Reza Published on November 26, 07
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Cenzurado kiun ni travivas
Posted on December 7, 07
11 comments (latest 9 months ago)
Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!
Posted on December 2nd, 07
34 comments (latest 9 months ago)
Demokratio
Posted on December 1st, 07
2 comments (latest 10 months ago)
Eta diferenco
Posted on November 27, 07
11 comments (latest 10 months ago)
Koŝmaro ... 1
9 comments (latest 9 months ago)
Koŝmaro
Posted on November 25, 07
6 comments (latest 10 months ago)
utila skribprogramo en Esperanto
Posted on November 20, 07
8 comments (latest 10 months ago)
O kiel opio
Posted on November 19, 07
4 comments (latest 10 months ago)
io ne bone funkcias
Posted on November 17, 07
8 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 537 visits

Koŝmaro ... 1

Monday November 26, 2007 at 11:44AM

Vi loĝas en la ĉefurbo. Via avo mortas en via gepatra vilaĝo kaj vi kune kun via familio iras tien por la forpascerenomio.
Post la fino de la ceremonio vi intencas reveni al via loĝurbo. Via kuzo intencas helpi vin kaj veturigas vin per sia aŭto al la busterminalo. Dum la vojo ĉe vojkruco ŝoforo de alia aŭto kontraŭregule baras la vojon. Via kuzo furioziĝas kaj protestas lin. La ŝoforo diras insulton kaj via kuzo plifurioziĝas, vi intencas mildigi la aferon, sed dume la ŝoforo elaŭtiĝas kaj insultante kuras al via kuzo. la kuzo ankaŭ elaŭtiĝas kaj ili ambaŭ batas unu la alian. Vi ankaŭ eliĝas por pacigi ilin, do vi staras inter ili sed ili tiom nervozaj estas ke neniel intencas ĉesi. La aliaj vojpasantoj ankaŭ kolektiĝas por spekti la bataladon dume via kuzo batas la nazon de la ŝoforo kaj tuj sango elverŝiĝas. Vi fonas al la polico. Post minutoj polico venas kaj dume via kuzo eskapas ĉar timas malliberiĝi!
Vi iras al la policejo kaj la ŝoforo diras ke ĝuste vi batis lin! vi rifuzas sed li insistas ke ĝuste vi intencis mortigi lin per tranĉilego! Vi miras kaj protestas kial li tiom mensogas sed li diras ke li havas atestantojn kiuj atestas ke vi intencis mortigi lin per tranĉilo!! ju pli vi klarigas ke vi neniel intervenis la bataladon kaj ke vi nur klopodis ĉesigi la kverelon des pli la ulo arde akuzas vin ke vi forte batis lin kaj per tranĉilo intencis mortigi lin kaj ke oni povas atesti pri tio!
Malgraŭ tio ke li ne estas vundita kaj nur pro frapo al lia nazo iomete elverŝiĝis sango, li ŝajnigas sin plendolora kaj ke li bezonas urĝan kuracadon. Do la polico diras al vi ke vi devas esti arestita kaj resti en la policejo ĉar vi havas plendanton kiu nur estas survoje al hospitalo!
Estas vespero de vendredo(feria tago en irano) do ĉefuloj de la policejo ne estas kaj vi devas tranokti en la malliberejo de la policejo ĉar ne funkcias juĝejo kaj ĝis sabato (komenco de la semajna labortago en irano) vi "devas toleri" la situacion. Ĉio aspektas kiel koŝmaro sed bedaŭrinde en fakto. Dume viaj parencoj informiĝas pri la afero kaj venadas al la policejo (en malgranda urbo ĉiuj konas unu la alian!)por iel maniere solvi la problemon sed vane ĉar neniu respondeculo estas tie do vi vole ne vole "devas toleri" ĝis sabato, tiam kiam venos la respondeculoj!
...
Finfine sabato!
Frumatene oni eligas vin el la malliberejo kaj antaŭ ol sendi vin kaj vian dosieron al la juĝejo, via onklo "sukcesas" "kontentigi" la plendanton kaj aĉeti la policanojn pagante sufiĉan monon kaj vi "liberiĝas"!
Dume vi pensas kiom facile oni povas droniĝi en ne imageblaj danĝeraj situacioj kaj kiom facile oni povas krei al vi problemojn malgraŭ via penado eviti ilin kaj pli ĉagrenige kiom da homoj ekzistas kiuj pretus atesti ke vi intencis mortigi iun!
...
Antaŭ jaro mi jam trapasis tiun koŝmaron sendorme!

9 Comments / add your comment?

Ĝenoveva .... says:
Ĉu vere rakonto ? aŭ fabelo ?
Terure...
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Reza replies:
Pure vera
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
Lars Sözüer pro says:
Ĉu vere estis tiaj atestantoj, aŭ nur la ulo fiasertis tion?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
La atestantoj jam estis vicigitaj kaj pretaj "sincere" ĵuri kaj atesti
Posted 10 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Kompatinda Reza!

Foje, helpante oni ricevas malbonajxon!
Vi pravas!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
La katastrofo estas tio ke poste mi malkovris ke tiaj aferoj estas tute "normala" kaj ofte oni agas tiel ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro says:
Ke falsaj atestantoj pretas mensogi kontraŭ vi estas tre malbona afero.
Mi iam travivis ion similan en Turkujo, kiam mi devis pasigi 22 horojn en malliberejo ĉar mi akcidente eniris armean terenon kaj fotis tie. Sed ĉiuj estis al mi tute afablaj, kaj neniu mensogis kontraŭ mi. (Nu, krom la prokuroro - li konstatis ke mia fotilo estas rusa kaj ke li ne konas la urbon en mia pasporto, do mi certe estus orientgermana spiono.) Ankaŭ ne necesis subaĉeti iun, feliĉe. Do mi ne volas klasigi tiun sperton kiel koŝmaron.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Ĝenoveva .... says:
Sed ankaŭ en Francio,oni povas resti unu nokto en policejo kvankam senkulpecon, eĉ travivi kelkajn jarojn en malliberejo sen kulpeco (tribunala eraro) !!!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Jan Popelka pro says:
Dankon pro la rakonto. Mi jam komprenas vian uzadon de la vorto "koŝmaro" en antaŭa blogaĵo.
Mi pensas ke subaĉeteblaj aŭ eĉ subaĉetendaj responsuloj ekzistas jen kaj jen en ĉiu lando (jes, certe gravas la multeco), menciitaj misatestantoj surprizas min, ĉu tio oftas?
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.