ŜAĈANAZAQUTAXILUXI’BEKIKAKOOSŬA
 
Stranga titolo por esperantista vojaĝ-raporto ! Temas nek pri pola vorto, nek pri ĉina aŭ japana… kvankam vi scias ke mi ĉi-somere unuafoje estis en Azio, pli precize Ĉinio kaj Japanio. Por kompreni la enigmon, sufiĉas ke vi atentu pri la du komencaj literoj de kelkaj paragrafoj.
 
Unu el la tri Ĉefaj urbegoj de Ĉinio
 
ŜANHAJO / SHANGHAI, la Perlo de Oriento, 13 milionoj da loĝantoj :
 
2004-07-01   Post vespermanĝo en ĉinstila restoracio apud Parizo, mi malfruvespere el « Charles de Gaulle »-flughaveno rekte veturas dum dek unu horoj kaj duono ĝis Ŝanhajo-Pu Dong. Tie atendas kaj gastigas min unua ĉina samideano Sro WANG Minhao. Jam estas proksimume la 17a horo, la sekvantan tagon. En la buso, mi sub varma suno vidas belegajn palmarbojn, florojn, domegojn, kampojn… En la loĝejo de Gesinjoroj WANG Minhao, akceptas min la dommastrino per tre bongustaj ĉinaj manĝoj ; en mia ĉambro staras sur tablo belega bukedo kun helruĝaj lilioj, sur alia tablo, plado kun iom plataj sukoriĉaj persikoj.
 
Post bona nokto, la triopo foriras por vizito de magazeno : ĉar estas sabate, multaj personoj promenas. Ni iras al la moderna urboparto, konstruita anstataŭ kamparo ek de la jaroj 1980aj. La plej altaj konstruaĵol parte naĝas en nebulo : televida turo de la « Orienta Perlo », 483m ; alia, 420m. Ni atingas la bordon de riverego « Huangpu » sur kiu veturas grandaj ŝipoj, kaj super kiu kelkaj kajtoj ŝajnas naĝi.
 
Posttagmeza surprizo : la mirinda malnova Ŝanhaja kvartalo kun belaj konstruaĵoj, ofte ruĝ-, helbrun- kaj blank-koloraj, surĉapelitaj de plaĉa tipa tegmento, kun anguloj suprenirantaj laŭ agrabla kurbo. Mi povas admiri faman tre luksan tetrinkejon, kaj, samtempe, kiel multaj aliaj, promeni super multaj ruĝaj fiŝoj, sur naŭstreka zigzaga ponto : naŭ, la plej grandan unuciferan nombron ŝatis Imperiestroj, zigzaga vojo onidire malhelpas aĉajn spiritojn, kiuj nur rekte povas translokiĝi. Mi aĉetas bildkartojn, kaj ni revenas per la sama ponto sur kiu multaj homoj paŝas.
 
Dimanĉon matene, multaj ĉinoj kaj ni marŝas sur la granda promenadejo « Bund ». Mi admiras novan kajton, grandan kaj multkoloran. La juna bela virino kiu ĝin mem faris ne volas kompreni ke mi tute ne intencas ĝin aĉeti ! De la alia rando de riverego « Huangpu » ni rigardas imponajn konstuaĵojn de la 20a jarcento. Ili estas luksegaj : Rusa Konsulejo, Bankejoj, Hoteloj, Doganejo, ktp, konstruitaj de ”Eŭropanoj” dum la jaroj 1917 (de Rusoj) ĝis 1940 (de Usonanoj). Apude, multaj busoj el diversaj ĉinaj provincoj atendas multegajn hejmen-vojaĝontojn. En biblioteko, okaze de agrabla interkonatiĝo kun geesperantistoj, mi dankas, gratulas kaj ankaŭ kuraĝigas ilin. Ĉar mi certas ke por Ĉinoj estas tre malfacile lerni esperanton.
 
Nokte ni revidas la Bundon, nun estas multegaj promenantoj sub multkoloraj neonaj lumoj. Sed jam estas tempo reveni hejmen, morgaŭ matene okazos sekvo de la vojaĝo.
 
Preskaŭ du horojn trajne mi veturas ĝis
 
Ĝiangsu Provinco, en kiu
 
ĈANGĜOŬ/ CHANGZHOU, 750 000 loĝantoj :
 
Bonorde mi alvenas, gastigata de Sinjoro ZHANG Ĉangŝen. Kun lia edzino kaj ilia ĉarma filino, mi vizitas Templon kaj poste belan Ĉinan Ĝardenon, kie aŭdeblas muziko, kaj de kie videblas la Granda Kanalo. Vespere, geesperantistoj gaje renkontiĝas en la klubejo. Mi multe aprezas la matenmanĝojn kun multaj preparaĵoj , inter kiuj brunkuiritaj anasinaj ovoj kaj, veraj regalaĵoj: miaj unuaj liĉioj. La duan tagon, ni vizitas lernejon, malfermitan por la junaj instruistinoj kiuj lernas esperanton. Al ili mi instruas kelkajn kantojn, kiujn ili instruos al siaj gelernantoj, kaj ili sukcesos lerni / instrui pliajn. Invitite de la lerneja direktorino, ni ĉiuj tagmanĝas en privata ĉambro de restoracio, ĉirkaŭ ronda tablo. Al la kunmanĝantoj estas proponataj multaj diversaj delikataj pladoj ĉiu pli bongusta ol la alia. Du pliajn fojojn, ni estis bonege nutrataj en grandaj restoracioj. Elirante de unu, mi surpriziĝas, ĉar deko da belulinoj en luksaj roboj staras laŭ du rangoj, inter kiuj mi paŝas ĝis la pordego, iom konfuza pro miaj kutimaj ordinaraj vestaĵoj, kaj ne inda esti traktata kiel princino aŭ reĝino.
Neplanite, mi ricevas inviton al plia urbo, kiun mi tagmeze per trajno atingas, urbego
 
NANKINO/ NANJING, 2,6 milionoj da loĝantoj, Ĉefurbo de Ĝiangsu-Provinco:
 
Ankaŭ ĉi tie zorgas pri mi du virinoj kaj unu viro :
 
S-ino WANG Lin, por agrabla promenado laŭlonge de lago, manĝoj, tranoktado, kaj vespera ripetado de belegaj dancoj far dek virinoj kaj Lin, estrino de la Ensemblo de Ĉina Jiangsu-a Esperanta Asocio. Ĉeestas nedancistino kun esperantista edzo kaj ilia 13 jaraĝa filo, kiu jam tre bone lernis la francan lingvon, kaj estas kontenta povi ĝin utiligi.
 
Profesorino CUI Jianhua por vizito en la Nankina Universitato, kie ŝi, en Centro pri Ĉinaj kaj Amerikaj (Usonaj) Studoj, du lingvojn instruas. Tie, ŝi min gastigas kaj vizitigas la kvartalon. Nankino estas la nura urbo kie mi kun Ĉinoj povis uzi francan lingvon : surstrate, kiam maljuna viro, eksa Profesoro de S-ino CUI, ŝin salutis, kaj laŭdis ŝian lertecon. Siavice, ŝi instruas la francan, sed ankaŭ esperanton en la Universitato. Intencinte dum julio esti en Francio, ŝi pli frue ne respondis al mia ret-mesaĝo titolita: « ĉu mi vizitos Nankinon ? » Ĉar ŝia plano ne realiĝis, la mia feliĉe sukcesis.
 
Profesoro ZHANG Nanhai montras al mi la « Purpuran Monton », en kies parko ni promenas, inter aliaj sub « Memoriga Arkego pri Universala Frateco », ĝis la Maŭzoleo de Sun-Yat-Sen, fondinto en jaro 1911 de la Ĉina Respubliko. Poste, vizito al lia laborejo, kaj hejma gastigado por manĝi la delikatajn ĉinajn raviolojn preparitajn de lia edzino. Okaze de grimpa marŝado, la geologisto, atentigas min pri multaj malnovaj longaj ŝtonoj, kiuj estas eroj de la Murego ankoraŭ nun ĉirkaŭanta grandan parton de la urbo, iama ĉefurbo de Ĉinio. Sur ili kuŝas ĉinaj skribaĵoj memorige gravuritaj de la konstruintoj.
 
Jam pasis unu semajno de post mia alveno en Ĉinio.
Kvin minutojn post mia foriro el Nankina stacidomo, mi povas foti la Bluan Riveregon. Ses horojn kaj duonon poste, mi nokte alvenas en
 
Ŝandong-Provinco, en kiu
 
ZAŬĜŬANG / ZAOZHUANG, 2,6 milionoj da loĝantoj :
 
Sro DONG Shulin zorgas pri mi dum pluraj tagoj. Li ebligas al mi viziti modernan lernejon kie, malgraŭ feria tempo, infanoj lernas anglan lingvon. Mi estas invitata babili kaj trinki kun kelkaj responsuloj, kanti kun infanoj, respondi iliajn demandojn, fine iĝi gasto de la Lernej-Estrino ĉirkaŭ abunda manĝo-tablo.
Esperantistino kiu fondis kaj estras tri infanĝardenojn vizitigas du al mi. GeSroj DONG Shulin kaj mi promenas tra la urbo por viziti magazenojn. En teretaĝo (= la unua) estas, unu apud la alia, multaj privataj vendejoj pri vestaĵoj kaj tukoj. En supra (la dua) etaĝo troviĝas bazaro-butikoj kun amasoj da porhejmaj iloj, etaj ludiloj, juveloj, ktp. En Urba Biblioteko, anoj min akompanas por oficiale donaci en nomo de la loka Esp° Asocio belan kvanton da Esp°-libroj. Sekvas abunda manĝo ĉirkaŭ ruĝe ornamita tablo.
Post vizito de Elektronika Fabriko de Esperantisto kaj promenado en la kamparo, kuna manĝo en apuda restoracio estis plia plezuro. Vespere ni pli vojaĝas, por ke mi en montaro vidu kampojn kun frukto-arboj. Sur ili, dense verdaj folioj, kelkaj malfruaj floroj, kaj preskaŭ maturaj granatoj, unu el la specialaĵoj de la regiono. Min gastigas Sro CUI Guoping, bedaŭrinde mi ne vidas lian rusan esperantistan edzinon, ferianta en sia familio. Alia ekskurso ĝis Urs-Orela Parko ankaŭ estas bela, la multaj antaŭ pluraj jarcentoj tertreme falintaj rokegoj estas imponaj. Antaŭ ronda tablo alkuniĝas junaj ”Okcidentaj Ĉinoj”, instruistoj en Ŝjian / Xi’an, neesperantistoj. Post la babilado, mi ekscias ke eĉ la lokaj Ĉinoj ne bone sukcesis interparoli kun ili! Post ripozo, enbusiĝo kun Sro DONG por atingi, je la 20 horo, urbon TENG-ZHOU, kie mi rimarkas belajn urbajn lampegojn, kiuj reprezentas florojn, malsamaj laŭ la kvartaloj. Ni taksie veturas ĝis
 
ĈUFU / QUFU, 500 000 loĝantoj :
 
Tie ni tranoktas, ekstere matenmanĝas antaŭ ol per triciklo atingi la Templon de Konfuceo. Liaj prapatroj estis nobeloj, sed kiam li naskiĝis, apud Qufu en jaro 551 a. K., lia familio jam estis malriĉa. Li estis saĝa kaj lernema, asertis ke ĉiuj homoj, sendistinge rajtas esti edukitaj, li kutimis kunvenigi disciplojn. Patro havas ordono-povon kaj help-devon al siaj filoj, filoj respektas sian patron ; same devas okazi inter suverenoj kaj iliaj regatoj. Lia ideologio de longe influas Ĉinion kaj Orient-Aziajn landojn. Templo konsistas el domoj ruĝkoloraj, surskribitaj steleoj kaj paneloj. Aŭdante muzikon, ni rigardas bildojn pri vivo de Konfuceo. Ni estas en Granda Parko kun tre altaj arboj ; subite staras helruĝaj floroj, grandaj, belegaj. Ĉiuj partoj de nelumbo estas uzeblaj. Posttagmeze, ni per taksio veturas ĝis
 
TAJ’AN / TAI’AN, 1 500 000 loĝantoj :
 
Ellitiĝas « mia filo » kaj mi je la 5a horo, por piede trafi buson je la 6a. Post duonhora grimpado, la buso tute malpleniĝas, ni aĉetas enirbiletojn ĝis la telfero, en kiu ni troviĝas je la 7a. Post mallonga tempo, ni eliras kaj marŝas dum 45 minutoj, tiam atingas la platformon kie atendas nin la famaj malnovaj skulptitaj rokegoj. Ĉinaj kolorigitaj tekstoj videblas, sed, komence, sen sia supera parto, pro nebulo. Necesas pliaj 45 minutoj por alveni sur supraĵo, kaj baldaŭ ni devas reveni per samaj vojoj aŭ ŝtuparoj. Ni devas repreni miajn pakaĵojn en la hotelo, kaj adiaŭi unu la alian en la stacidomo, ĉar foriras la junulo suden ĝis ZAŬĜŬANG, kaj mi okcidenten al
Henan-Provinco, en kiu
 
ŜINŜJANG / XinXiang, 400 000 loĝantoj :
 
Je la 23a, post sep-hora vojaĝo, mi eltrajniĝas, gastigata de Sro HAN Daozu. Kiel eble plej rapide ni veturas ĝis lia hejmo. En la taksio, mi jam konstatas ke en la urbo ekzistas larĝaj stratoj, kun longaj ĝardenoj inter la vojoj por aŭtomobiloj, biciklantoj kaj piedirantoj. Ni alvenas, mi salutas la edzinon de Sro HAN, kaj, tre laca, baldaŭ ekdormas.
 
Tieaj stratoj povas ja esti ankaŭ longaj, tion mi spertas en buso per kiu ni veturas ĝis Parko. Piede, ni komence preterpasas feran kradegon, skulpturitan ŝtonan triarkaĵon, paŝas en aleo kie ŝtonaj strangaj bestoj ŝajnas nin gastigi kaj honorigi. Ambaŭflanke ili estas simetrie sidantaj, en kreskanta vico laŭ sia forto ; fine post elefanto, ĉevalo kun gvidisto, aperas staranta potenculo ĉirkaŭita de bosko. Ni daŭre promenas rekte, tra ŝtuparoj, konstruaĵoj, aleoj, ĝardeno, sub arkaĵon ĝis atingo de domego en kiun ni malsupreniras.
La vojo estas malluma, la temperaturo freŝa, kiam mi atingas grundon, mi povas admiri korpon de dormanta belulino lukse vestita, ŝia vizaĝo estas belega. Apud ŝi estas kuŝanta riĉe vestita riĉa korpo, aliflanke de kiu ripozas dua belege vestita virino. Ili jam de longa tempo estas en la triopa tombejo. En ŝtonaj sarkofagoj kovritaj per vitroj, la pli juna frato de WANG-LI, Ming’a imperiestro kiu regis dum jaroj 1573 ĝis 1619. LŬO WANG restas inter siaj edzinoj unua kaj kroma, kiu plej bone konserviĝis. Ni estas en la Maŭzoleo, la vizito finiĝas per rondiro laŭ la eksteraj muroj en granda kampo de kie oni povas vidi belajn altajn montojn.
 
Vizito de ĝardeno kaj ekspoziciejo apud fabriko de fridujoj kaj klimatiziloj, de preskaŭ finpretaj loĝejoj, de bela administrejo, de kelkaj famaj gastig-lokoj. Promenado ĝis la hejmo de S-ino JIA Ronxia ; Esperanto kunveno, vespermanĝo kaj tranokto ĉe Ge-Sroj LIU Jiahe ; ĉe Sro WANG Xiaosi, agrabla tagmanĝo kun la kuirintinoj, lia edzino kaj ŝia patrino. En iliaj hejmoj en Xinxiang, mi ĝojas vidi kvar el la tieaj naŭ membroj de Pasporta Servo.
 
En komforta buso, mi posttagmeze superveturas la Flavan Riveregon, en la etero flugas multaj libeloj. Post kelke da horoj, mi baldaŭ estos en, al mi, dua neplanita urbo
 
LŬOJANG / LUOYANG, 1 200 000 loĝantoj:
 
Min atendas kaj gastigas Sro JI Feng. Kvankam mi ne preparis vojaĝon tien ĉi, mi memoras ke en lia urbo ĉiujare okazas grandaj peonio-festoj, de la 15a ĝis 25a de aprilo. Rapide mi agrable rimarkas florajn bukedon kaj ornamaĵojn en la urbaj busoj, ofte stirataj de junulinoj.
La sekvantan tagon, ni veturas 30 Km buse ĝis LONGMEN, kie ambaŭflanke de rivero staras rifoj. En ili ekzistas multegaj vidindaĵoj : 1400 grotoj, de ekstere mirindas, skulptitaj en la roko, kun 100 000 statuoj je ĉiuj dimensioj. Malgraŭ vandalismo, erodo kaj tempo, restas koloroj en kelkaj lokoj. Jam en jaro 493, kiam ĉefurbo 600 Km suden translokiĝis el DATONG ĝis LŬOJANG, komenciĝis la arta laborado. Ĝi daŭris 600 jarojn, sed la verkoj plejparte estis finpretaj proksimume en jaro 750. Ne la tuton ni havas tempon viziti, ni restas ĉe unu rando de la rivero. Posttagmeze, ni veturas ĝis Templo kaj Parko de « Blanka Ĉevalo ».
Post la vespermanĝo, mi trajne veturos dum ok horoj kaj duono ĝis...