Por multaj esperantistoj partopreno en Universala Kongreso estas kaj restas nerealigebla sonĝo. Dank al Sabine el Germanujo kiu partoprenis UK en Islando mi ricevis du bildkartojn el kongresa lando. La bildkartojn prezentas UNESCO lokojn en Islando.

"Islando (signifante "Glacilando") estas vulkana insulo en Norda Atlantiko inter Gronlando, Norvegio, Irlando, Skotlando kaj Ferooj. La areo de la lando estas proksimume 103.000 km². En Islando ekzistas preskaŭ neniaj plantoj, nur herbo, musko kaj kelkaj malgrandaj betuloj. La nomo de la ĉefurbo Rejkjaviko signifas fumanta golfeto, sed la golfo ne fumas, ĝi vaporas ĉe kelkaj lokoj. Pro la laboro de la vulkanoj estas facile uzi en Islando akvoenergion kaj geotermion.

Historio de Esperanto-movado

La unua propagandisto estis Þorsteinn Þorsteinsson, kiu laboris de 1900 por Esperanto en Rejkjaviko. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan Esperanto-lernolibron por islandanoj en la jaro 1909. En la jaro 1906 venis el Francio en la ĉefurbon sub verda Esperanto-flago fiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni propagandis eĉ inter la lepruloj. 25-a de novembro 1927 en Rejkjaviko estis fondita esperanto-societo, kaj la urbestro senpage disponigis lernejon por esperanto-kursoj. Laŭ la Dietterle statistiko en 1928 esperantistoj troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj."

Tiu ĉi artikolo estis verkita antaŭ 3 jaroj, tuj post la kontgreso kaj post la ricevo de bildkartoj.
1444 74