Dum Irana registaro sinprezentas kiel: " reguligi la eksteran politikon de la lando laŭ la islamaj normoj, devontigi sin frate antaŭ ĉiuj muzulmanoj kaj subteni malavare la mondajn malfortigitulojn" (laŭ la konstitucio de islama respubliko de irano) kaj se en iu "okcidenta mondo" iu al la ĉevalo de islamano dirus "ĉevalaĉo" la irana registaro tuj reagos al tiu "krimo" kontraŭ islamanoj, la ĉina registaro dum pasintaj tagoj buĉadis pli ol 150 homojn kiuj estis islamanoj sed se ŝtonoj protestis kontraŭ ĉina registaro ankaŭ irana registaro faris samon!
Beĉjo ankaŭ bone tuŝis la aferon.
Send a message
Search for members
Reza says:
Martin Strid #ЄЭ# says:
La grava demando estas jena: Kiel organizi landon - aŭ mondon - por ke tia hipokriteco ne havu avantaĝojn? Honoro estas bela ideo, sed belan ideon ŝtelas ĉiam la potenculoj, kaj oni devas elpensi kiel eviti ke krimuloj kaj mensoguloj fariĝu potenculoj.
Problemo de abrahamidaj religioj - certe ankaŭ kelkaj aliaj - estas ke ili kredigas al homoj, ke oni ne fidu siajn proprajn prijuĝkapablon aŭ racion, sed blinde kredu je iu primitiva sankta skribo kaj aŭskultu al cerbolavitaj pastroj kiuj havas nek sciencan nek demokratian edukon.
Se mi regus, mi farus leĝon ke neniu rajtu apartenigi al religio infanon ankoraŭ ne dekokjaran. Oni ja ne nomas als komunistoj aŭ faŝistoj la infanetojn de komunistoj aŭ faŝistoj. Ili devas mem decidi kiam ili estas maturaj por tio.