Reza Published on February 2nd, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
demand
Posted on April 22, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
Ŝafista lupo!
Posted on April 14, 2009
8 comments (latest 7 months ago)
Saluton Novruzo!
Posted on March 20, 2009
16 comments (latest 8 months ago)
Observu la ruĝajn liniojn!
Posted on February 2nd, 2009
5 comments (latest 8 months ago)
Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!
17 comments (latest 6 months ago)
Lifto kaj preĝo!
Posted on January 31, 2009
38 comments (latest 7 months ago)
La verda
Posted on January 27, 2009
14 comments (latest 7 months ago)
graso kiun mi forgesis ...
Posted on January 25, 2009
18 comments (latest 10 months ago)
Diru NE!
Posted on January 19, 2009
15 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 597 times

Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!

Monday February 2nd, 2009 at 09:45AM

Dr. Mehdi Ĥazali (la filo de tre ortodoksa ajatollaho Ĥazali) antaŭ ne longe en sia blogo unua foje menciis pri la juda radiko de nuna arda kontraŭ juda prezidento de islama reĝimo Mahmud Ahmadi Neĵad. /La dokumento pruvas ke de la patrina flanko Ahmadi Neĵad havas judan sangon en siaj vejnoj kaj estas juddevana!


17 Comments / add your comment?

Roberto Tresoldi says:
Do, se lia patrino estas juda, li estas automate juda..,lau la juda legho.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi edited this comment 10 months ago.
Reza replies:
1- Estas "Li" kaj ne ŝi.
2- Jes tiu regulo validas!
3- Sed nun li estas la plej arda atakemulo kontraŭ israelo.
4- Lia aferoiom similas al la situacio de Hitlero, ĉar nkaŭ Hitlero ne estis "vera germano" sed ŝajnigis sin "pura germano" ĉu ne?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Estas pluraj ekzemploj de ardaj patriotoj kiuj mem estis eksterlandanoj. Mi montris kelkajn antaŭ iom da tempo en mia blogo: www.delbarrio.eu/2007/09/por-esti-bona-patrioto-pli-bone-esti.htm. Mi supozas ke temas pri io eksplikebla per la emo esti akceptita en iu ajn medio.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Kara Tonyo,
Via tezo estas interesa sed mi ŝatus havi pli da informoj: kiu estus la procento de ardaj"indiĝenoj" kompare al la procento de ardaj "eksterlandanoj" ? kiel oni mezuras ardon? Ĉu eventuale Gandhi estus arda patrioto? Kion pri Mussolini, Pinochet kaj ĝenerale faŝismaj eventuale komunismaj diktatoroj?
Vi menciis la ĉefon de la kataluna sendependismo sed ĉirkau li troviĝas samardaj kunlaborantoj, kiuj ne atingis tiom da amaskomunikila sukceso.
Sabino Arana, konsiderita la patro de la nuna Euskio verŝajne povas esti nomata arda patrioto, ĉu?
Cetere, kvankam psikologie temas verŝajne pri la sama problemo, el politika vidpunkto oni ne povas nomi la strebojn de Ahmadi Neĵad "naciismo aŭ patriotismo".
Posted 10 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 10 months ago.
Reza replies:
dankon pro la mencio kaj interesa enhavo. Vi ekzakte supozis.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH replies:
Propraj ekstermensaj trajtoj, proprecoj, kiel ekzemple nacieco, patrinlingvo, religio, ktp. ne devas influi onian opinion, pritakson, prudenton. Laŭ ĝeneralaj demokratiaj reguloj la minoritata intereso rajtas atingi sukceson nur tiukaze, se ĝi ne ĝenas grave la interesojn de la plimulto. En specialaj, apartaj kazoj (endanĝerita ekzisto de gento aŭ/kaj kulturo) minoritatoj ja povas ricevi prioritaton pri rajtoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
La regulo 2 validas nur por la judoj, kaj tiu estas judo, kiu kredas la judan religion.
Mi supozas ke islamanoj ne kredas la judan religion, ĉu?

Cetere, la juda religio estas pli malnova ol la islama, kiu komence kreskis en samaj landoj. Do la plejparto de islamanoj havas judajn prapatrojn. Se ne la avino, iu multpra avino.

La situacio de Hitler tute malsimilis: Hitler asertis, ke judeco estas raso. Islamanoj akceptas islamiĝon de judoj, ĉu ne?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
La komparo validas je tiu vidpunkto ke ili klopodis/as ŝajnigi sin iu kiu vere ili ne estas. La deveno de Hitler laŭ mia scio ne estis "klara" ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Christian says:
Nu, Mahmud Ahmadineĝad estas politikisto. (Fi!) La ekonomio en Irano ne statas tre bone, se mi rajtas tiun takson. Kion do faras ŝtatestro se li mem ne prezentas solvojn de ekonomiaj problemoj? Li elektas kulpan malamikon kaj apelas al la tutislama solidareco deturnante de la enaj problemoj. (Tamen la palestinanoj ne troe kalkulu je tiun solidarecon.) Mi eĉ dubas ĉu prezidanto Ahmadineĝad mem estas tiagrade konvinkata pri la kontraŭjudeco kiun li fipredikadas. Sed kion li faru? Se li estus honeste diranta: „Mi kaj miaj kunaj politikistaĉoj respondecas pri la nunaj ekonomiaj problemoj. Cetere ni, la registaro, nenion faris kontraŭ korupteco (kvankam korupteco estas grava haramo). Esence nenion ni faris krom riĉigi nin“, la popolo eĉ pli kontraŭus lin. Do, kion li faru krom deturni de la enaj problemoj al la elaj problemoj.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
abomeno pli kaj pli fariĝas ĉiu taga faro de la islama respubliko en irano. post 30 jaroj ili bankrotis kaj ĉiuj fantaziaj idealoj jam estas vaporitaj do koltivado de abomeno estas nura afero kiun ili mastras...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Ĉu li estas juddevena aŭ persdevena aŭ ajndevena, tio tute ne gravas. Ni ĉiuj taksu lin laŭ tio, kion li faras. Kaj estus malbele, se liaj kontraŭuloj nun provus uzi lian devenon kontraŭ li - iam tia sinteno estos aplikata ankaŭ kontraŭ ili.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
je patrina flanko li estas juddevena. laŭ mi ne gravas al kiu tribo, raso ... oni apartenas. sed lia arda kontraŭ juda agado laŭ mi fontas de tio ke li ielmaniere volas ŝajnigi sin pli sincer, pli kredema al "pura" islamo ...
Posted 9 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Ĉu por ni esperantistoj estu grava la judeco de zamenhof?

Almenau laŭ mia opinio kaj opinio de Z . ni ĉiu estu homoj!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Al mi tute ne gravas la judeco de Zamenhof ...
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * says:
Kiam mi eklernis Esperanton, mi tre malmulte sciis pri Zamenhof kaj nur poste mi informiĝis ke li estas judo kaj tio tute de ŝanĝis aŭ modifis mian sintenon al la lingvo kaj ĝiaj parolantoj. Mi konsentas kun Lars, jam temp' está ke ni konsideru la ideojn sendepende de la origino de la mesaĝistoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Odilia Milhomens says:
Ni devas ami kaj rispeki la tutan homaron. Mi volas diri ke esti judo, indigxeno, orienta, ktp. ne gravas. Cxu oni kreas, aux ne, cxiuj ni enkarnigxas, laux la spirita filozofio. Dio, kies legxoj estas superege sagxaj, faras nenion senutilan. Per la reenkarnigxo sur la sama globo Li volis, ke la samaj spiritoj, denove en kontakto unuj kun aliaj, trovu la okazon ripari siajn reciprokajn malbonagojn; per iliaj antauxaj interrilatoj, Li cetere volis fondi la ligilojn de familio sur spirita bazo kaj apogi sur natura legxo la principojn de solidareco, de frateco kaj egaleco. Do, karegaj amikoj, estu ni bonaj, kaj ne estu ni antauxjugxaj. Ni amu la proksimulon kiel nin mem! Elkore, mi brakumas vin!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Apelete Didier Agbolo says:
En afriko dio estas predikata ĉiutage sen rezulto kiel en aliaj kontinentoj. Bedaŭrinde regas la leĝaro de unuopaj ŝtatoj - kaj en ili ankoraŭ validas la sango; la tero; la lingvo
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...