Forlasis nian mondon 95-jara escepta homo. Homoj tiaj, oni ŝatus, ke ili estus multaj en nia freneza mondo, sed bedaŭrinde ili maloftas. Temas, kompreneble pri Nelson Mandela, kiu forpasis, kaj kiu, post 27 jaroj da enprizonigo en "Robben Island prizono", fariĝis la unua prezidento, post la malapero de la rasapartigo, de la Sud-afrika Respubliko. Kaj kiu sukcesis savi la unuecon de la Sud-afrika Respubliko kaj eviti intercivilan militon. Gratulon por tio!
Li mortis la 5-an de decembro 2013. La 10-an, pli ol cent ŝtatestroj, el la tuta mondo, homaĝis al li, en la " FNB Stadium de Soweto" kaj li estos entombigita, la 15-an, en la vilaĝo "Qunu", kie li trapasis parton de sia infaneco.
Se paradizo ekzistas, certe estas rezervita loko por vi, vi meritas ĝin.

Ripozu pace "Madiba"

En 1995, Sud-afriko prizorgas la aranĝon de la monda rugbeo-konkurso kaj Nelson Mandela komencas sian prezidentan mandaton. En la filmo "Invictus", Clint Eastwood, kiu realigis tiun filmon, montras la rilaton inter Nelson Mandela kaj la rugbeo-konkurso. En la filmo estas aludita al mallonga poemo, de la skribisto William Ernest Henley, kiu laŭdire estis la plej ŝatata poemo de Mandela kaj kiu titolas "Invictus", kiel la filmo.
Mi aldonas ĉi sube, memore al la memoro de Nelson Mandela, tradukon en esperanto de la poemo. (mi ne trovis esperantan version en la reto).


La statuon de Mandela fotis Jakvo.