Eble vi ne jam aŭdis.  Mi maledziĝas.

Miaj geamikoj jam scias ke miaj geedzaj rilatoj ne estis bonaj, sed antaŭe mi ĉiam esperis ke mia edzino kaj mi povus plibonigi niajn aferojn.  Sed ne.  Laŭ ŝia opinio, mi estas agento de la diablo simple ĉar mi ne plu kredas je dio.  Mi perdis mian religion, kaj ŝi ne plu povas toleri min.

Ho, certe mi montris aliajn malbonecojn.  Mi ne pretendas ke mi estas perfekta homo.  Ankaŭ ŝi havas malbonecojn.  Tia la naturo de la homo estas.  Sed ni ne komunikis, kaj ŝi rifuzis lerni kiel pli-bone komuniki.  Eĉ tion mi toleris dum dek jaroj.  Sed laste ŝi komencis akuzi min false; antaŭ miaj gefiloj, antaŭ miaj parencoj, kaj ŝi minacis ke ŝi eĉ akuzus min antaŭ polico.

Ĉe usono, kiam ajn oni raportas endoman atencon, la polico forprenas la viron kaj li devas defendi sin antaŭ juĝisto.  Pli grave, tiu raporto estas eterne registrita kaj estas havebla al la publiko.  Do, kiam oni serĉas laboron, tiu dunganto kompreneble serĉas ĉu li havas kriman historion.  Ĉu vi supozas ke iu dungus viron, kiu estis akuzita de edzinatenco?  Ŝiaj falsaj akuzoj povus detrui mian tutan vivon.

Do, antaŭ tio okazis, mi pensis iom.  "Kia vivo ni havos kune, dum la cetero de niaj vivoj?"  La respondo neniom plaĉis al mi.  Mi ankaŭ vidis ke la ĉiama batalado estis malbona por niaj gefiloj.

Post longa konsiderado, mi decidis agi.  Je la fino de decembro, mi malfermis bankokontojn sole en mia propra nomo kaj mi komencis serĉi apartementon.  Je la 5-a de januaro, mi transloĝiĝis sole al apartamento en la sama urbeto, tre proksima al mia antaŭa hejmo.  Mi lasis multe. :(

Nun mi nur vidas miajn gefilojn po unu fojo en semajno.  Mi lasis la domon kion mi konstruis kaj kion mi konstante riparis, la arbojn kiujn mi plantis, ...kaj la vidadon de mia edzino, kiun mi amis tiom longe.

La "sola" vivo iom plaĉas al mi.  Sed reale, mi ankoraŭ havas miajn retamikojn kaj miajn parencojn.  Mi ne suferas.  Kaj, eble, mi eĉ povos partopreni pliajn esperantajn eventojn. :)

Do, jen mia nuna vivo.  Mi "fraŭlas" en granda apartamento kaj mi partoprenas en grupoj ateista kaj esperantista.  Cetere, mi rekomencis laboron pri mia memor-trejnila programo "mnemo".  Mi eĉ konsideris ke eble mi povus membriĝi en la Pasporta Servo ĉar mi havas ceteran dormoĉambron.  Hehehe... sed kiu volus viziti mian forlasitan urbeton? :P