Mia filino jam estas 45 monata. Kiel multaj nuntempaj infanoj ankaŭ ŝi surprizas siajn proksimulojn kaj certe la gepatrojn! ...
Antaŭ kelkaj tagoj ŝi hazarde komencis paroli pri "la rajtoj" kiujn ŝi havas!
Ŝi tre flue kaj senĉese deklamis la 10 bazajn rajtojn kiujn ĉiuj infanoj tra la mondo devas ĝui ... .
Mi tuj rememoris pri KD (kompakt-disko) kiun E-ista amikino antaŭ 4 jaroj donacis al mi kaj mi antaŭ monatoj disponigis ĝin al Anjo, en la KD estas diversaj amuzaj partoj kaj ankaŭ parto en kiu oni tre simple kaj plaĉe prezentas la 10 bazajn rajtojn de la infanoj. Mi neniam klopodis prezenti tiun parton al mia filino ĉar mi supozis ke ankoraŭ estas "tre frua" kaj imagu ke mi estis kiom ŝokita kiam Anjo komencis deklami la 10 bazajn infanajn rajtojn.
1- Neniam estas frua instrui infanojn pri la rajtoj!
2- Nuntempaj infanoj estas tre inteligentaj ol ni imagas!
3- Nuntempaj infanoj estas tro scivolemaj, atenton!
...
Legu pli pri la infanaj rajtoj en Esperanto: eo.kraetzae.de
Legu pli pri la infanaj rajtoj en la persa: www.emdadgar.com/special/peyamankodak/peyman.htm
Send a message
Search for members
Odamir says:
Mi gratulas vin char via filino estas tre inteligenta, vi pravas nuntempe la infanoj estas tre inteligentaj, nur kelkaj(multaj) plenajhuloj estas tro malsaghaj, stultemaj...
Ni devas labori intense por defendi la rajtojn de niaj infanoj!
Reza replies:
Lars Sözüerpro says:
Reza replies:
Mariagrazia Sione says:
Reza replies:
la Grafo says:
Por mi estas tre interese ekzistato de simila KD.
Saluton kaj admirojn por Via filino!
____________________
Post 15 horoj: mi opiniis, ke ĉi-historio estus interesa por miaj bulgaraj amikoj (iuj el ili ankaŭ havas similaĝaj idoj). Kaj rerakontis ĝin bulgarlingve. (vascont.wordpress.com/2009/01/20/detski-prava/#comment-1968)
Kaj nun, ni respondas Vin, kara Reza: ĉu Vi povos doni esperante priparolitajn 10 bazajn rajtojn – tiel, kiel deklamis ilin Via filino? Miaj legantoj multe petas!..
la Grafo edited this comment 10 months ago.
Reza replies:
Reza replies:
1-Ĉiuj infanoj estas gravaj kaj havas rajtojn
2- Mi rajtas havi identigilon
3- Mi rajtas kunvivi kun mia patro kaj patrino
4- Neniu rajtas primoki aŭ bati min
5- Mi rajtas havi bonan viv(kondiĉo)n
6- Kiam mi sentas malbonon mi rajtas peti helpon de la aliaj
7- Mi rajtas esprimi miajn opiniojn kondiĉe ke mia opiniesprimo ne malhelpu la aliajn
8- Mi rajtas ludi kaj amuziĝi
9- Mi rajtas lerni multon ekzemple pri amikeco kaj reciproka respektado
10- Mi rajtas vivi sen ajna timo
la Grafo says:
Dankon!
Reza replies: