pasintjare dum tago kiel la hodiaŭa, konsiderante ajnan okazintaĵon proteste al la fraŭdo balotada mi iris al "silenta demonstracio". miliono da civitanoj partoprenis kaj silente esprimis siajn fortajn malkontentojn kontraŭ la regantoj ... la reago estis, minaco, pafado, kuglo, gaso, fajro ... gejunuloj murditaj, multaj homoj vunditaj kaj kelkmiloj forkaptitaj, torturitaj, prizonigitaj ... pasis unu jaro sed ankoraŭ la popolo ne ricevis indan respondon al sia demando: KIE ESTAS NIA VOĈO?

PS: mi ne voĉdonis (kaj jam mi klarigis la kialon +) sed mi subtenis la verdan movadon ...