Jen belega bildkarto kiun mi ricevis el Aŭstralio. Sur la bildkarto estas videbla fama Operdomo de Sidnejo kaj la urbo mem.

El Vikipedio:
Aŭstralio aŭ la Komunejo de Aŭstralio estas lando en la suda hemisfero kaj konsistas parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkajn aliajn insulojn en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

La Operdomo de Sidnejo estas konstruaĵo por opero kaj alia muziko en Sidnejo (Aŭstralio). La plano por krei operdomon en Sidnejo ekestis en 1955. Oni kreis internacian konkurson por arkitektoj. La gajninta plano estis tiu de la Dano Jørn Utzon, kiu kreis spektaklan konkopatronon. La konstuado komence estis iom problema, sed finfine ĝi ja okazis. Utzon tamen en la daŭro de la konstuado rezignis pri la afero kaj neniam plu estis en la konstruaĵo.

La operdomon malfermis reĝino Elizabeto la 2-a en 1973. Ĝi troviĝas ĉe Bennelong Point, proksime de haveno kie antaŭe estis remizo de tramo. La konstruaĵo ne nur enhavas opersalonon, sed ankaŭ tri aliaj koncertejoj, restoracioj kaj trinkejoj.

Ekde ĝia malfermo, la Operdomo de Sidnejo estas simbolo de la urbo. En junio 2007
la konstruaĵo estis rekonita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Dankon al la sendinto!