Hieraŭ okazis balotado en Irano. Granda plimulto partoprenis en la balotado sed preskaŭ la plej multo de la partoprenintoj estis trompitaj.

Oni anoncas ke Ahmadineĵad gajnis la plimulton (ĝis nun pli ol 67 procenton) laŭ mi tio estas vera renverso kaj fraŭdo. Kiel mi antaŭe menciis la balotado estis teatraĵo. La sekreta polico kaj "la revolucia Armeo" forte intervenis la balotadon kaj kreis la rezulton laŭ la kordeziroj de Ajatollaho Ĥamenei - la gvidanto de la islama revolucio de irano - je la nomo de Ahmadineĵead.

La venontaj tagoj estos tre konfliktoplenaj. Diversaj partoj de la registaro interne bataladas inter si mem dum la ekstera mondo konsideras ke okazis en irano "balotado" kaj iu demokratie estis elektita!