Reza Published on October 17, 2007
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Ĉu ĉio estas enordo?
Posted on November 14, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Aludo
Posted on November 7, 2007
alispecaj vortoj
Posted on November 6, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
postsekvi voĉon de l vero
Posted on October 31, 2007
1 comment (latest 2 years ago)
Morto estas respondeca
Posted on October 30, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
SoMoSoj …
Posted on October 24, 2007
Kara lingvo
4 comments (latest 2 years ago)
Mi perdis ion
Posted on October 14, 2007
3 comments (latest 2 years ago)
Aŭtunas
Posted on October 8, 2007
1 comment (latest 2 years ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 398 times

Kara lingvo

Wednesday October 17, 2007 at 08:52AM
Mian filineton -Anjo- mi klopodis adaptigi al Esperanto sed mi evitis/as devigi ŝin paroli Esperante. Mi inventis manierojn malrekte paroligi ŝin, do fojfoje konscie mi uzas Esperantajn esprimojn, vortojn kaj frazojn. Ekde tiam kiam ŝi jam komencis ekparli, ŝi kapablas kompreni ke oni alparolas ŝin en diversaj lingvoj. La persa: kiel la ĉefa, la azerbajĝana kaj  Esperanto kiel dugradaj lingvoj en nia hejmo estas parolataj.
Nun Anjo estas 31 monata, ŝi jam komprenas ke oni alparolas ŝin en diversaj lingvoj kaj ŝi kapablas reagi en ĉiuj alparolitaj lingvoj sed estas io interesa afero: Anjo jam komprenis ke Esperanto estas io "miraklaĵo". Se mi protestos ŝin pri iu afero kaj ŝajnigos min kolera, ŝi tuj alparolas min en Espernto! kaj ŝi scias ke tiam plimildiĝos la etoso!!
Nia "kara lingvo" en la hejmo estas Esperanto kaj ŝi jam lernis ke por kontentigi nin parolo en Esperanto estos efika kaj fakte ŝi tiun bone plenumas!

4 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
500 metrojn for de mia hejmo loĝis viro kiu estis filo de unu nederlanda esperantisto (www.esperanto.net/literaturo/autor/stuit.html), kaj franca filino de terkutivisto. ĉar ili ne estis samlingvanoj sed ambaŭ esperantistoj ili inter si paroladis Esperanten. Tiel la infanoj ĉiuj lernis nature Esperanton!
(Ĉisomere li mortis en malmulta tempo)

Parenteze: ĉu vi konas kiu estis la unua okazo de "denaskismo"? mi trovas tion nenie. La unua okazo pri kui mi legis estis en gazeto hungara de 1935, kiu rakontis ke antaŭ nelonge (do la filimo naskiĝis eble en 1933 aŭ 34) hungara esperantisto edziĝis kun sia bulgara korespondatinon, kaj ke ilia filineto "estas eble la ununura infano kui balbutas tute en Esperanto" diras la gazeto.

Azerbajĝana? ĉu vi aŭ via edzino do estas el Azerbajĝano? mi havas unu korespondanton en Irano kaj li estas en Azerbajĝano. Arzerbajĝana estas simila al la turka, ĉu ?
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
1. Fakte mi ne scias kiu(j) estis la unua(j) denaskulo(j) tamen mikonas kelkajn denaskulojn ...
2. Mi intence evitas devigi mian filinon paroli en Esperanto sed ankaŭ paroli ĝin!
3. Mi estas Azerbajĝanano kaj mia edzino estas perso.
4. Vi pravas Azerbajĝana estas tre proksima al la turka kaj malsimileco estas tre malgranda kaj eĉ ne tiom grava!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Saluton, kara Reza.

Ĉu ankaŭ via edzino estas esperantoparolanto?
Ĉu vi, en via ĉiutaga enfamilia vivo, parolas inter vi la persan, la azerbajĝanan aŭ Esperanton?

Scivoleme salutas vin,
Anĉjo.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Reza replies:
Mia edzino estas esperantistino kaj nia ĉiu taga lingvo estas la persa sed fojfoje ni uzas ankaŭ E-on. la Azeran lingvon kiel la tri kaj nur kun mia filino mi parolas ofte kantetojn ...
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...