JAPANIO
 
 
La 31an de julio, mi forflugas ĝis OSAKA-KANSAI, granda flughaveno. Tie akceptas min malnovaj geamikoj, radioamatoroj Ge-Sroj GOHARA Nozomi kaj Ken, loĝantaj en
 
KIOTO / KYOTO, kiu dum jarcentoj estis Ĉefurbo de Japanio, 1 500 000 loĝantoj
 
Ni interparolas en la angla lingvo. Ili por mi mendis luksan limuzinon belegan, kun blankaj puntaĵoj supre de la dorsapogiloj, ŝoforo kun uniformo, kaskedo, galonoj, blankaj gantoj. Post centkilometra veturado, ni en apuda urbo de KIOTO atingas la domon de esperantistino S-ino AIKAWA Setsuko, ŝi kaj ŝia filino Hitomi preparis bonan japanan verpermanĝon por la kvin interkonatiĝantoj. Nozomi disdonas belegajn kolĉenojn memfaritajn per etaj perloj. Dimanĉon, Nozomi kaj Ken min vizitigas sian tre belan urbegon kun : Temploj TOJI kun plej alta pagodo en la mondo, orkovrita KINKAKUJI, post veturado ĉirkaŭ Imperiestraj Parkego kaj Palaco, HEJIAN-Sanktejo kun ĝardeno, KAMO-rivero kaj paralela kanaleto, laŭlonge de kiu staras tipaj malnovaj lignodomoj, uzataj kiel restoracioj por riĉeguloj, labor-domo de Ge-Doktoroj GOHARA, iliaj antenoj surtegmente, vidalvide je franc-stila restoracio kie ni manĝas, proksime de infanĝardeno kiun ili kreis kaj prizorgas .
Mi vizitas tipan urban lignan domon de Taeko kaj radioamatora edzo ; poste, de Machiko JR3MNA kaj Yuhachi JH3BDG, kie okazas bonveniga kunveno kun Nozomi JH3SQN kaj Ken JH3SQM, Taeko JR3HII kaj ŝia filino Eiko JF3EWX. Jam alvenis deko da membroj de Kyoto YL (=Virina) Klubo : Misako JE3ADJ, Mitsuko JE3KTK, Nobuko JH3FAR, Kazuko JL3TFL, Akiko JN3NUF, Toshiko JP3DPU, Masako JR3MMR, Sakiko JR3MMS. Al mi, F5RC, gravaj eventoj : duopa helpo por surmeti mezbluan papilian kimonon kun ruĝa obio, miaj unuaj japanaj verda teo kaj sakeo, bongusta surplada manĝo ; la dommastrino ludanta pianon, ni gaje kantas en la franca lingvo ; alvenas Setuko, ankaŭ du kimone vestitaj knabinoj kun siaj patrino (kiu estas filino de Machiko kaj Yuhachi) kaj patro ; fotado ; manĝo de regala freŝa akvomelono. Mia unua plentago japana finiĝas per donaca akiro de la belaga kimono, de hejme farita Kiota pupo, ktp.
 
UĜI / UZI, 10 Km for de KIOTO, 200 000 Loĝantoj
 
Mi komforte dormas sur « futono» en la domo de Setuko. Ĉiutage, ŝi promenas kun sia hundino, matene mi akompanas ŝin, antaŭ tro granda varmo, ŝi montras al mi, inter stratoj, por mi ne ordinaraj kampoj: de rizo, de nelumboj, de teo, po unu. La manĝoj gustas tre bone. Restoracia tagmanĝo inter lertaj geesperantistoj estas plezuro. Bedaŭrinde, mi mistrafas S-ron KABA Toyohiko, kiun mi renkontis okaze de la tuttaga ekskurso en Fortalezo (Brazila UK 2002); pro manko de tempo kaj de sendilo, li ne jam petis propran radioamatoran voksignon. Setuko posedas tri katinojn, kiuj unu post la alia alkutimiĝas al mi. Mi ĝojas pro ilia kunesto, ĉar katojn mi multege ŝatas.
En Japanio, trajnoj ne faciligas transporton de pakaĵoj kaj valizoj, do necasas ke mi faru du partojn el miaj paperaĵoj kaj vestaĵoj, por povi moviĝi dum miaj translokiĝoj. Post ioma cerbumado, ŝajnas pli oportune rezigni pri kelkaj kunportaĵoj ĝis mia plej lasta urbo, kaj pli facile veturi. Ge-Sroj FUKUMOTO konsentas pri «vartado» de pakaĵo mia. El UĜI-a butiko, eblas sendi varojn en la tuta lando. Post elekto inter miaj posedaĵoj, kiam mia valizo estas preta, viro kun kamioneto venas ĝis la hejmo de Setuko. Sur lia kaskedo, lia vesto kaj la veturilo, videblas elips-forma desegnaĵo, entenanta nigran bildon de katino perbuŝe portanta sian idon. Tio signifas ke, tiel bone kiel ŝi, la laboristoj prizorgos la pakaĵon. En KIOTO, ni magazenumas, kaj aĉetas bus-bileton por ke mi morgaŭ veturu tra Kobe, eta insulo kaj majestaj pontoj ĝis belega
ŜIKOKU INSULO, 400 000 loĝantoj
 
Apud YASHIMA, mi loĝas ĉe simpatia nova esperantistino, S-ino KAWAKITA Ayako, ŝia edzo kaj iliaj junaj filinoj Saori kaj Ariki. Se la pli aĝa komencas ludi pianon, la pli juna akompanas ŝin. Se la pli juna deziras danci, ŝi kun protekto de kapo kaj tibioj, sin movas sur radŝuoj. En la najbara domo ankaŭ loĝas esperantisto, S-ro MIYOSHI Etsuo, li estas tre laborema kaj vigla,al li ni ŝuldas tutan paĝon pri esperanto, publikigitan en franca ĉiutaga gazeto « Le Monde». Li kaj lia edzino estas la gepatroj de Ayako. Ili adoptis trovitajn tri katojn kaj tri hundojn. Por bonaj manĝaĵoj mi estis gastigata en ambaŭ domoj, de kiuj maro kaj insuloj sub suno estas agrabla vidaĵo. Ĉiuj familianoj estas al mi agrablaj: S-ino MIYOSHI min veturigas ĝis la familia fabriko de gantoj kaj bastono-valizoj. S-ro MIYOSHI donacas al mi bonan utilan memoraĵon : baston-valizo tre praktika por handikapuloj aŭ maljunuloj.
 
Ayako vizitigas, al siaj filinoj kaj mi, tre taŭgan Pedagogian Muzeon, temas pri marakva fiŝ-bredejo, proksime de marbordo, kie infanoj nutras fiŝojn, povas spekti filmojn, ludi per marionetoj, transpasi grandan vertikalan panelon, farita el dekkvino da paralelaj bluaj kurtenoj, kiuj estas distonditaj en vertikalajn bendojn, sur kiuj estas desegnitaj algoj, fiŝoj... Tiel ili povas sendanĝere kvazaŭ naĝi en maro.
 
Post bona restoracia paŭzo kun ŝi, S-ino MIYOSHI veturas hejmen kun la du knabinoj, 5 kaj 9 jaraĝaj. Ayako min veturigas ĝis alia vidindaĵo : en Mura, apud TAKAMATSU, translokitaj en grandan parkon, staras malnovaj metidomoj de la insulo, diversformaj laŭ sia uzado. En la komenco de la marŝado, estas devige transpasi rivereton, per luliga liano-ponto, mia unua. Preskaŭ fine de la promenado, ni havas belan vidaĵon al urbo, monto, maro. Tutfine, troviĝas angla tetrinkejo, kie mi estas invitata gustumi kaj aprezi tason da teo. Apud elirejo, laŭlonge de la muro, fiere staras ruĝaj telefonejo kaj leterkesto britaj.
 
Per buso, mi revenas en
 
KOBE, 1 500 000 loĝantoj :
 
Kie min atendas S-ino FUJIMOTO Ritsuko ĉe antaŭvidita haltejo, baldaŭ alvenas S-ro ŜU Keimei, ni ĉiuj trajne veturas ĝis urbo
 
AMAGASAKI, 500 000 loĝantoj, pro « malfermitaj pordoj» ĉe EICHI-Universitato. Hodiaŭ estas 59a datreveno de unua atombomba esplodo, pro tio mi ĉeestas memrakonton de virino, kiu en infan-aĝo travivis tiun malfefiĉegon en HIROŜIMA. Ŝi sin kaŝas malantaŭ koloraj desegnaĵoj, kiuj videblas sur granda ekrano. Ricko resumas por mi ŝiajn parolojn, sed ankaŭ la bildoj estas kompreneblaj kaj kortuŝaj. Sekvas alia parolantino, iom pli aĝa, kiu konis saman travivaĵon en NAGASAKI, kelkajn tagojn poste. En la sama salono, ekspozicio pri tiuj teruraĵoj estas emociiga.
 
En la restoracio, ni tagmanĝas S-ro YAMANO Toŝio, radioamatora aŭskultanto, kaj kelkaj gejunuloj kiuj interesiĝas pri esperanto aŭ franca lingvo. Ni vizitas informadikan ĉambregon, kie atendas nin samideano S-ro NUMANAMI Joŝihiko, Profesoro en la tiea Universitato. Alian ĉambregon kie studeblas lingvoj ni pririgardas, dum mi franclingve babilas kun Aŭstralia Profesoro. Je la 15a horo, pordoj fermiĝos, ni kun miaj sakoj kaj valizo trajnveturas ĝis urbo
NIŜINOMIJA / NISHINOMIYA, 400 000 loĝantoj, kie kuŝas bela apartamento de Ricko. Bonegaj etoso kaj manĝoj, jen ingrediencoj de agrabla Esp°-vespero. Sekvantan tagon, ni en hospitalo vizitas esperantistinon, kiu havis trafikan akcidenton, ŝi nun povas stari kaj kanti kun ni. Posttagmeze, Ricko, S-ro ŜU kaj mi en
KOBE estas. Trihora efika trejnado pri verk-eroj de VERDI, finaĵo de la Rekviemo ; de W.A.MOZART, ario el La Magia Fluto, « Ave Verum Corpus», kun la KOBE-Amadeus-Koruso, kaj sekvanta amika vespermanĝo kun geesperantistoj estas pliaj grandaj plezuroj. Kiam ni ripozas, ekster iu stacidomo, ni vidas ke en tiu sabato, multegaj personoj eliras por ĝui la jaran festan vesperon. Malgraŭ tre minacanta malhela nigra ĉielo, ĉiuj esperas ke tamen okazos la ekstera spektaklo. Multaj gejunuloj marŝas, el kiuj multaj virinoj, vestitaj per belegaj kimonoj. Jam tio por mi estas plezuriga spektaklo, antaŭ la brila arto-fajraĵo. Ĝin ni rigardas el alta loko, de kie estas larĝa vidaĵo. Dimanĉon, S-ino FUJIMOTO kaj S-ro ŜU akompanas min ĝis la domo de mia sekvanta gastigantino, apud urbego
 
OSAKA, 2 600 000 loĝantoj :
 
SAJAMA / SAYAMA
 
Ge-Sroj FUJII posedas belan domon kiun ni atingas elirante la stacion KONGO, kie Yumiko nin atendas kaj tuj veturigas ĝis ilia hejmo. Post komuna tagmanĝo, ŝi per longa peniko kaj ruĝa inko montras sian talenton pri japana kaligrafio, kiun Ricko kaj Keimei povas plilerni. Per kunsido en restoracio agrable bonvenigas min kvin anoj de Tondabayashi-Rondo. Postan tagon, kun pluraj geesperantistoj mi faras belan veturadon unue per trajno ĝis Gokurakubashi-Stacio, kie ni due uzas dento-fervojon ĝis ĝia plej alta loko, trie buson veturantan al enirej-placo de Granda Parko sur KOYA-SAN, respektinda loko, 900 metrojn super marnivelo. Pli ol cent Temploj restas sur la Monto, sed 900 detruitaj de tajfunoj aŭ fajroj, inter la cedroj kaj aliaj pinarboj. Nur kelkajn ni havas tempon viziti, sed multajn statuojn kaj tombojn ni vidas dum la migrado tra la Parko.
Ni manĝas en restoracio kaj denove vizitas belajn Templojn, antaŭ ol reveni buse, dekliv-trajne kaj trajne ĝis ŝtacio NANKAI KONGO. Juna esperantista instruistino gastigas kelkajn el ni en restoracio. Yumiko pretigas por mi seriojn da 51 japanaj signoj, unua per Hiragana-skribaĵo, por japandevenaj vortoj, dua per Katakana- skribaĵo por fremd-devenaj vortoj. La silaboj sesope kuŝas sur blankaj paperfolioj, kiujn mi kunportras hejmen.
Por ĉeesti kunvenon, devante ekvojaĝi en la saman direkton kiel mi, Yumiko akompanas min ĝis TENNOJI-Stacio, kie ŝi min envagonigas por unuhora vojaĝo en la plej lasta parto de trajno al
 
ŬAKAJAMA  / WAKAYAMA, 400 000 loĝantoj
 
Tie sur la kajo, mi atendas S-ronFUKUMOTO. Li min veturigas ĝis kaj laŭlonge de maro belege blua, kiel bild-karta pejzaĝo. Ni vizitas karan S-ron MAEDA Yonemi, en 1974 vizitinta nin kun Ge-kdoj ROBERT Leo. En la domo de S-roFUKUMOTO, liaj edzino kaj filino preparas tre bonan manĝaĵon, zorgas pri la kvar-monata bebo, pri la du katoj, kaj jam venas tempo dormi. Postan tagon, ni veturas ĝis bela loko, por Esp°- kunveno, sekvata de tagmanĝo en restoracio, akcepto far virino en bela kimono, bonegan manĝaĵon alportas du junaj servistinoj en kimonoj. Post disiĝo, S-roFUKUMOTO kaj mi veturas ĝis la impona kastelo, en Granda agrabla Parko, vizito de la interno estas por mi novaĵo, kiun mi multe aprezas. Antaŭ ol eliri la Parkon, ni vizitas Te-Domon, kie la servistino kompreneble estas vestita de kimono. Tie, S-roFUKUMOTO rimarkigas al mi la plej simplan ornamaĵon, per ununura simpla pentraĵo ; ununura floro en vazo. Reveno tra nova kvartalo ĉe maro, nomita « Eŭropa», kun magazenoj, muziko, kaj domoj kvazaŭ Sud-Eŭropaj, nomoj de stratoj ofte francaj. Vespere, S-ino FUKUMOTO vestas min per sia brila kimono, kun kies bildoj mi foriros. Plej lastan tagon, ni ĉiuj tagmanĝas en itala restoracio, kun mirinda vidaĵo super la urbego. Baldaŭ okazos la foriro ĝis la flughaveno por reflugi tra Ŝanhajo
 
La bofilo de S-ro MAEDA promesis min rekte veturigi ĝis OSAKA-KANSAI flughaveno. Kun sia edzino kaj S-ro MAEDA, li tion afable realigas, kaj ni kune atendas tempon sendigi mian valizon. Tion mi faras pere de flughavena stevardino; sed kiam mi volas adiaŭi la geamikojn, ŝi al ili kvazaŭ sekrete diras ion, el kiu unu vorton mi kaptis: « tajfun’». Tuj mi komprenas ke ie okazas vetera komplikaĵo. Jes, bedaŭrinde en Ŝanhaja regiono, kie mi estas alveninta Ĉinion. Necesas ke mi atendu alian flugon, miaj amikoj volas senti min sekura, ili restas por helpi min ĝis akompano en ĉambron de flughavena hotelo, kie mi tranoktas. La 13an de aŭgusto, mi havas oportunon reveni Parizon vespere.
Jen la rakonto pri mia « Azia Odiseado», vere mirinda vojaĝo.
 
Ŝajnas al mi esti sufiĉe pripensinta la foran migradon. Sed kiel do ekis la ideo ? Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Pekino : mi unue celis ĝin ĉeeti, se eble kun partopreno en la Internacia Koruso kaj la Radioamatora Kunveno, kiel pasintjare en Gotenburgo (Svedio). Tuj post R.A. Kunveno tie, afabla paro proponis al mi ilin viziti en Japanio, antaŭ aŭ post la Ĉina restado. Ili estas membroj de Pasporta Servo (PS). Tuj post la 88a kongreso, kiel membro de Amikeca Reto (AR), mi estis gastigata en la dua urbo de Danio, kie mi tralegis la PS-Libron. Aliĝilon mi kunportis. Survoje hejmen, mi tranoktis en Hamburgo, ĉe membro de PS kaj lia japandevena edzino.
Fakte, jam dum la SAT-Kongreso en ĈAUDEFONO / LA CHAŬ DE FONDS, Svisio, en julio 2003, mi bonŝance povis partopreni ĉiujn aktivaĵojn de Viola pri Japana Kulturo : la kvar temoj estis prezento de donacoj, paperfaldado, faro de kajereto bindita laŭ tre malnova arto, kaj preparo de malvarma tagmanĝo « bentoo» kun plia helpo de Masak(at)o kaj Kazue. Ŝin mi jam revidis antaŭ jarfino 2003, en sidejo de SAT-Amikaro (en Parizo) okaze de Zamenfofa Festo, kie K-do BARKOVIĈ Kreŝimir prezentis tre interesan raporton pri sia ĵusa dumonata restado invitite de Japanaj gesamideanoj.
 
Aldone, mi precizigu ke, pasintan jarfinon, pere de esperantistino kiu loĝas en VILNOVO-ĈE-LOTO (VILLENEUVE-SUR-LOT), mi aniĝis asocion pri « Lokaj Interŝanĝo-Servoj», je varoj, laboroj kaj scioj. Inter la membroj, mi konatiĝis kun francino, kiu antaŭ dudeko da jaroj serioze studis la Ĉinan lingvon, kaj kun Japandevena pentristo. Ili loĝas 25 Km for de mia hejmo, ambaŭ min kuraĝigis eklerni bazojn pri sia ŝatata lingvo. Ne estis facile por mi, eble mi komencis tro malfrue antaŭ la vojaĝo, certe estis komplike paralele eniri tri malsamajn skribosistemojn.
 
Tiujn-ĉi klarigojn mi ne ĉiam donis, kaj neniam estas tro malfrue tion fari.
(Timante ke mia skrib-kodo ne estu facile legebla, mi ne perrete sendas al vi la nunan tekston.)
 
Treege koran dankon, ĉiuj karaj helpintoj, kun ne malpli kora saluto al vi