Spektante jenajn fotojn de la tragedio en Pakistano, mi rememoris la faman poemon de karmemora NIMA kiun antaŭ jaroj mia kara amiko Hamze elpersigis.

Ho Homoj!

Ho, vi homoj kiuj sidas ĉe la marbordo, feliĉa kaj ridanta,
iu mortas en la akvo,
iu estas konstante luktanta
sur ĉi tiu kolera, pika, malhela maro kiun vi konas.
Kiam vi estas ebria
pripensante superforti malamikon,
kiam vi pensas vane
ke vi helpas malfortan personon
por krei plian forton,
kiam vi fermas zonon ĉirkaŭ via talio, kiam ...,
kiam mi atentigu vin?
ke iu en la akvo predas la vivon vane?
Ho, vi homoj, kiuj estas sidantaj agrable ĉe la marbordo,
panoj sur viaj tablotukoj, vestoj sur viaj korpoj,
iu estas vokanta vin de la akvo.
Li batas la grandan ondon per sia laca mano,
lia buŝo malferme avidas spiron, okuloj plenas larĝe kun
timego,
li vidis viajn ombrojn de malproksime,
englutis akvon en malluma profunda bluo,
kaj ĉiu-momente lia senpacienco kreskas.
Li eligas de la maro
foje la piedon, foje la kapon...
Ho,vi homoj ,
li ankoraŭ de malproksime rigardas tiun-ĉi maljunan mondon,
li kriegas kaj esperas helpon.
Ho homoj, kiuj estas trankvile rigardanta de la marbordo,
la ondo frapegadas al la silenta marbordo,
disvastiĝas simile al ebriulo falinte sur sia lito senscia,
retiriĝas kun muĝado, kaj ĉi tiu voko venas de malproksime
denove:
Ho homoj ...
Kaj la sono de la vento pli kortuŝa ĉiu-momente,
kaj lia voĉo pli malforta en la sono de la vento;
de l’ maroj apud kaj for
denove ĉi tiu voko estas aŭdebla:
Ho homoj tie ...

De irana fama poeto (patro de la nova persa poemformo):
Nima Juŝiĝ (Nima Yooshij) +


Tradukis: Hamze Ŝafii

نیما یوشیج

آی آدم ها

آی آدم ها که بر ساحل نشسته شاد و خندانید
یک نفر در آب دارد می سپارد جان
یک نفر دارد که دست و پای دائم می زند

روی این دریای تند و تیره و سنگین که می دانید
آن زمان که مست هستید از خیال دست یابیدن به دشمن
آن زمان که پیش خود بیهوده پندارید
که گرفتستید دست ناتوانی را
تا توانایی بهتر را پدید آرید
آن زمان که تنگ می بندید
بر کمرهاتان کمربند

در چه هنگامی بگویم من
یک نفر در آب دارد می کند بیهوده جان قربان
آی آدمها که بر ساحل بساط دلگشا دارید
نان به سفره جامه تان بر تن
یک نفر در آب می خواند شما را
موج سنگین را به دست خسته می کوبد
باز می دارد دهان با چشم از وحشت دریده
سایه هاتان را ز راه دور دیده
آب را بلعیده در گود کبود و هر زمان بی تابیش افزون
می کند زین آبها بیرون گاه سر گه پا
آی آدم ها که روی ساحل آرام ، در کار تماشائید !
موج می کوبد به روی ساحل خاموش
پخش می گردد چنان مستی به جای افتاده ، بس مدهوش
می رود نعره زنان. وین بانگ باز از دور می آید :
” آی آدم ها .. “

و صدای باد هر دم دلگزاتر
در صدای باد بانگ او رساتر
از میان آبهای دور یا نزدیک
باز در گوش این نداها
” آی آدم ها… “