Reza Published on May 27, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Fino de balotado en Irano
Posted on June 13, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Renverso en Irano
Posted on June 12, 2009
8 comments (latest 6 months ago)
La rajto ne voĉdoni
Posted on June 7, 2009
31 comments (latest 6 months ago)
...
Posted on June 1st, 2009
3 comments (latest 6 months ago)
Balotada rakonto
20 comments (latest 7 months ago)
demand
Posted on April 22, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
Ŝafista lupo!
Posted on April 14, 2009
8 comments (latest 8 months ago)
Saluton Novruzo!
Posted on March 20, 2009
16 comments (latest 9 months ago)
Observu la ruĝajn liniojn!
Posted on February 2nd, 2009
5 comments (latest 9 months ago)

Keyword tags

irano
politiko
demokratio
balotado
elekto

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 519 times

Balotada rakonto

Wednesday May 27, 2009 at 08:38AM

La rabistoj okupas vian hejmon. Kaptas vin kaj ĉiujn viajn familianojn. Blokas ĉiujn viajn posedaĵojn. Sklavigas vin kaj tiel kredigas al vi ke tiu estas via dia destino kaj ke ili je la dia flanko mision havas rilate vi.

La rabistoj por montri sian sincerecon diras al vi ke vi havas "rajto"n elekti kiu regu vin.

Ili inter si mem selektas kandidatojn kaj poste diras al vi: inter tiuj 4 kandidatoj vi mem "elektu" kiu estu la estro!

Jes vi rajtas nun elekti vian estontan "estron" ...

Tiel estas la rakonto de la balotado en Irano.

20 Comments / add your comment?

Viktoro says:
Mi ege bedaŭras pri tio, kara Reza.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Terura afero ! Mi multe pensas al vi kaj via familio. Ĝis kara Reza !
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza says:
la afero kiu pli ĉgrenas min estas tio ke la cetera mondo kredas ke en Irano oni "rajtas" elketi prezidenton kaj ke ia senca demokratio ekzistas en la lando. Tio estas la plej granda mensogo kiun mi povas imagi
Posted 7 months ago. ( permalink )
Said Rafat Nami says:
mipensas ke ni Irana popoloj promesas al rabistoj , tiel regu nin, ĉar ni ankoraŭ ne lernis defendi pro sia rajto. do bedarinde, ĉiam la aliaj(rabistoj) elektas niajn vojon de la vivo.post devigas nin, tiel alpaŝi pro laŭ ilia celoj ,
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza replies:
katastro estas tio ke ni jam kredas ilin kaj partoprenas en ilia ludo ...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Jes, Reza, tre malgxoja situacio, certe.
Por iomete mildigi vian malgxojon imagu jenon: du partioj disdividas inter si la politikan situacion de iu ajn lando. Ili estas la plej popularaj. Kiam okazas balotado inter si ili batalas busxe papere bilde ktp, cxar unu volas anstataui la alian sxtatpove. Ili proklamas tion, kiel vera demokratio. Kiam tio okazas la popolo gxojigas. La liberala politiko dauras. Precize la sama politiko. Cxu sxangxo? Ne!
Mi ankau malgxojas, kara Reza. Eble cxi tio ne mildigas vian malgxojojn. Pardonu min.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi komprenas vian version de la rakonto. La diferenco tamen estas ne komparebla malgraŭ simileco. Ĉi tie oni estas sklavoj de la registaro kaj ĉiuj devas obei laŭ la religiaj principoj kiujn prikomentas la religiestroj. Oni ŝovas siajn nazojn al ĉiuj anguloj de via propra privata vivo kaj vi sentas vin senvalora, sen kondiĉa, sen defenda, sen ...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Luizo says:
Jes, ja. Estas gravaj malsamecoj , kompreneble. La dioj tamen (chu la mona dio, chu la homa dio) shakludas la saman ludon kaj ili mem arbitracias la ludon. Tie kaj chi tie! Nu... ni estas en la sama barko... kaj ghi dronas. Rapidu!
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
La "demokratio" (fraŭlina nomo: kapitalismo) ĉie funkcias same. Ankaŭ ĉe ni. Mi povos voĉdoni por neniu. Honestan politikiston mi ne konas, sed se li ekzistus, certe li estus tuj venkita.

La sistemo mem estas absurda.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ihorro says:
Ĉiuj politikistoj estas moralaj pigmeoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# replies:
Nu, Ihorro, pri tio mi ne konsentas. "Ĉiuj" politikistoj estas aĉaj... "Ĉiuj" espoj estas stultaj idealistoj.... "Ĉiuj" virinoj estas kapricaj..... "Ĉiuj" viroj estas perfortemaj..... "Ĉiuj" religiuloj estas hipokritoj..... "Ĉiuj" riĉuloj estas rabistoj.....
Eble multaj, sed ne diru ĉiujn. Multaj brilaj esceptoj ekzistas.
Vi eĉ ne konas ĉiujn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Vi eraras! Ĉi tie ne temas pri speco de rasismo, sed pri tute logika konstato. La sistemo de kapitalisma demokratio funkcias tiel, ke politisto neeviteble devas esti fihomo, ĉar kiu ne estas tia, tiu simple ne povas esti politikisto.

Temas pri same logika kaj prava aserto, kiel aserti, ke ĉiu boks-ĉampiono ofte batas siajn kontraŭulojn, kaj ĉiuj filateloj (filatelistoj) ŝatas kolekti poŝtmarkojn.

La vero estas: Socia, politika, ekonomia, eksterrilata, potenca ktp. situacio de iu lando/ŝtato dependas de tiom multaj aferoj, ke oni nur kvazaŭ eksperimente povas provadi influi ilin per konkretaj decidoj. Do sincera politikisto devus diri: Mi fakte ne scias, kion mi devus fari, sed mi provados esti utila.

Tiu unusola sincera, honesta politikisto la sekvan tagon estus en la frenezulejo, ne en la parlamento. La politikistoj pro la sistemo devas esti nepre mensoguloj, ĉarlatanoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# replies:
Kara Laci,
Vi havas pruvadan problemon. Mi konas persone plurajn politikistojn kaj mi opinias ilin als normalaj kaj honestaj homoj. Eble foje iom naivaj, sed tia povas esti ankaŭ mi, kaj naivo ĉu ne estas malo de egoismo? Antaŭ du monatoj mi eksciis ke iama amiko kaj najbaro nun fariĝis ano de sveda nacia parlamento. Mi memoras kiam li fianĉiĝis, ni vizitis unuj la aliajn en niaj hejmoj. Mi konis ankaŭ lian fraton, kiu tragike mortis pro kormalsano antaŭ kelkaj jaroj. Mi povas foje samopinii kun ili kaj foje tute ne, sed ni ĉiam povas amike kaj pace interargumenti kaj diskuti.
Mi scias ankaŭ aliajn politikistojn, kiujn mi ne konas persone, pri kiuj mi opinias ke ili estas vere krimuloj kaj devus rigardi malliberejon ĉiam de interna flanko. Sed mi kredas ke tiaj ekzistas ankaŭ nepolitikistoj.

Kaj al Reza mi povas pravige konstati, ke mia difino pri diktaturo estas jena: Diktaturo estas lando kiun regas krimuloj. Punkto.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# edited this comment 7 months ago.
V I Z I László* replies:
Kara Martin!

Niaj personaj spertoj verŝajne diferencas, sed mi pensas, ke teorie tamen mi pravas, kaj vi konas escepton, kiu ne per si mem fontas el la sistemo mem. Estas vaste konata fakto, ke nord-eŭropaj landoj estas iom pli pacaj, ol la ceteraj.

Tamen, balotado donas neniom pli da ŝanco ekhavi honestajn politikistojn, eĉ ĝi selektadas negative.

Mi konsentas vian difinon, ĉar ĝi pruvas mian sperton: la bonvolo kaj honesteco de politikisto kaj ŝtato ne dependas de tio, en kia balotado (aŭ per puĉo, revolucio ktp.) estiĝis la potenco.

Kiu kredas pri la justeco de balotado, tiu kredas pri aŭgurado de ŝamanoj. Kiel mi povus prognozi, kiu politikisto decidos bone, se eĉ post la decido mi ne povas konstati, ĉu lia decido kulpas, aŭ aliaj faktoroj sendependaj de la suspektinda decido?

Ataki Irakon surbaze de mensogaj pretekstoj estis malhonesta ago sendube.

Sed kiu scias analizi ĝiajn malbonajn, aŭ eble tamen bonajn efikojn, inter tiuj milionoj da rilatoj? Laŭ mia opinio ne ekzistas homo en la mondo, kiu reale komprenas eĉ nur iom grandan parton el la tuta kompleksa afero. Precipe tiuspecaj tre limigitaj mensoj ne komprenas tion, kiel s-ro Bush.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Mi konsentas kun vi. La afero ne povas esti totala. Eble la pli multon oni povus nomumi tiel sed "ĉijn" mi forte dubas ...
Posted 7 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Mi iomete trankviliĝis – ne sole ĉe ni estas tiel…
Insultrata totalismo multiplikiĝis – ĉe Vi, Reza, religie, ĉe ni – politikpartie. Laŭvorte, la demokratio permesas partoprenon en balotado de senpartiaj kandidatoj. Ĉu iu scias tian kiu sukcesis ie?
Posted 7 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Inter la deputitoj troviĝas kelkaj, sed ili ne multe influas la politikon.

Senpartian (fakte tute senpartian) ĉefministron kaj prezidenton ni ankoraŭ ne havis. Prezidentoj ja oficiale ne estas membroj de partio, sed ĉiu scias, al kiu partio ili ligiĝas.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mehri Hadadi says:
mi ne elektas estron,vi neelektas estron.li iĝas estro
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Reza replies:
Kiel mi diris ni ne havas elektorajton. Ni nur povas elekti inter tiuj kiuj estas "aprobitaj". Do laŭ mi estas tute sensignifa afero ...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Se vi ne havas liberan elekton - ĉu vi havas devon partopreni elektojn tamen? Kiamaniere vi povas protesti mankon de libera elekto?

Ekzemple ĉi tie en EU ni havas superŝtatajn elektojn ĝuste nun, sed la partoprenado ĉiam malkreskas de unu elektojaro al alia. Multaj svedoj protestas nian membrecon en EU per rifuzi partopreni tiujn elektojn. La politikistoj do timas, ĉar ili sentas ke al ili mankos morala rajto ion ajn decidi en EU-parlamento.

Ankaŭ laŭ mi estus pli bone voĉdoni por iu partio kiu volas ke ni malmembriĝu (tion mi ĝis nun ĉiam faris en naciparlamentaj elektoj, kaj verŝajne daŭrigos tiel) aŭ ke EU havu malpli da influo en aferoj kiujn ni devus polande decidi mem (tiel mi certe voĉdonos morgaŭ), ol "sofe voĉdoni" (svedismo por elekti resti hejme, kuŝante surdorse sur sofo, anstataŭ partopreni la balotojn).
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...