Miaj geamikoj kontaktas min kaj deziras ekscii mian opinion pri la baldaŭa prezidentelekta balotado. Oni ofte miras kial mi ne intencas partopreni. Mi vicigas miajn kialojn sed verŝajne ili ne sufiĉas ...
Voĉdoni kaj ne voĉdoni estas rajto.
Respektante la opinion de tiuj kiuj volas voĉdoni, nun mi deziras uzi mian rajton ne voĉdoni ĉar: Mi ne trovas mian deziratan kandidaton inter la jam aprobitaj.
Send a message
Search for members
Tjeri says:
Mi konas homon al kiu oni tion diris. Tial mi favoras devigan sekretan balotadon.
Se neniu kandidato plaĉas al vi, uzu blankan balotilon, tiel vi ne voĉdonas.
Tjeri edited this comment 5 months ago.
Reza replies:
laŭ mi blankbalotile voĉdoni ne bonas kaj mi ne ŝatas tiel agi ...
Helena Tylipska says:
Reza replies:
V I Z I László* replies:
Se la plejparto de iu popolo fariĝos faŝisma (tio povas okazi, eĉ jam okazis) aŭ nur ne kontraŭfaŝisma, la faŝistoj venkos per balotado, demokratie. Malebligi tion oni povas neniel per demokratiaj rimedoj.
En Eŭropo multloke estas tia tendenco. La plejparto de miaj konatoj (inkluzive eĉ esperantistoj) se ne protektas, minimume toleras faŝismon. En retlisto de ducent-tricent listanoj 2-3 alparoloj protektis rekte mian kontraŭfaŝisman/kontraŭrasisman replikon.
V I Z I László* edited this comment 5 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
batali por propraj ideoj oni povas fari ĉiutage diversmaniere, (ne)balotado estas nur unu plia
Maria Zarębska says:
Agrablan dimanĉon al vi!
Reza replies:
se ekzistus partioj en mia lando jes mi ŝatus tielagi sed bedaŭrinde ne ekzistas iu partio ekster la registara kaj malgraŭ tio ke ŝajne ekzistas kelkaj partioj tamen en fakto ili ĉiuj prezentas vizaĝojn de unu sola sen alternativa sistemo kaj regantaro
Reza edited this comment 5 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
mi komprenas vin. Preskaŭ la samo ĵus okazis en Europo. Ankau mi ne trovis esperigan partion :(
Halina Sz.pro says:
Halina Sz. edited this comment 5 months ago.
Reza replies:
Christian says:
Ekde tiam mi esence ne plu interesas kiu regas nin, almenaŭ dum ke la reganotj ne estas de vere faŝista partio. Mi partoprenas en la balotoj por ke ni havu fortan opozicion en la parlamento kiu evitu la plej grandajn aĉaĵojn intencatajn de la registaro. Sed mi neniam plu kredigos al mi ke tiuj opoziciaj partoj ne konvertiĝos al la samaj koruptaj aĉuloj, kiuj aktuale regas la landon, se ili mem estos elektataj kiel registoj kaj ne plu estos opozicio.
Ni ne forgesu: Ili estas politikistoj. Mensogo, riĉigi sin kaj perfido estas faceto de ilia profesio. Sed kiu volas ŝanĝi malbonaĵojn en la lando tiu faru mem.
Reza replies:
Jakvopro says:
Kion volas la popolo? Kiel respondis Julio Cezar "pano kaj ludoj". Pri socialaj problemoj, pri "monda financa krizo" la balotantoj fajfis.
Ankaŭ flandraj naciistoj havis fortan subtenon. Dividu kaj regu. Neniu nova en la mondo do.
Tamen, kvankam devige en Belgio, mi kun plezuro iras al balotejo kaj klopodas elekti propran ĉenaron.
Reza replies:
Masakato replies:
Sed almenaŭ en televido aperis publika diskuto inter la kvar kandidatoj, ĉu ne? Mi vidis interrete. Ĉu la tri escepte de la nuna prezidento ne estas opozicioj? Ĉu la tri estas nur ŝajnaj opozicioj kaj efektive estas marionetoj de la reganta partio?
Miaokaze ankaŭ mi foje ne trovas voĉdonindan kandidaton, sed voĉdonas al malpli malbona
kandidato aŭ per blanka voĉdonilo, ĉar se mi rezignas voĉdoni, nenie esprimiĝas mia kritikemo. Almenaŭ administra komisiono de baloto publikigas, kiom da jesvoĉoj, kiom da malvalidaj voĉoj.
Ĉu en Irano ne funkcias "malvalidaj voĉoj"?
Reza replies:
2- la balotado ne okazas en vera demokratia kondiĉaro. duonmilta gardantaro kiu estas respondeca pri la okazigo de la balotado povas ŝanĝi ĉion kaj la ekzemplo estas Ahmadineĵan (la nun prezidento) kiu ne estis vere elektita sed "subtenita" de tiuj duonmilita gardantaro kaj oni supozas pli ol 5 milion da voĉoj "subite" fluis je lia flanko de "neniejo" kaj li iĝis la prezidento.
3- la organizantoj de la balotado ne estas fidindaj kaj neŭtralaj. Oni uzas blankajn voĉojn je la profito de sian dezirata kandidato do tute sensignifas blanka voĉdonado.
4- Vi mezuras la aferojn laŭ via landa kaj monda principo kiu en lando kiel irano similas al amara ŝerco.
...
Reza edited this comment 5 months ago.
Ivica Truto says:
Reza replies:
Francisko-Brazilo says:
Sed kara amiko s-ro Reza...blanka voĉdono nenion volas diri.
Voĉdonu laŭ via konscienco!
Reza replies:
Tomio Kŭo-No says:
Mi mem voĉdonis antaŭhieraŭ kaj ĝojas pri la rezulto de mia partio, samtempe kiel mi malĝojas pro la tuteŭropa rezulto kaj badaŭras ke ne pli da malaltranguloj voĉdonis.
Samtempe mi tute komprenas samideanon na Reza. Se oni vere malŝatas ĉiujn alternativojn ,kaj ne rajtas starigi propran, oni pli bone ne donu legitimecon al la (teatraĉa) sistemo. Tamen malgranda malaprobo, tiu laŭ mi ŝajnas keil konscia ago dum tago de fuŝa balotado!
Reza replies:
Roland Platteau says:
Reza replies:
A Giridhar RAO says:
En Barato, 57% estas inter la aĝoj 15-59; ĉ. 35% estas malpli ol 14-jara; kaj 7,5% pli ol 60-jara.
Reza replies:
manko de loĝloko, selaboreco, senjusteco kaj .... pli kaj pli kreskas en la lando kaj la teokratoj estas dronitaj en la problemaro do ili serĉas ion skapvojon kaj la plej facile atingebla estas ia senca "milito" ...
milito povas "kuraci" multajn politikajn aferojn ĉu ne?
Ario says:
Tamen en al lando kie ĉio (mon)eblas... ĉu oni kontrolu? Ĉu alilande similas?
Benno says:
Mi konas landojn, kie kelkaj homoj (ĝenerale plenkreskulaj civitanoj) havas la rajton voĉdoni, kaj la liberecon ne voĉdoni, kaj aliaj landoj kie la plenkreskulaj civitanoj estas devigataj voĉdoni (ekzemple Aŭstralio) kaj pagas monpunon se ili ne voĉdonas.
Se oni ne rajtas maluzi rajton, tiam la rajto ne plu estas rajto sed iĝas devigo. Libereco signifas havi multajn rajtojn (sen ĉiujn uzi), sed malmultajn devigojn.
Kiam mi ne trovas taŭgan kandidaton mi tamen voĉdonas, aŭ blanke (senutila, sed simbola protesto), aŭ skribante la nomon de ne-kandidato (mian propran nomon aŭ nomon de amiko, kiun mi opinias taŭga) por plialtigi la plimulton sen elekti oficialan kandidaton.
Sed mi ne scias kiel balotoj funkcias en Irano, kaj ĉu eblas voĉdoni por maloficialajn kandidatojn, verŝajne ne....:-(....
Amike,
Benno
V I Z I László* replies:
Sen tia leĝo - kiel ankaŭ en Francio preskaŭ okazis antaŭ 1-2 jaroj - faŝistoj pli facile povas venki. Aliflanke faŝistoj en kapitalisma demokratio ĉiam havas ŝancon venki, nur socialisma demokratio estis sekura kontraŭ tio. Tiam ankaŭ baloti estis devo.
Ankaŭ la anonimeco estas argumento por la deviga balotado. Ja - okaze de deviga partopreno kaj sekreta balotado - pri neniu oni ekhavas per tio ian polotikan informon. Se oni rajtas ne partopreni, oni jam ekzemple povas influi la balotadon per minaco, aŭ facile diveni politikan konvikiĝon, opoziciecon ktp.
Razeno says:
Ankaŭ en Nepalo, tuj post la fifama puĉo tiama reĝo anoncis baloton por ubestroj kaj vilaĝestroj. Tio li planis okazigi kiam homoj ne haivs rajton paroli demokratie pri la puĉo kaj la privataj radioj ne ne rajtis elsendi novaĵon kaj iris soldatoj en ĵurnalistaj oficejoj por cenzuri. Kion fari?
Ni simple diris ke ni ne voĉdonos. Tiel ni sukcesis doni nian voĉon kontraŭ la puĉo.
Kaj vidu, tiuj puĉinto nun tute ne ekzistas. Li loĝas en ĝangalo kaj eble dronas sin al importitaj boteloj de viskio.