Reza Published on January 17th, 2011
by Reza

Reza's blog

Browse posts
nun, sur la stratoj de Kairo ...
Posted on February 3rd, 2011
2 comments (latest 15 months ago)
politika tertremo en mezoriento
Posted on January 28th, 2011
21 comments (latest 15 months ago)
multfoje mi estis mortinta ...
Posted on January 19th, 2011
7 comments (latest 15 months ago)
14 leonoj "ekzekutitaj" en Tehrana zooparko ...
Posted on January 19th, 2011
1 comment (latest 16 months ago)
en irano ĉiun 8-an horon unu homo ekzekutita
18 comments (latest 15 months ago)
timo kaj espero / بیم و امید
Posted on January 11st, 2011
4 comments (latest 16 months ago)
Kara amik(in)o! feliĉan novan jaron!
Posted on January 1st, 2011
22 comments (latest 16 months ago)
rakontu al mi ...
Posted on December 29th, 2010
1 comment (latest 16 months ago)
ĉi tie ekzistis birdo ...
Posted on December 28th, 2010
10 comments (latest 16 months ago)

Keyword tags

irano
ایران
Tunizio
ekzekuto
homaj rajtoj
تونس
Paulo Coelho
پائولو
کوئلیو
اعدام

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 1 366 times

en irano ĉiun 8-an horon unu homo ekzekutita

Monday January 17th, 2011 at 01:35PM
1. dum la nova jaro (2011) preskaŭ ĉiun 8-an horon unu homo estis ekzekutita en irano*


2. Paulo Coelho - Brazila aŭtoro - ne plu havas ŝancon aperigi tradukon de sia verkaro perslingve en irano kaj pro tio li disponigas senpage tradukojn de siaj verkoj en la persa surrete


3. la okazintaĵoj en Tunizio estas ĝojigaj kaj maltrankviligaj. estas ĝojiga ĉar diktatoro falis, estas maltrankviliga ĉar la afero ne estas klare finita. mi timas aperu alispeca diktatoreca reĝimo, aŭ kontraŭ demokratia ... mi dubas ke en Tunizio la civilizacia komunumo estas tiom forta gvidi la aferojn al bona direkto.

(Bv legi ankaŭ la noton de Beĉjo pri la afero)
translate into English

18 Comments / add your comment?

lusia
lusia says:
Dankon pro informoj , kiuj malĝojigas...sed oni devas esperi.
16 months ago
Reza
Reza replies:
jes, esti pendita inter timo kaj espero ...
16 months ago
Henri Masson
Henri Masson replies:
Jes, mi mem dissendis dulingvan komunikon pri tio. Estas espero, sed tre malgranda.

Mi konsentas kun Beĉjo. Tamen mi preferus ke anstataŭ "la okcidentanoj" li skribu "la okcidentaj gvidantoj". Estus same malĝuste kaj maljuste se okcidentaj civitanoj kulpigus la tutan iranan popolon pri la konduto kaj faroj de la iranaj gvidantoj. Ni estas ĉiuj perfidataj de niaj gvidantoj, preskaŭ senescepte en ĉiuj landoj.

Jes, naŭza estas la sinteno de niaj gvidantoj. Same flanke de Sarkozy kiel de liaj antaŭuloj. Estis same kiam niaj gvidantoj subtenis Saddam Hussein. Prezidento Chirac eĉ foje diris "Mia amiko Saddam" !

Kiam Ben Ali serĉis landon por fuĝi antaŭ la kolero de la tunizia popolo, nur tiam Sarkozy subite komprenis ke tiu homo povus esti ĝenega kaj rifuzis ke lia aviadilo surteriĝu en Francio !

Povas esti ke vi ne estis informita ke lia ministrino pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Michèle Alliot-Marie (miŝel aljomari), proponis meti sekurecajn fortojn je dispono de Ben Ali. Ŝi argumentis ke "la kompetenteco de niaj sekurecaj fortoj, tutmonde agnoskata, ebligus aranĝi sekurecajn situaciojn el tiu tipo" (video : http://www.dailymotion.com/video/xgjhwa_tunisie-alliot-marie-propose-son-aide-a-ben-ali_news ). Estas klare ke ŝi ne proponis subtenon al la subpremata popolo sed al la subpremanta reĝimo. Tio estas skandala kaj hontiga afero. En Francio estas nun multaj protestoj kontraŭ ŝia sinteno kaj ĝenerale kontraŭ la registaro. Mi mem reagis ĉe franca retejo ĉi matene por kritiki tiun sinistran klikon.

Iam la libia diktatoro Ĥadafi povis tendumi en proksimeco de la Elizea palaco, la prezidentejo, kie jam Sarkozy instaliĝis kiel nova prezidento.
16 months ago
Reza
Reza replies:
1. Fakte ĉe ni tiam kiam oni alparolas "okcidentanoj", tiu rekte celas la registaron kaj ne la popolon. Jes mi komprenas vian ĝustan atentigon kaj eble influo de tiu loka lingva- kutimo estas ke Beĉjo uzis la esprimon :)
2. dankon pro la informo
16 months ago
Henri Masson
Henri Masson replies:
Jes, ŝajnas al mi ke tiu problemo de ĝeneraligo ekzistas ĉie, ne nur inter nacioj, sed ankaŭ inter la religioj, eĉ la profesioj, ktp. Plejofte kulpas ĉefe la gvidantoj kaj aŭtoritatoj. Tamen nun, pli pozitive, sendube, kvankam ne tute vere, oni pli kaj pli aŭdas aŭ legas pri "la tunizianoj" sekve de ilia bela releviĝo ;-)

Pri la helpopropono de la franca ministrino al la reĝimo de Ben Ali, ŝi provis ĉi vespere pravigi siajn dirojn, kredigi ke oni malbone komprenis ŝin. Sed en komento al artikolo pri ŝi mi vidis ke iu leganto rememorigis ke, poste la terura diktaturo de Pinochet en Ĉilio, ekde 1983, la franca speciala polico "Renseignements généraux" transdonis al la ĉilia polico informojn pri ĉilianoj, kiuj petis azilon en Francio. Krome, de 1965 ĝis 1970, iamaj francaj specialistoj pri la kontraŭterorismo dum la milito en Alĝerio trejnis ĉiliajn policistojn ! Okazis multaj tiaj hontigaj aferoj pri kiuj la civitanoj ne estis informitaj.

Estas multe por fari pri edukado en ĉiuj landoj. Mi naskiĝis meze de la dua mondmilito kaj vivis mian junecon en tre katolika departemento. Mia generacio estis influita pro antaŭjuĝoj kaj rankoro rilate al germanoj. Ekzistis ankaŭ malestimo rilate al homoj, kiuj praktikis aliajn religiojn (kruelegaj estis militoj inter katolikoj kaj protestantoj kaj ankaŭ kontraŭ muzulmanoj) kaj al homoj vivantaj en kolonioj.

Mi kredas ke la interna ideo de Esperanto devus esti instruata en ĉiuj landoj kun la lingvo por malebligi tion.
16 months ago
Reza
Reza replies:
pri la rolo de sekura franca polico rilate la revolucio 1979 en irano ankaŭ ekzistas pripensigaj aferoj ...
16 months ago
Henri Masson
Henri Masson replies:
Tio ne mirigas min kvankam mi ne konas precizajn faktojn. Sed estas jam certe ke Ĥomejni estis bone akceptita en Francio same kiel la filo Duvalier, la diktatoro de Haitio, kiu ĵus reiris tien post 25-jara komforta kaj kvieta vivo en suda Francio..
16 months ago
Hanna Libera
Hanna Libera says:
Tio estas terrura
16 months ago
Ella Strug
Ella Strug says:
Ajatolo Khomeini ankau iam rajtis "azili" en Francio. kion mi diru?
16 months ago
Reza
Reza replies:
antaŭ 10 jaroj iu ĵurnalo nur "gestetis" pri la afero kaj dum horoj la tuta teamo estis en la prizono! gardu vin :)
16 months ago
Reza edited this comment 16 months ago.
Margarita Savova
Margarita Savova says:
Terura
16 months ago
Ella Strug
Ella Strug says:
espereble ili ne venas ĝis ĉi ie ;-) por min aresti. Vi ĉiukaze riskas pli diskutante kun ni.
16 months ago
Bojana
Bojanapro says:
Ne bedaŭru pro Paŭlo Kueljo. Lia literaturo estas satanisma forĵetaĵo. Vere, ĉar mi longjare esploris pri satanismo. Sufiĉe da pruvoj mi posedas por aserti tion.
16 months ago
Reza
Reza replies:
lia verko "la Ĥemiisto" plaĉis al mi, la aliaj ne.
ekzistas multaj literaturaĵoj kiuj ne plaĉas al mi sed aliaj ŝatas ilin. Mi ne kapablas juĝi pri satano kaj dio (mi preferas ili ambaŭ inter si mem solvu siajn problemojn kaj ne intermiksu min al siaj problemoj!) nur mi scias ke ne malbonas subite oni malpermesi (re)aperigon de ies aŭtoro kies libroj multfoje eldoniĝis en irani kaj nur pro tio ke lia speciala tradukisto nun firme kaj insiste staras en la verda fronto, oni malpermesas ...
16 months ago
Stefan Heinrich
Stefan Heinrich says:
Mi esperas,ke tio nur estas malbona komenco de jaro. Sed nur unu estus unu tro multe.
16 months ago
Reza
Reza replies:
laŭ irana proverbo: Bonan jaron oni konsideras de ĝia komenco!
16 months ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
Jes, bonan tagon jam antaŭvideblas frumatene....sed mi timas ekspluatado de terursituacion fare de islama ekstremismo...
15 months ago
Helena Tylipska
Helena Tylipska says:
84 personoj ek de komenco de jaro...Mi esperas ke oni ne devos dekduobligi
Pacon al vi kaj via frataro.
15 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...