1914 – 2014 Cent jaroj pasis post la unua mondmilito, krom nomita "La granda milito" kaj en 1917 Usono eniris la militon, Kial ?
Sekve al radioelsendo, la 15-an de majo mi vizitis la muzeon de la leteroj kaj de la manuskriptoj (222 Bd St Germain – Parizo), kie okazas portempa ekspozicio ĝis la 31-a de aŭgusto, okaze de la centjariĝo de la unua mondmilito, kaj kiu titolas : Inter la linioj kaj la tranĉeoj. Estas ĉefe montrado de dokumentoj ne tre eĉ tute ne konataj de la publiko, inter ili unu altiris mian atenton, ĝi estas intervjuon de grava usonano pri la enirkialoj de Usono en la milito.
En marto 1917, franca ĵurnalisto, 33 jara, Camille Ferri-Pisani speciala sendito de la revuo "Les Annales" publikigas, en la numero 1761 datita je la 25-a de marto 1917, intervjuon de unu el la plej influa viro de Usono, granda bankisto kiu ne deziras konigi sian nomon. Tiu viro provas klarigi al la francoj, la kialojn pro kiuj estas neevitabla la eniro de Usono en tiu-ĉi milito. Tute aliaj klarigoj ol kiujn oni kutime aŭdas !

Jen kion raportis Camille Ferri-Pisani:
« Sinjoro, li diris al mi, mi povus konfidi al vi, ke kiam popolo pretas sin senti tro riĉa, milito necesas por eltiri ĝin el la feliĉo-tentoj. Sed la abstraktaj ideoj ne estas mia kutimo. Mi konas nur la ciferoj. Mi ne konas "La Fayette". Mi ne scias ĉu Germanio, la unua, atakis. El la historio, mi memoras nur la statistikon. Mi scias ion, tio estas, ke la Granda Milito (unua mondmilito) kvinobligis la kvanton de niaj komercaj aferoj, dekobligis niajn profitojn kaj la tuto de tiu mirinda nogocado ni realigis kun la Aliancanoj. Ni riĉiĝis provizante vin per kotono, lano, viando, ŝtalo, obusoj, tritiko, ledo, ŝuoj, mitraloj, ĉevaloj, aŭtomobiloj, kemiaĵoj. Niaj akcioj pri ŝtalfabrikoj kiel la "Bethleem", pli altiĝis, post ses monatoj, je sescent procentoj. Niaj pulvofabrikoj, kiel la uzino "Dupont", disdonas dividendojn je centdek procentoj. La plej malalte kvalifikita el niaj dokistoj ricevas minimuman tagan salajron je tridek kvin frankoj. Estas vi kiu pagas. Ĉio kion oni povis vendi al vi, ni ĝin vendis al vi. Vi pagis nin parte per oro. Nia orostoko, hodiaŭ, superas la orostokon de ĉiuj Aliancanoj kunigitaj. Sed vi pagis nin ankaŭ per papero. Nu viaj tratoj valoros nur kion valoros via venko. Necesas, ke vi nepre iĝu venkantoj por plenumi viajn kontraktojn.
Mi vidas ankaŭ en pli fora tempo. Vi devos rekonstrui ĉion kio estis detruita. Tiu mono kion ni gajnis pere de vi, ni pruntedonos ĝin al vi por restarigi viajn urbojn, rekonstrui viajn fabrikojn, por starigi denove vian ekonomian ekzistadon. Bela kampo sin proponas tiel al ni, por niaj estontaj investadoj. Sed tiu kampo estos profitodona por ni nur se vi venkos antaŭ plena elĉerpiĝo. Jen kial ni deziras vian rapidan venkon. La Unio helpos al vi. Ni subtenas "Wilson". Eĉ la reĝoj estas niaj sklavoj. Ni deziras la militon, eĉ nur por protekti la britan komerco-floton kies duono de la kapitalo estas jankia. Ni helpos al vi ankaŭ pli ol vi opinias. Ni sendos volontulojn, ni voĉdonos la devigan militservon, ni ankaŭ plialtigos nian produkton de obusoj, kanonoj, ni partoprenos se necese, al la kontinenta batalo. Ĉiuj niaj civitanoj konsentos. Ĉu la Unio ne estas jam giganta civila armeo, trejnita, fleksebligita, submetita de longe al la rigora disciplino de la trusto. De tiu armeo ni estas la ĉefoj. Ĉu vi nun komprenas kial la milito estas neevitebla ? ».
Ankoraŭ pli ol la entuziasmo de la volontulo, pli ol la rezonado de la psikologo, pli ol la militismo de la oficiro, la intereso de la financisto konvinkis min pri la ensceniĝo de la Unio. La viro diris al mi ankoraŭ: « La interpopolaj bataloj ? Sed tio estas la nura rimedo kiun ni havas por reguligi tro grandajn diferencojn en banko ! La Granda Milito ? Milito de la tarifoj, la neceso de avantaĝa dogana traktato, la espero de nova ekonomia ekspansio ! Pli ankaŭ ol la "Kaiser", estas la bankoj el Berlino kiuj volis la militon ! »
FERRI-PISANI

La revuo "Les Annales" kun la originala teksto, estas videbla en la portempa ekspozicio, "Entre les lignes et les tranchées" (Inter la linioj kaj la tranĉeoj), kiu okazas nun, ĝis la 31-a de aŭgusto, en la muzeo de la leteroj kaj de la manuskriptoj. (222 Bd St Germain - Parizo - www.museedeslettres.fr ). Tiu dokumento estas unu inter multe da aliaj, videblaj en la ekspozicio, kaj ne multe konataj ĝis nun.
La revuo "Les Annales" estas foliumebla kaj kopiebla, laŭ la jena adreso: gallica.bnf.fr/ark:/12148/cb34429261z/date1917 (Nacia biblioteko de Francio).
Remy.esperanto