkaj politikaj insultoj iranaj
Posted on December 26, 2007
8 comments (latest 22 months ago)
1500 kialoj por esti malliberigita en Irano!
Posted on December 24, 2007
16 comments (latest 21 months ago)
Plezuraj tempoj ...
Posted on December 20, 2007
4 comments (latest 22 months ago)
Antaŭ ol ...
Posted on December 15, 2007
4 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 1 914 times

Feliĉan Novjaron!

Saturday December 29, 2007 at 08:55PM

Al ĉiuj kiuj laŭ kristanismo festas la jarŝanĝon mi deziras bonan kaj feliĉan novjaron!
Fakte ni irananoj de pratempo festas la jarŝanĝon je la komenco de la printempo kiu estas la 21a de marto laŭ la kristanisma kalendaro, do ĉe ni nun ĉio estas en normala ritmo sed tra amaskomunikiloj oni povas senti la etoson de la jarŝanĝo en la kristana mondo.

20 Comments / add your comment?

Mirabelinka says:
Dankon kara Reza! Reciproke :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Nu, ne nur kristanoj uzas la okcidentan kalendaron, ĉu? Mi ne komprenas, kial vi rilatigas tion al kristanoj. :)

Sed dankon, kaj feliĉan vintran solsticon al vi, almenaŭ! :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Laŭ mi tiu Gregoria kalendaro apartenas al kristanisma mondo eĉ se kelkaj uzantoj de tiu kalendaro ne kredas al kristanismo same la kalendaro kiun uzas islamanoj eĉ se kelkaj ne estas islamanoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Gerhard Hirschmann says:
Kara Reza, koran dankon por viaj bondeziroj.
Mi havas kelkajn amikojn el la islama, bahaana kaj irana kulturo, ankau el vietnama rito.
Pro tio mi estas tre dankema por via saluto al la amikoj en aliaj tradicioj.
Por vi ankau felichon en la nova jaro - lau la gregoria kalendaro :-), je via festo Nowruz ni recikroku tion!

Kore salutas vin Gerhard
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi ĝojas ke vi bone konas niajn kutimojn kaj morojn :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Algarvio says:
Dankon! La Sama al vi Reza.
Posted 22 months ago. ( permalink )
František Horáček says:
Elkoran dankon Reza!
Cxiu tia deziro estas konvena kaj agrabla.
Mi opinias, ke almenaú malgrandan guteron da felicxo bezonas cxiutage cxiu kreito...tial mi deziras gxin al cxiu cxirkaú mi...estime Francisko.
Posted 22 months ago. ( permalink )
František Horáček edited this comment 22 months ago.
Reza replies:
Tutprave
Posted 22 months ago. ( permalink )
Anjo says:
Dankon al vi Reza! Mi deziras la samon al vi!
Amike, Anjo
Posted 22 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Ni povus festi la novan jaron laux la kristana , la aziata, kaj la islama kalendaro ... Tri kauzoj por festeni ! Bonan jaron !
Posted 22 months ago. ( permalink )
Marilou edited this comment 22 months ago.
Reza replies:
Jes! festoj ĉiam bonvenas ol funebroj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Vi irananoj multe pli racie elektis la daton por la jarŝanĝo.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Vi pravas kaj mi ĝojas ke niaj prauloj estis tiom naturamikaj kiuj elektis komencon de la printempo kiel la komenco de la nova jaro
Posted 22 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Dankon kara amiko!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Koran dankon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Koran dankon, Kara Reza,
vere estas amike kortuŝaj viaj vortoj.

Mi ne povas desegni perkomputile la simbolon de la nova jaro en la prahungara skribo (ja ni ne forgesu, ke hungaroj portis la trian alfabeton en Eǔropon). Mi povas rakonti ĝin tamen: duoncirklo tranĉanta la supron de triangulo. Tio signifas per prahungaraj literoj skribitaj unu sur la alia (kiel monogramoj nuntempe) "kende (kündü)", t. s. ĉefpastro (ĉe prahungaroj estis apartigita la ĉefpotenco je du partoj), la alia ĉefpotenculo estis "djula" armeestro. Krome la simbolo klare montris, kiam ekestis la nova jaro. La duoncirklo simbolas la sunon, la triangulo la monton, kies supron ĝuste tiel devis tuŝi la suno tiutage, kiam komenciĝis la nova jaro, la 21-an de marto.

La ŝamana (sorĉista, pastra) tribo loĝis ĝuste en mia loĝloko Pomáz, unu el tiuj simboloj troviĝas ĉe ni, en la t. n. Ravino de Lunlumo. Kaj kiam laǔ Eǔropa influo de la kutimoj tiutempaj la potenco centriĝis en unu mano de la reĝo, venis la sagistoj de djula, kaj ili mortigis ĉiujn ŝamanojn en la religia centro. Tamen daǔris ĉ. 2 jarcentojn, dum oni tre energie luktis kontraǔ la prahungara religio, t. e. la ŝamanismo (adorado de la naturo, precipe de suno, luno kaj steloj). La religiaj ĉeffiguroj estas cetere identigeblaj kun tiuj de kristanismo: suno -- diopatro, luno -- diofilo, Sankta spirito -- steloj.
La nomo de Dio estis Eleve (Vivo) komence, poste tio ŝanĝiĝis -- jam en la kristanuisma epoko -- je Isten (Dio) --, kiu signifis Praulo. Kaj kun la nove transprenita religio la prareligio fariĝis pagana, kiu nocio deveneas el la latina paganus, kaj signifas, provinca, necentra. (Tial mi skribas en mia poemo Paŝtu min: mia religio estas provinca...)

La prahungara religio tamen vivis plu en katolikismo. La ĉefaj dieskaj figuroj ekzistis ankaǔ en virinaj formoj. La du diinoj estis Bodogasszony (malfacile tradukebla, eble: Feliĉa Sinjorino, ŝi estas bona, ŝi disdonas feliĉon kaj amon), la alia estis Szépasszony (Bela Sinjorino, de kiu venis nur pereo, malbono precipe pere de seksaj allogo kaj amo).
Poste oni adekvatigis Boldogasszony (ĉu kompreneblas por vi assonj--aksin?) kun Sankta Maria, patrino de Jesuo. Bela Sinjorino malaperis, ŝi restis nur en kelkaj hungaraj fabeloj, kiel Junulo dincigita ĝis morto, ktp kaj en la nomo Valo de Bela Sinjorino en urbo Eger (tutlande fama diboĉejo-vindrinkejo -- oni povas eble sinmortige diboĉi ).

Mi tradukis la arĥaikan, praan hungaran himnon en Esperanton, eble ĝuste ĝi estos la hodiaǔa donaco al vi: Sankta Vivopatrin, ĉiam nin savanta... (Ĝi fariĝis fine romkatolika preĝeja kanto, kaj evidente la eklezio aldonis kelkajn strofojn -- sed tio estas rimarkebla.)

Kara Reza, tiel vivas plu la kulturoj unu apud la alia kaj unu en la alia. Kaj tion -- ankaǔ ni, esperantistoj -- devas iel laǔ niaj povoj kaj laǔ niaj konoj malkovri.

Plurfoje ludis rolon tiu himno en la historio de Hungario. Post la 1,5-jara liberbatalo kontraǔ la Habsburgoj (eĉ kune kun aǔstroj kaj germanoj) en 1848-1849, la imperiestra kortego ordonis fari popolnombradon. Laǔ la kriterioj ne estas hungaroj, kiuj havas hungare ne komprebelan nomon, ne estas hungaroj tiuj, kies nomo mencias alian popolon (ekz.: Horváth -- kroato, Németh -- germano, Orosz -- ruso, Oláh -- rumano, Rácz -- serba, Tóth -- Slovaka, ktp.), ja la nomo mem diras, ke ili ne estas hungaroj.

La batalo -- al kiu Habsburgoj invitis la rusojn, kaj kontraǔ tiu superforto jam ne sufiĉis nia hungara-pola-slovaka armeo -- finiĝis per terura venĝo. Mór Jókai, unu el niaj plej grandaj verkistoj, skribas en sia verko Memorvicoj el 1848: Ni iris tra tri vilaĝoj -- kie dise kuŝis ne entombigitaj mortintoj: infanoj, virinoj, viroj --, ĝis fine ni trovis unusolan vivantan virinon: freneziĝintan maljunulinon kuregantan inter la kadavroj.

Nu, kaj post tiu ĉi batalo kaj popolekstermo la kortego volis scii, kiom da hungaroj restis.
La popolnombrado sukcesis tre bone. La centra gazeto en Vieno, evidente lojala al la potenco, mokadis: Imperiestra Ekscelenco, kiu revoluciis tamen, se apenaǔ estas hungaroj en Hungario?

Kaj la hungara, romkatolika ĉefepiskopo tiam, eble en 1850, organizis religian pilgrimon al Mariazell, aǔstria sankta loko apud la hungara landlimo. La potenco suspektis ion, la imperiestro Francisko Jozefo plurfoje demandis Kempelen, sian ministron pri internaj aferoj, li diris, ke ĉio estas en bona ordo, kelkdek pilgrimantoj iros al Marizell, nu, tio ne estas iu grava afero.

Sed kolektiĝis iom pli da hungaroj, ĉ. 300.000, kaj ili ekiris rekte en Vienon, sub preĝejaj flagoj, kantante preĝejajn kantojn hungare, precipe ofte: Sankta Vivopatrin... Ili ne havis difinitan celpunkton en Vieno, sekve ili marŝis sisteme tra ĉiuj stratoj de Vieno, poste ili iris al Graz, kaj senarmile tramarŝinte tutan Aǔstrion tien-reen, finfine ili alvenis en Mariazell, post tri monatoj.

Verŝajne ili frakasis la rezultojn de la popolnombrado.

Nu sed en tiu ĉi jaro mi ne rakontas plu. Mi volas sugesti, ke espero ekzistas ĉiutempe.
Feliĉan, bonan novan jaron kaj estonton!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kara Imre
Dankon pro via priskribo kaj klarigoj.
Mi multon lernis pri via landokaj vere profitis
Posted 22 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Kara, dankon pro bondeziroj. Duoblon al vi kaj al viaj karaj proksimuloj! Brakumojn.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Erick Takahashi says:
koredankon, nova amiko...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Béatrice says:
Dankon, Reza
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...