Reza Published on June 25, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
10 procenta narkotistaro
Posted on June 28, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Aktualaj novaĵoj el Irano: La lastaj esperoj
Posted on June 28, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
mensogo
Posted on June 27, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
Kial Britujo subite gajnis la rangon de la plej granda satano en Irano?
Posted on June 25, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Aktualaj novaĵoj el Irano: daŭras la krizoj
10 comments (latest 5 months ago)
Post 2 taga neebleco eniri la reton hodiaŭ al mi eblas skribi
Posted on June 25, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
Ŝia nomo estis NEDA ...
Posted on June 22, 2009
42 comments (latest 4 months ago)
komuna batalo
Posted on June 21, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
Puĉo en Irano
Posted on June 21, 2009
12 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 500 times

Aktualaj novaĵoj el Irano: daŭras la krizoj

Thursday June 25, 2009 at 06:10AM

1- Hieraŭ je la 16a la protestantoj al la hontinda balotado manifestaciis ĉe la parlamento. La polico kaj la kaŝa polico forte batadis la homojn.

2- 70 universitaj profesoroj hieraŭ post vizito al Mir Hosejn Musavi estis arestitaj. Ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto.

3- Ŝirin Ebadi - la premiito pri la paco de Nobelo- tre bone antaŭ hieraŭ ĉe la Eŭropa Konsilio pridiris la situacion de la aferoj en Irano kaj petis de la demokrata mondo ne bojkoti iranan registaron ekonomie sed politike. La registaro pro ŝiaj sugestoj estas frenezitaj kaj en la registaraj programoj multe parolas kontraŭ ŝi.

4- Dum noktoj daŭre la tegmentoj fariĝas tribunalo kontraŭ la puĉistoj kaj fraŭdantoj. Je la 22a horo ĉiunokte oni devizas "Allaho Akbar" kaj morto al diktatoro.

5- Estas raportoj ke la polico arestas la vunditojn en la hospitaloj kaj tiel pli torturas ilin.

6- Pri la nombro de la jam mortigitaj oni ne scias la veron. La polico kaŝas la informojn, ofte la kadavrojn la registaro mem entombigas kaj poste informas la koncernan familion pri tio kaj devigas ilin fari nenian intervjuon kun ajna amaskomunikilo.

7- 36 ĵurnalistoj estas arestitaj. Nun irano estas la plej granda prizono de la ĵurnalistoj tra la mondo. Gratulon! ni gajnis iun (fi)konkurencon ...

8- La (stud)jarfinaj ekzamenoj de la pli multo de universitatoj estas nuligitaj.

10 Comments / add your comment?

Xenia Rokocoko says:
Ĉu vi ne timas libere esprimi vian opinion tra la reto? Ĉu oni ne kontrolas tion en Irano?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Reza says:
Laŭ ĉiuj tutmondaj rekonitaj normoj kaj principoj mi esprimas min, do kial timi? ĝuste tiu devas timi kiu krimas kaj malbonfaras. Tiu kiu silentas glatigas la vojon de krimuloj por pluaj krimoj kaj malbonfaroj ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Laŭ la "aktuala blogo" de Guardian, la direktoro de la Novjork-bazita homrajta grupo Human Rights Watch diras:

Por pli bone kompreni kiel traktas la irana reĝimo siajn kontraŭantojn, mi rekomendas nian raporton Like the Dead in their Coffins: Torture, Detention, and the Crushing of Dissent in Iran. Ne multe ŝanĝiĝis en Irano de tiam kiam ni verkis tiun raporton, kaj estas malmulte da dubo, ke la nunaj arestitoj alfrontas la samajn fifarojn, aparte longhoran solan malliberigadon, senkomunikigadon, batadojn kaj torturojn, kaj severan premadon false konfesi kaj impliki altrangajn reformajn gvidantojn en komploto okcidente apogita por renversi la registaron.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Amiko! dankon pro la mencio kaj ligilo ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski says:
Reza, dankon pro viaj raportoj kaj kuraĝon! Mi pensas pri teheranaj samideanoj ĉiam, kiam mi spektas televidĵurnalon; ĉu vi partoprenas en la protestoj?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Reza replies:
estas momentoj dum kiuj ne eblas silenti kaj sindeteni ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Ne estas komploto nur deziri justecon, liberecon kaj demokration per justa kaj kontrolita baloto... Vi estas tre kuraĝema, kara samideano Reza! Fartu bone... kaj atentu pri vi. Plej amikajn pensojn el Francio.
Posted 6 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Kuraĝon kaj antaŭzorgon!

Bedaŭrinde la rilatoj inter la landoj ĉefatentas al la ekonomiaj interesoj. La registaroj ne atentas pri la sorto de la irana popolo sed pri la bonaj ekonomiaj interrilatoj kun la irana reĝimo. Estas la kazo de la brazila registaro - hontiga afero miaparte.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
En "Monde Diplomatique" ĵus aperis tre intersda artikolo pri la sociaj kaj ekonomiaj aspektoj de irana ena politiko, en Esperanto ĉi-tie:
http://eo.mondediplo.com/article1512.html
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
dankon pro la mencio
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...