Mi ĝojas ke Liu Xiaobo ricevis Nobel premion pri la paco. La ĉina registaro koleras kaj malkontentas pri tiu honoro - kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj, kiel irana registaro dum estis premiita Ŝirin Ebadi- sed tio tute ne gravas. Nia mondo bezonas homojn kiel Liu Xiaobo. Saluton al Liu Xiaobo!
rilate la afero jam notis:
Feliĉe, tiaj kuraĝuloj ekzistas en ĉiuj landoj, bedaŭrinde tro malmulte. Ili montras la ĝustan vojon. Iam oni rehonorigos ilin en iliaj respektivaj landoj.
Dum la lasta vizito de Hu Jintao en Francio, okazis incidentoj : la polico malhelpis manifestaciantojn proksimiĝi al Hu Jintao por protesti kontraŭ la sorto de Liu Xiaobao. Banderoloj montris la nomon de la ĉina Nobelpremiito. La ĉinaj amasinformiloj certe ne raportis pri tio tio, kaj sekve la ĉina popolo certe nenion scias same pri Liu Xiaobao (aŭ se jes, nur ke li malbone kondutas...), kiel pri tiuj okazaĵoj.
Ni persisteme laboru por proksimiĝo de la popoloj, sed ni estu ankaŭ atentemaj pri la manipuladoj kiuj ekzistas ankaŭ flanke de la registaroj de la plej influaj landoj de la mondo, i.a. Usono, kies konduto certe ne estas senriproĉa.
Sign-in to write a comment.