Reza Published on January 31, 2009
by Reza

Reza's blog

Browse posts
Ŝafista lupo!
Posted on April 14, 2009
8 comments (latest 7 months ago)
Saluton Novruzo!
Posted on March 20, 2009
16 comments (latest 8 months ago)
Observu la ruĝajn liniojn!
Posted on February 2nd, 2009
5 comments (latest 8 months ago)
Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!
Posted on February 2nd, 2009
17 comments (latest 7 months ago)
Lifto kaj preĝo!
38 comments (latest 7 months ago)
La verda
Posted on January 27, 2009
14 comments (latest 7 months ago)
graso kiun mi forgesis ...
Posted on January 25, 2009
18 comments (latest 10 months ago)
Diru NE!
Posted on January 19, 2009
15 comments (latest 10 months ago)
Infanaj rajtoj
Posted on January 19, 2009
11 comments (latest 10 months ago)

Keyword tags

lifto
irano
vivstilo
registaro
preĝo
نماز
آسانسور

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 034 times

Lifto kaj preĝo!

Saturday January 31, 2009 at 07:55AM

La ideologia registaro kapablas infekti ĉion. Jen bido de iu registara konstruaĵo sur kies lifta pordo oni anoncis jene: "Pro preĝo 20 minutojn ne funkcias la lifto"!!

Tio signifas ke dum preĝa horo oni ne rajtas moviĝi en la konstruaĵo kaj ĉiuj devas preĝi. Ĉu vi povas imagi tian situacion en via vivmedio?

lifto
lifto

38 Comments / add your comment?

Grizalupo says:
Absurdaĵo!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
jes kaj tio estas tute serioza parto de nia ĉiutaga vivo :(
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Jes, la situacio estas stranga por ni. Tamen mi ŝatus kelkfoje se mi havus iom religion..... Kaj ĉu vi ne povas trafiki ankaŭ sur la ŝtuparoj ?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
"Provizore"!? oni rajtas! sed ĉiuj registaraj oficejoj dum la preĝa horo nenion servas kaj haltigas sian servadon al la klientoj.
Eĉ nia "altmoŝta, sciencula, la gvidanto de la tutmonda kredantaro" inventis en la aviadiloj oni faru propran lokon por la preĝantoj dumla vojaĝo, kaj ĉiuj busoj kaj trajnoj devas halti dum preĝhoro por ke la kredantoj kviete kaj ekzakte preĝu ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 10 months ago.
Mielo replies:
Ho, mi komprenas. Sed espereble por neniu estas deviga praktiki la religion ?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Totalitarismo ne kapablas toleri alian pensmanieron kaj kredon.
Vere se ili kapablus ili devigus ĉiujn praktiki la religion sed ili ne kapablas tion nun fari, do ekzistas volo sed mankas la potenco tion realigi ...
En la registaraj oficejoj la dongintoj vole nevole devas praktiki kaj sin ŝajnigi praktikantaj ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Genoveva says:
Kiel diris Grizalupo "absurdaĵo".
Sed ekzistas tiom da absurdaĵo en nia mondo, ĉu ne ???
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
"absurdaĵo" laŭ mi estas la plej milda esprimo kiun oni povas fari rilate tiaj aferoj!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Dankon Reza por montri al ni la problemojn de la ĉiutaga vivo en Irano. Se oni ne suferas tiajn obstaklojn, oni eĉ povas senti ilin kiel kuriozaĵoj aŭ absurdaĵoj... Tiu estas tre klariga ero pri altrudo de religio.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
tiu solidareca sento iom pli mildigas la doloron kaj pli fortigas esperon toleri ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
L a saman rolon ludas religio ankaŭ en la socio, ĉu ne? Ĝi estas bremso por la progreso.

Germana kanto aludas tion: La lifto al supre estas kaputa, vi devas atendi. Vi ne povas starti tiel simple momente.. ktp...do socia veturo en lifto ne tiom simplas.

Religio sur la nuko kaj vizaĝe nigra tuko:). (Cezar)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kaj baldaŭ:
islama registaro kun nuklea bombo
simpla donaco al la tuta mondo
...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Cezar

DAŬRA LIFTO POR ĈIUJ!

(por amiko en Irano)



"Nia lifto ne funkcias,
nur pro preĝo! Tio fias.
La progreso tute haltas,
eĉ ne iom alten saltas."

For la ĝenan religion!
Ja ĝi bremsu plu nenion.
Lifto paŭzu por neniu,
kaj ĝi levu sin por ĉiu.

Lift' kunprenu vere ĉiun,
ne preferu ian iun.
Lift' ne bremsu la socion,
ĝi ne gloru religion!



www.ipernity.com/blog/cezar/126039

*
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser edited this comment 10 months ago.
Reza replies:
Tre kara Kaiser!
koran dankon pro via belesprimita poemo.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Bonvolu, bonvolu:)! Kiel mi vidas ni havas similan opinion:) pri la tielnomata beno de religio! Mi ne estas en ĉiu kazo kontraŭ ĝi, sed certe, se ĝi altrudas sin.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
tutprave!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro replies:
Germana proverbo: "Tiel rapide la prusoj ne pafas." (Espereble ankaŭ ne la islamistoj.)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko says:
foj-foje 20 minutan paŭzon ĉe laborejo mi bonvenigus :)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
stagni ĉion iom estas nenormala ĉu ne?
nu, por la oficistoj tiu 20 minuta paŭzo povas esti plaĉa sed eĉ haltigi lifton ĉu laŭ vi ne estas "iom troa". Menciindas ke en lando kiel Irano nome la oficistoj laboras po tago 8 horojn sed laŭ statikoj oni diras NUR 15 minutojn oni VERE laboras kaj la ceteran tempon simple la oficistoj fanfaras ...

Kaj tiu 20 minuta paŭzo fakte daŭras pli ol VERA 20 minutoj! foje eĉ horon :(
Posted 10 months ago. ( permalink )
Christian replies:
Cetere ja ne estas vera paŭzo. Oni ne paŭzu, sed oni preĝu. Almenaŭ via estro ne rimarku vian ne-preĝon. Sed senvoĉe vi ja povas preĝi je la baldaŭan forigon de la ŝajn-islamaj registaĉoj kaj ke baldaŭ ĉiu mem decidu libere ĉu kaj kiam li preĝas.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Noel Lecomte says:
Jes, ja, absurda situacio, nuntempe malfacile komprenema por ni.. Kvankam, en Francio (kaj certe en multaj aliaj euxropaj landoj), ne estas tiel longtempe, la situacio devis esti simila (vidu la aferon Calas en mia blogo...) Dankon al vi Reza, por nin informi.
Posted 10 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Tre interesa rakonto, Reza, kaj dankon por ĝi!

Estas ja absurdaĵo. Mi ankaŭ aŭdis pri vere neagrablaj, similajn aferojn -- mi konis iranan virinon kiu devis aperi en iu speciala "policia stacio" ĉar ŝi uzis kosmetikon, ankaŭ irana amiko mia kiu nun loĝas en Usono, kiam li ankoraŭ loĝis en Irano, simile devis aperi en simila "stacio" ĉar li posedis kopion de vidbendo de Michael Jackson.

Mi plendas foje pri kelkaj situacioj en mia lando, sed hmmm tiaj rakontoj kreas pezan senton en mia koro.
Posted 10 months ago. ( permalink )
David Dougherty edited this comment 10 months ago.
la Grafo says:
Unuavorte totalitarismo! La homaro devas esti vicigita – kiamaniere ne gravas. Per falsa ideologio, falsprezentata religio, falsturnita patriotismo…eĉ agresa falsdemokratio.
Nur kaj sole la gehomoj esti okupataj de “grandegaj celoj” kaj forgesas siajn simplajn homajn…
Posted 10 months ago. ( permalink )
Wélism' Di' says:
:-O! Cxu vere? Kiam pregxa 20 min' oni ne rajtas movigxi? ... pardonu pro mia surprizigxo ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Oni rajtas moviĝi sed la lifto ne funkcias kaj alidire oni deziras ke neniu moviĝu kaj okupiĝu pri preĝo ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mariagrazia Sione says:
Mi estas nova en la reto.Mi estas surprisita ke vi povu tial libere esprimi vian penson al la tuta mondo.Kutime en totalitarimo cXiun esprimo estas kontolata.Verdire la usantoj la reton estas tile multnombraj ke devas esti malfacile kontoli cion.Cxe ni okasis ke en kelka baslernejo oni ne festis kiel tradicie la Kristnaskan feston por ne ofendi la Islamanojn.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Cyriel says:
Ankaŭ mi estas novulo en la reto kaj antaŭ mi malfermiĝas nun tutnova mondo de pensoj kaj opinioj. Mi jam honoriĝas pri mia membreco. Tiuj religiaj aferoj rolas pli en Nederlando deposte kiam multaj enmigrintoj el islamaj landoj establis sin ĉi tie. Kaj la plej surprizigaj nekutimaj fenomenoj pri ili prezentas sin jam pli ol 30 jaroj kaj fendas la opiniojn pri toleremo , koncerne la plej rapida bonigo de la interrilatoj de la loĝantoj kaj la plibonigo de la evoluigo de precipe islamaj adoleskantoj.
La plej bonan al Ciuj.
Cyriel
Posted 10 months ago. ( permalink )
Christian says:
Estas absurda laŭ mia penso. Sed diktaturoj abundas je tiaj aferoj. Mi ĝojas ke mi antaŭ kelkaj jaroj kaptis la okazon vivi dum unu jaro en alia diktatura lando kaj proprasente “gustumi” la vivon en tia lando, anstataŭ nur legi kaj aŭskulti pri ĝi. Jes, la vivo abundas je absurdaĵoj. Ekzemple unuvespere mi estis gasto ĉe eksterlanda studento kaj mi ekpreparis la tapiŝon por la vespermanĝo. Mi demetis kelkajn gazetojn por protekti la multvaloran tapiŝon de makuloj. La filo de la domestro, landano, ankaŭ ĉeestis. Vidante ke mia amiko ĵus volis meti la viandujon sur la gazeto li voĉis: “Momenton, bonvole. Ni prenu alian gazetfolion. Sur tiu folio estas bildo de la prezidanto. Estas malpermesa meti supujojn sur bildoj de la prezidanto, vi sciu.” Unuflanke estas ridiga situacio. Aliflanke mi ekdemandis min: “Kiel la homoj eltenas vivon senhalte endanĝera esti police forkaptota nur pro iu ajna ridinda kontraŭleĝaĵo. Ekzemple pro meti manĝujojn sur foto de la prezidanto. Aŭ pro ŝerco. Aŭ pro vizito ĉe disidento, kvankam ili nenion sciis pri liaj pensoj.” Mi vere ne estas patrioto, mi sufiĉe ofte fiparolas pri mian lando. Sed ekde tiam mi vere lernis estimi nian – kvankam limigitan – liberecon. Mi time vidas kiel niaj politikistoj pli kaj pli limigas ĝin. Sed kio min eĉ pli timigas estas la fakto ke la popolo tute ne interesas, kelkfoje eĉ poras tiun limigadon kiel prezo pagenda por pli da sekureco.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Christian edited this comment 10 months ago.
Reza replies:
Do vi iom "gustumis" la aferon. Mi povas atesti ke nun la situacio estas pli milda ol ekzemple antaŭ 50 jaroj! kaj ke iom pli boniĝis la etoso ĝenerale ...
Bedaŭrinde, vidante la malfeliĉon de la aliaj venas "sento" ke ja ni estas "feliĉaj"! sed tio ne veras ĉu ne? kaj ke la afero estas relativa ...
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roland says:
Kie estas la problemo? Se cxiuj pregxas, neniu bezonas lifton.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Christian replies:
La problemo, kara Roland, estas la ĉikano de tiuj kiuj ne volas preĝi.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Reza replies:
problemo estas tio ke preskaŭ neniu preĝas ...
kaj ke oni ŝajnigas ke preĝas kaj ke dum laborhoro principe oni laboro kaj kontaktu kun sia dio dum ne labora horo kiom ajn deziras...
kaj ke ne devigu aliajn sin klini al ilia dio ...
Posted 9 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Aliflanke, ĉu ni pravas kvalifiki la kutimojn de aliaj nacioj? Reza pravas, ja li estas samnaciano, sed ni?
Ni povas ekmiri, kompari kun niaj propraj kutimoj kaj nenion plue se ni vere estas toleremaj kaj estimemaj al l’aliaj.
Pardonu min, Christian, sed meti manĝujojn sur foto de la prezidanto lau mi estas demando de elementa edukado ankaŭ sen kiaj ajn malpermesoj.
Kompreneble, ni devas atenti pri limigato de nia libero, sed ni ĉiuj scias, ke ĝi ne estas senlimiga. Pro fakto, ke estas “ni” sed ne “mi” sur la Tero…
Posted 9 months ago. ( permalink )
Christian replies:
Koran dankon pro via respondo. Mi ĝenerale toleras la kutimojn de la popoloj. Sed laŭ mi ĝuste tio ne temas pri kutimoj sed pri politiko kaj misuzo de religio por subpremo de popoloj. Kutimo estas se en Irano la homoj iras preĝi pro ilia propra volo. Politiko estas se la registaro devigas ilin preĝi kaj per malŝalti la liftojn ĉikanas tiujn kiuj estas malpli religiaj. Kutimo estas ankaŭ se Moslemoj ne trinkas alkoholon. Politiko estas se la registaro malpermesas trinki alkoholon.
Mi respektas, se kiam mi pro malatento metus manĝujon sur gazeton kun la bildo de la prezidento, se tiu landano tion ne volas pro sia respekto al la prezidento. Tiam mi diras: “Pardonon, mi ne atentis. Ĉe ni politikistoj ĝenerale estas koruptuloj, kaj pro tio ne tiom respektataj.” Sed se li ĝin rifuzas pro timo de la polico, mi tion opinias kiel abomena sistemo. Tiam mi kompreneble respektas lian timon, sed ne la prezidenton. Tiam ne temas pri kutimoj sed pri homaj rajtoj kaj opinia libereco. Honeste mi tiam ne metas la manĝujon sur la bildo, sed ne pro respekto al la tirano, sed pro respekto al la manĝaĵo.
Se popolo vivas en daŭra timo, se homoj daŭre atentu kion ili diras al kiu, se gepatroj eĉ ne povas fidi iliajn infanojn, ĉar jam en lernejo infanoj filernas denunci aliopinianojn, kaj ke aliopinianoj estus malamikoj kaj perfiduloj – eĉ se temas pri la propraj gepatroj, se popolo eĉ timu pro politikaj ŝercoj, tio ne estas kutimoj sed diktaturo.
Aŭ revenante al la manĝujo: Respektinda kutimo estas se oni respektas la prezidenton. Diktaturo estas se la prezidento min devigas respekti lin.
Posted 9 months ago. ( permalink )
la Grafo says:
Mi konsentas, kara Christian. Ja mi tute ne estas partiano de la diktaturo. Mi nur estas sindonema al akurateco kaj objektiveco. Kiuj memorigas min, ke islamo aperis 6 jarcentoj post Kristo.
Kia estis nia kristana mondo dum 14-a jarcento? Kiaj estis ni mem tiam?
Do, ni helpu, sed ne juĝu…
Posted 9 months ago. ( permalink )
Apelete Didier Agbolo says:
Vi surgluue blasfeman afichon sur la lifton- tio devigas la irananojn lerni nian lingvon
Posted 8 months ago. ( permalink )
Apelete Didier Agbolo says:
Vi surgluu blasfeman afishon sur la lifton- tio devigas la irananojn lerni nian verdan lingvon
Posted 8 months ago. ( permalink )
Benno says:
Ĉu eble la maŝino de la lifto estas apud preĝa ĉambro, kaj la bruo ĝenas la preĝantojn? En tiu kazo mi povas kompreni kaj akcepti la ŝildon.
Laŭ mia scio, la metroo en Tehrano ankaŭ ne haltas dum preĝa horo, kvankam ĝi ĉiam ŝajnas veturi "je la nomo de Dio".

Kaj mi ne komprenas, kial malfunkciigita lifto signifas, ke oni "ne rajtas moviĝi". Normale en ĉiu pluretaĝa konstruaĵo estas ŝtuparo. Persone mi ĉiam provas uzi la ŝtuparon, eĉ kiam estas funkcianta lifto, ĉar tiel mi uzas pli da muskla energio kaj malpli da fosila energio, do estas pli bona por la medio kaj por mia sano.
Bedaŭrinde jam okazis al mi, ke mi alvenis tra la ŝtuparo en la tria etaĝo de publika domo, kaj troviĝis antaŭ ŝlositaj pordoj. Mi devis resubeniri al la enireja etaĝo por preni la lifton al la tria etaĝo por atingi mian celon. En mia lando pli kaj pli oni estas devigata uzi mekanikajn ascendilojn en publikaj lokoj. Homoj kiel mi, kiuj volas supreniri proprapiede, estas ĉikanitaj. Almenaŭ en Irano dikiĝo de la homoj ankoraŭ ne estas problemo kiel en eŭropo kaj usono...;-)...

Sed mi konsentas, ke en publika konstruaĵo estu daŭre funkcianta lifto por eviti aldonajn ĉikanojn al handikapuloj. Mi ankaŭ konsentas ke preĝantoj ne estu ĝenataj de lifta bruo. Kaj mi opinias ke oni ĉiam trovus taŭgan solvon por helpi al ambaŭ, al handikapuloj kaj preĝantoj.... se oni volas, kaj se oni emas konsideri handikapulojn....

Amike, Benno

PS: Mi loĝas en la kvina etaĝo de domo kiu tute ne havas lifton (krom handikapula lifto ĝis la unua etaĝo, kie loĝas persono en rulseĝo).
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...